Lingva familio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oni grupigas lingvojn en arojn (ofte nomitajn "familioj") laŭ ilia historia parenceco: lingvoj, kiuj ŝajnas deveni de komuna pralingvo, troviĝas en la sama lingvaro. Tiel oni ricevas arbecan strukturon.

La sekva tabelo montras unu tian strukturon. Pri kelkaj lingvaroj ekzistas diversaj opinioj, kaj iuj disdividoj estas esence arbitraj. Ĉi tiu tabelo estas iom konservativa, montrante nur lingvarojn, kies parenceco estas ĝenerale agnoskita. Pli radikala klasigo estas priskribita en la artikolo pri lingva filono.

Pro konveno, por ke ne estu tro da lingvaroj en la supra nivelo, la tabelo uzas ankaŭ kelkajn geografiajn grupojn, sed tiuj estas klare distingitaj per la vorto "lingvaroj" en la titolo. Ekzemple, historia parenceco inter la nordkaŭkaza kaj sudkaŭkaza lingvaroj ne estas pruvita.

Evidente la tabelo ne mencias ĉiujn homajn lingvojn, da kiuj estas kelkaj miloj. La strukturo de iuj familioj estas iom simpligita; pli da detaloj troviĝas eventuale en la artikolo pri la koncerna familio. Kreolaj lingvoj kaj piĝinoj estas troveblaj artikolfine. Planlingvoj estas ellasitaj pro ilia alispeca deveno. Listo de senparencaj lingvoj (lingvoj, kiuj ne apartenas al konata familio) troviĝas en aparta artikolo.

Iuj familioj estas rigardeblaj ankaŭ kiel lingvoj kun dialektoj, kaj multaj lingvoj estas rigardeblaj ankaŭ kiel familioj de proksime parencaj lingvoj.

Mapoj

Tridekses lingvaroj de la mondo (nuna etendiĝo)
Afrikazia lingvaro
  •  Berbera lingvaro
  •  Ĉada lingvaro
  •  Kuŝida lingvaro
  •  Semida lingvaro
  • Altaja lingvaro
  •  Korea lingvo
  •  Japana lingvaro
  •  Mongola lingvaro
  •  Tungus-manĉura lingvaro
  •  Turka lingvaro
  •  Indianaj lingvaroj
  •  Aŭstraliaj lingvaroj
  •  Aŭstralazia lingvaro
  •  Aŭstronezia lingvaro
  •  Kaŭkaziaj lingvaroj
  •  Dravida lingvaro
  •  Eskimo-aleuta lingvaro
  • Ĉinotibeta lingvaro
  •  Ĉina lingvaro
  •  Tibeto-birma lingvaro
  • Hindeŭropa lingvaro
  •  Albana lingvo
  •  Armena lingvo
  •  Balta lingvaro
  •  Kelta lingvaro
  •  Ĝermana lingvaro
  •  Greka lingvo
  •  Hindarja lingvaro
  •  Irana lingvaro
  •  Latinida lingvaro
  •  Slava lingvaro
  •  Kojsanaj lingvaroj
  •  Niĝerkonga lingvaro
  •  Nilo-sahara lingvaro
  •  Prasiberiaj lingvaroj
  •  Papuaj lingvaroj
  •  Kradaja lingvaro
  •  Urala lingvaro
  •  Eŭska lingvo
  • Nuntempa distribuo de 18 grandaj lingvo-familioj en la mondo.
  •  Afrikazia
  •  Niĝerkonga
  •  Nilo-sahara
  •  Kojsana
  •  Hindeŭropa
  •  Kaŭkazia
  •  Altaja
  •  Urala
  •  Dravida
  •  Ĉinotibeta
  •  Aŭstralazia
  •  Aŭstronezia
  •  Aŭstralia
  •  Papua
  •  Kradaja
  •  Amerinda
  •  Na-denea
  •  Eskimo-aleuta
  •  Senparenca lingvo
  • Lingvaroj el Afriko

    Lingvaroj en Afriko.

    Inter la senparencaj lingvoj de Afriko estas la haza kaj sandava.

    Afrikazia

    Koja

    nama

    Ĵua

    kunga

    Niĝerkonga

    Nilo-sahara

    Tua

    Lingvaroj el Eŭrazio

    Inter la senparencaj lingvoj de Eŭrazio estas la ajnua, buruŝaska, etruska, korea, nivĥa, sumera, k vaska.

    Altaja

    Andamana

    Aŭstralazia

    Kmera (kamboĝa), vjetnama, nikobara

    Aŭstronezia

    Formosaj lingvoj

    Tetuna, balia, cebua, ĉamora, java, malagasa, malaja (enhavante la indonezian), sunda, tagaloga (enhavante la filipina), fiĝia

    Polinezia lingvaro: havaja, maoria, samoa

    Abĥaz-adigea

    Abĥaza

    Ĉinotibeta

    Nepala (kontraŭ la nacia nepalia lingvo), birma, tibeta, ĉina

    Ĉukĉa-kamĉatka

    Dravida

    Kanara, malajala, tamila, telugua

    Hindeŭropa

    Japaneca

    Jeniseja

    Vidu Dene-jeniseja lingvaro

    Jukagira

    Kartvela

    Kartvela

    Kradaja

    Mjaŭ-jaŭa

    Naĥ-dagestana

    Ĉeĉena, inguŝa

    Urala

    Indianaj lingvaroj el Nordameriko

    Distribuo de lingvo-familioj kaj senparencaj lingvoj norde de Meksikio en la epoko de unua kontakto kun eŭropanoj.

    Estas multaj senparencaj lingvoj en Nordameriko, kiel la hajda, la taraska kaj la zunia. Inter la lingvaroj estas:

    Eskim-aleŭta

    Inuita, jupika

    Dene-jeniseja

    Keta, tlingita, ĉipevajana, navaha

    Vidu Na-denea lingvaro

    Algonkeneca

    Saliŝa

    Laŝucida

    Vakaŝana

    Hejlcuka, nutka

    Siua

    Lakota, mandana, omaha

    Irokeza

    Mohoka, Ĉeroka

    Muskoga

    Penuta

    (per Delancey 2006)

    Ĥoka

    Hipoteza lingvaro. La sekvantaj estas eblaj lingvaretoj kaj senparenculoj.

    Jut-azteka

    Navatla, ŝoŝona, hopia

    Otomi-mangea

    Miŝe-zokea

    Majaeca

    Grandaj lingvoj: Majaa (jukateka), vasteka, cocila, celtala, ĉola, kakĉikela, kekĉia, kiĉea, mamea, ĉuĥa, hakalteka (poptia), kanhobala, iŝila, pokomama, pokomĉia, cutuhila

    Indianaj lingvaroj el Sudameriko

    Estas multaj senparencaj lingvoj en Sudameriko, kiel la mapuĉa kaj pirahana. Inter la lingvaroj estas:

    Ajmareca

    Aravakeca

    Ĉibĉeca

    Ĉibĉa

    Ĉokoa

    Ĵea

    Ŝavantea, kajnganga

    Karibeca

    Keĉua

    Pano-takana

    Takana, ŝipiba

    Tukaneca

    Tukana

    Tupieca

    Gvarania, tupia

    Papuaj lingvaroj

    Troviĝas multaj senparencaj lingvoj en Papulando. Inter la lingvaroj estas:

    Tra-papulanda

    Enhavas la plejparton de la papuaj lingvoj

    Okcidenta papua

    Toriĉela

    Sepika

    Ramu-subsepika

    Sud-centra papulanda

    Norda bugenvila

    rotokasa

    Aŭstraliaj lingvaroj

    Troviĝas pluraj senparencaj lingvoj en Aŭstralio. Inter la lingvaroj estas:

    Pama-nungaa

    Enhavas la plejparton de la aŭstraliaj lingvoj

    Gunvingua

    Arnhemlanda

    Dalia

    Vorora

    Njulnjula

    Mikslingvoj, kreola lingvoj, kaj piĝinoj

    Vidu ankaŭ

    Eksteraj ligiloj

    greke Skemo de la hindeŭropaj lingvoj