Lindeboom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lindeboom
Lindeboom Bierbrouwerij B.V.
bierfarejonegoco vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Jura formo Besloten vennootschap met beperkte aansprakelijkheid
Sidejo Neer
Lando Nederlando
TTT Oficiala retejo
vdr
Speciala biero (Gouverneur Speciale)

Lindeboom Bierfarejo estas nederlanda bierfarejo en la limburga vilaĝo Neer.

En 1867 Willem Geenen kiu ĝis tiam laboris kiel terkultivisto kaj siropfaristo, volis fari bieron. Por tiu tempo Willem estis tre entreprenema ĉar li kuraĝis vojaĝi al Worms, por esti edukata kiel bierfaristo. Por junulo el Neer en tiu tempo tio estis vera mondvojaĝo. La kajeroj en kiuj li skribis longegajn lekcinotojn en regula skribo, estas konservitaj.

Willem havis bonan antaŭvidon por komenci tiun bierfaristan studon ĉar biero denove populariĝis, post esti iom da tempo nepopulara. Kiam li finis la studadon ne ekzakte estas konata. En aprilo 1870 li certe estis reveninta al sia naskiĝa vilaĝo kaj petis la komunumestron doni permeson fari bieron. En malpli ol sep semajnoj la kompleta proceduro de la leĝo pri ĝenaĵoj estis trapasinta. Je la 10-a de junio 1870 li ricevis permeson por komenci bierfarejon. La nura kondiĉo estis ke li komencu en ne pli ol kvin monatoj. Flanke de sia domo en Neer, kie tiam staris okdekjara tilio (nederlande: lindeboom), li konstruis sian bierfarejeton. En la komencaj jaroj li nomis la bieron "GEENEN’s bier" (biero de Geenen). Post kelkaj jaroj oni vendis bierojn en kiuj aperis la nomon de la tilio. Ekde la 1930-aj jaroj la biero ekskluzive vendiĝas kiel Lindeboom Biero.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]