Linguna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Linguna estas esperantido publikigita de la germano Hans Dieter Wilhelm Goeres el Mönchengladbach en 1992.

Jam de 1978 ĝis 1992, Goeres klopodis plibonigi Esperanton kaj uzis por sia projekto la nomon "Esperanto Moderna".

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Linguna celas aspekti pli nature ol Esperanto. Ekzemple ĝi evitas tiujn, kiujn la aŭtoro nomas "mal-vortoj" (vortoj derivitaj per prefikso mal-). En Linguna, la finaĵo -a povas indiki kaj adjektivojn kaj inajn substantivojn, la lastnomitaj prononcataj per longa -a. Linguna ankaŭ havas nefiksitan akcentregulon, do la akcento povas esti sur la trielasta silabo (fémina, última, óptima, fácila ktp.) aŭ sur la lasta silabo (ekz.: theá, villá, villaò ktp.). La kaŭzo estas plia proksimeco al la lingvoj romiidaj kaj la helena, kies akcentojn ĝi pli respektas ol Esperanto.


La german-devenaj vortoj estas pleje anstataŭigitaj per precipe grekaj, latinaj, slavaj radikoj kaj hindeŭropaj pravortoj, ekzemple:


Esperanto Linguna
ŝranko armuar, armuaro
knabo paido
lerni apprendi
flugi ópteri
ŝteli furti
danko grácio
ŝpruci shei
sofo diván, divano
fraŭlino senorita
fraŭlo solitejro
neksta ifexa
ŝtopi tvanqi
ŝlosi clei


La konjugacio variigas la verbojn laŭ la persono:

laudym, laudas, laudas, laudams, laudaz, laudaz

Perfekto definitiva:

lauduvym, lauduvas, lauduvas; lauduvams, lauduvaz, lauduvaz

La formoj per -int- restas kiel tiuj per -ant- kaj -ont- sole aspektaj: laudantas (= estas tiutempe dumlaŭdanta)

Futuroj prompta kaj nepra estas aparte, krom la per -os, jena:

laudebr, laudebr, laudebr; laudebrem, laudebrez, laudebrez

La verbo 'esti' estas naturece malregula en imperfekto kaj en futuro kiel en perfekto definitiva/akomplita:

Fut.: seré, serás, será; seráms, seráz, serán.

Imperfekto: eram, eras, era; erams, eraz, eran (= estadis).

Perfekto definitiva: fuvym, fuvas, fuva; fuvams, fuvaz, fuvaz.

La influo romianida estas klara.

La infinitivo kun aktivaj participoj kaj kun verb-adjektivoj estas per -ejn: (devena de la helena):

laudantejn, laudadejn, laudintejn, lauduvejn/lauduvi

La infinitivo kun pasivaj participoj estas per "-ir":

laudatir, laudotir, laudutir, lauditir (Tio havas iun reminiscencon kun la latina). Grabowski uzis: laŭdati, laŭditi, ktp. -

La modoj estas jenaj: laudu (egala ĉe ĉiuj personoj por volitivo);

imperativo tamen: laudu ! kaj plurale: laudud ! (Helene estas -ou, -oute) -

La kondicionalo estas per -us, -us, -us; -ums, -uz, -uz -

La eventualiso aŭ potencialiso estas proparoksitonaj:

láudyus, láudyus, láudyus; láudyums, láudyuz, láudyuz - Ĝi estas aplikata kiel en multaj lingvoj, inter ili la romianidaj, por substreki la necertecon, la iometan dubon, akcentatan eventualecon.

Krom tio ekzistas en Linguna la konjunktivo de la opinio fremda/malpropra, al raportado de alies vidpunkto ktp., tio formitas per postmeto de fina '-u' malantaŭ (arrier) la verbofinaĵo:

láudissu, láudissu, láudissu; láudimssu, láudizu, láudizu

La participoj estas krom la ĝisnunaj per -ant-, -int-, -ont-; -at-. -it-, -ot; -unt-, -ut- ankaŭ jenaj: futurece ekspektata -antur-a, -atur-a, -itur-a .

Plia verb-adjektivo estas per -abla por esprimi la aktivan pretecon al io, kaj per -iva la aktivan kapablon al io, kaj per -ativa la pasivan farateblon; (-ebla, -inda, -enda restas kiel ĝis nun).

La kaŭzativo per -ig- restriktatas sole al verba transitivigo de adjektivoj kaj substantivoj; por esprimi la farigon al aliu persono oni uzas la kaŭzativon helenan per -yn- : mortigyni (= mortig-igi), laudyni = igi ke iu laŭdas iun.

La aŭtoro multajn jarojn studadis lingvojn diversajn, precipe naŭ jarojn la latinan kaj kvin jarojn la helenan, krom tio plurajn jarojn la bulgaran, hispanan, francan, anglan, li estas tradukisto. La plibonigo de Esperanto estis forte sentata absolute necesa, kaj oni ne povas renkonti al la nulkapuloj per primitivigo de la lingveco de Esperanto, sed kontraŭe devis ĝin levi sur pli altan ŝtupon. -

Vidu pri tio kaj plio la plenan gramatikon "grammática completa de Linguna" jam ekde 1992, vd. Google-konton de la blogoj (http://grammatica-completa-de-linguna.blogspot.com), kie troveblas krom tio tuta serio de blogoj pri Linguna. Ĝi estas verkita rekte en Linguna, ĉar ĉiu ĝin komprenas senpere, kun garantio pli bone ol se ĝi estus verkita en Esperanto. - --84.60.214.119 19:16, 28. Maj 2009 (UTC) (bluaMauritius)

Specimeno[redakti | redakti fonton]

Por comprenyni sin, esti audata, povi communiqidsi cai discuti edí solvoin trovi al problemoi, faltas parli, legi ac scribi, tio est apprendi Línguain, noá ímeas da ili multai. Oni devas teni unu por cziuj homnoi, unu ideman, certe en tio la áliain ne neglectante, sed besonjams Línguan communan, fácilan, neutralan : ce tio est Linguna, succedanto al Esperanto Moderna depost 1992.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

((el)) Grupo de Linguna