Linda McCartney

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Linda Eastman)
Linda McCartney
Persona informo
Naskonomo Linda Louise Eastman
Naskiĝo 24-an de septembro 1941 (1941-09-24)
en Scarsdale, Nov-Jorkio,  Usono
Morto 17-an de aprilo 1998 (1998-04-17) (56-jaraĝa)
en Tucson, Arizono,  Usono
Mortokialo mama kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Arizono • mezlernejo Scarsdale
Familio
Patro Lee Eastman
Patrino Louise Lindner
Edz(in)o Paul McCartney
Infanoj Stella McCartney • Heather McCartney • Mary McCartney • James McCartney
Okupo
Okupo kantistofotistomuzikisto • klavaristo • diskografa artisto • kantoverkisto
TTT
Retejo http://www.lindamccartney.com/
vdr

Linda MCCARTNEY (naskita Linda EASTMAN la 24-an de septembro 1941 en Novjorko; mortinta la 17-an de aprilo 1998 en Tucson) estis usona fotistino kaj muzikistino. Antaŭ ĉio ŝi estas konata pro ŝia edziniĝo kun eks-Beatle Paul McCartney.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Linda elkreskis en la riĉula ĉirkaŭaĵo de Scarsdale en Westchester County, Novjorkio. Ŝi estis konata fotistino en la rokenrola mondo. Ŝi konatiĝis kun Paul McCartney en 1967 dum la fotado por la libro Rock and Other Four Letter Words. Ili renkontiĝis en la noktoklubo Bag o' Nails. En 1969 ili geedziĝis kaj kune ili edukis kvar infanojn: Heather (el ŝia antaŭa edzineco), Mary, Stella kaj James.

Linda kaj Paul en 1967 kun Wings.

Post la disfalo de the Beatles en 1970 Paul instruis al Linda kiel ludi sur la klavaro. Kune kun aliuloj ili fondis novan bandon, Wings. Kvankam multaj muzikrecenzistoj kritikis la muzikajn talentojn de Linda, Wings fariĝis unu el la plej sukcesaj bandoj dum la 1970-aj jaroj. Linda plue disvolvis sian muzikan lertecon dum la jaroj kaj eĉ komencis verki kaj registri propran muzikon. Ŝia albumo Wide Prairie eldoniĝis post ŝia morto en 1998.

Linda McCartney estis probatalanto por bestaj rajtoj. Linda konatigis sian edzon kun vegetarismo kaj popularigis senviandan dieton per siaj kuirlibroj kaj produktoserio de frostigitaj vegetaraj manĝaĵoj.

Kiam Linda en 1998 mortis pro mamokancero, Paul alvokis ŝiajn fanojn por memori ŝin per donaci monon al esplorado de mamkancero aŭ fariĝi vegetaran(in)o.