Linea Societo de Londono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Linea Societo de Londono
emblemo
scienca societo • erudicia societo
Komenco 1788 vd
Geografia situo 51° 30′ 32″ N, 0° 8′ 22″ U (mapo)51.508888888889-0.13944444444445Koordinatoj: 51° 30′ 32″ N, 0° 8′ 22″ U (mapo)
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Burlington House
Linea Societo de Londono (Granda Londono)
Linea Societo de Londono (Granda Londono)
DEC
Linea Societo de Londono
Linea Societo de Londono
Map
Linea Societo de Londono
Ĉefestro(j) Anjali Goswami vd
Membro de Society Publishers' Coalition vd
Lingvoj

angla lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Linea Societo de Londono aŭ en angla Linnean Society of London estas la unua kaj ĉefa societo en la mondo por la studo kaj disvastigo de taksonomio kaj natura historio. Ĝi publikigas zoologian akademian gazeton, same kiel botanikan kaj biologian gazetojn. Ĝi eldonas ankaŭ The Linnean, revuo pri historio de la societo kaj de taksonomio ĝenerale.

La Linnean Society, fondita en 1788, prenis sian nomon el la sveda naturalisto Karolo Lineo post lia ennobligo, nome Carl von Linné (de tie la literumado Linnean, ne "Linnaean"). La Societo estas bazita ĉe sidejo en Burlington House, Piccadilly, Londono. Individuaj membrokategorioj estas la jenaj: Studenta membro, Asocia membro kaj Kompleta membro.[1] Ĉiuj formoj de membreco postulas nominadon fare de almenaŭ du membroj kaj estas submetita al elekto. Membroj uzas la mallongigon FLS post siaj nomoj.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

La kolektoj de Lineo pri botaniko kaj zoologio estis aĉetitaj en 1783 de Siro James Edward Smith, nome la unua Prezidanto de la societo, kaj estas nune tenitaj en Londono fare de la societo. La kolektoj enhavas 14,000 plantojn, 158 fiŝojn, 1,564 konkojn, 3,198 insektojn, 1,600 librojn kaj 3,000 leterojn kaj dokumentojn. Ili povas esti viditaj laŭ rendevuo.

Ankaŭ la propra kolekto de Smith estas tenita de la Societo. Ĝi estis ciferecita de la Smith Herbarium Project ĉe la Naciaj Muzeoj de Liverpulo. Ĉirkaŭ 6,000 specimenoj estis purigitaj kaj riparitaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Become a Fellow. Linnean Society. Arkivita el la originalo je 2014-07-14. Alirita 12a Julio 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-07-14. Alirita 2014-07-20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Linnean Society of London
  • retejo Arkivigite je 2010-12-12 per la retarkivo Wayback Machine de Biological Journal of the Linnean Society
  • retejo de Biological Journal of the Linnean Society
  • retejo de Biological Journal of the Linnean Society
  • BHL skanaĵoj de Transactions of the Linnean Society of London 1791-1874
  • BHL skanaĵoj de Transactions of the Linnean Society of London. 2a serio, Zoologio 1875-1921
  • BHL skanaĵoj de Transactions of the Linnean Society of London, 2a serio: Botaniko 1875-1922