Lingva imposto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kadre de ekonomiko kaj lingvopolitiko, lingva imposto estas ideo de financa kontribuo, kiun ŝtatoj aŭ lingvokomunumoj pagu kompense al la ekonomia profito kiun ili tiras el tio, ke aliaj lernas kaj uzas ilian lingvon. Financa kompenso pro lingva malegaleco ankoraŭ ne ekzistas.

Lingva hegemonio[redakti | redakti fonton]

Roger Bowers, iama vica direktoro de British Council, deklaris ke "la vera oro de Britio ne estas la oleo de la norda maro, sed la angla lingvo[1].

François Grin, svisa esploristo, opinias ke la lingvaj komunumoj kies lingvoj malpli vaste uziĝas pagas imposton (ĉefe en la formo de nepagata laboro) al tiuj kies lingvoj uziĝas pli vaste. Grin kalkulis, ke Britio en komparo kun Francio ŝparas instruadkostojn de proksimume 6 miliardoj da eŭroj jare pro la superrega pozicio de la angla[2]. .Ĉar la ekonomiaj avantaĝoj de la disvastiĝo de la angla lingvo (ĉefe) por tiulingvaj komunumoj ege kreskantas, foje financa kompenso estas proponata, ĉar la hegemonio de unu aŭ kelkaj lingvoj povas generi signifajn translokigojn de rimedoj inter landoj kaj en iuj kazoj distordi parton de la konkurado inter entreprenoj. Sekve necesas esti singarda rilate al kliŝoj kiaj ekzemple "la angla estas la nura lingvo kiu estas ekonomie grava"[3], "multlingveco estas multekosta "aŭ "la angla metas ĉiujn egalnivele" Michele Gazzola [4].[5] Similsence la transnacia radikala partio (Partito Radicale) parolas pri tassa inglese (angla-imposto) [6]

Lingva imposto povas esti konsiderata kiel alternativo por kompensi la lingvokomunumojn kies lingvoj estas malpli vaste uzataj pro la pli altaj kostoj kiujn ili havas por lingvoinstruado kaj tradukado kaj, se plena justeco estas alŝtrebata, ankaŭ por la tempo kiun la lernado postulas de lernantoj de fremdaj lingvoj kaj por la pli granda peno kiun ĝia uzado postulas.

Per lingva imposto oni povus principe atingi lingvan justecon, sed tamen ne la ŝparon de kolektiva kaj individua penado kiun lingvolernado kunportus.

Scienca diskuto[redakti | redakti fonton]

La koncepto ’’lingva imposto’’ konsideriĝis plurfoje, Jam en 1991 la usona politikosciencisto kaj esperantisto Jonathan Pool [7] verkis pri tio kaj proponis nur preni la kostojn de la lingva instruado po lernanto kiel bazo de la imposto. La belga filozofo kaj ekonomikisto Philippe Van Parijs [8] referencas al la ideo de Pool, opiniante ke tio ne sufiĉas kaj ke ĉiuj kromaj kostoj por la uzado de dua lingvo ankaŭ devus esti konsiderataj[9]. La svisa ekonomikisto François Grin[2] tiele uzis la nocion impôt linguistique. Foje la koncepto de lingva imposto estas ankaŭ uzata en reverso senco por la ekzistanta ekonomia avantaĝo, kiun la proponitaj ŝarĝoj kompensu. Tiusence ankaŭ la lingve diskriminataj landoj pagas en la formo de kostoj por ilia lingvoinstruado.

Aurélien Portuese kritikis la ideon de lingva imposto ĉar ne efika kaj ĝia efektivigo dubinda.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Grin François, 2004, L'élargissement de l'Union européenne : questions de coût et justice linguistique, en : "Panoramiques" 69, 97-104

angle Philippe Van Parijs, Linguistic Justice, Politics, Philosophy & Economics, 1:1, 59-74 (2002) lire en ligne[rompita ligilo] ou dans Language Rights and Political Theory, Will Kymlicka et A. Patten eds., Oxford University Press, 2003, 153–168.

(en) Fidrmuc, Jan; Ginsburgh, Victor (2007). “Languages in the European Union: The quest for equality and its cost”. European Economic Review 51, p. 1351–1369.

(it) Reinhard Selten, " I Costi della (non) comunicazione linguistica europea" (la kostoj de la eŭropa lingva (ne)komunikado", scienca kunordigo fare de Carlo Minnaja, eld; ERA, 1997.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Raporto Grinn

Lingvoekonomio

Lingva justeco

Aliaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Lingvostriko

Lingvopolitiko

Lingva imperiismo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Times 24 oktobro 1989, p. 14
  2. 2,0 2,1 François Grin (2005) L'enseignement des langues étrangères comme politique publique Arkivigite je 2006-10-10 per la retarkivo Wayback Machine ("La Grin-raporto", 680 kB)
  3. (angla) Why multilingualism is good for economic growth - The economic power of language, theconversation.com, 3-a februaro 2017, konsultita la 22-an aprilo 2017.
  4. Michele Gazzola (2016) Il valore economico delle lingue Arkivigite je 2016-04-17 per la retarkivo Wayback Machine, in: REAL-Arbeitsbericht. 15-5, REAL, Research group “Economics and Language”.
  5. Gazzola, Michele, 2016. "Il valore economico delle lingue. Lingua, Politica, Cultura -  Serta Gratulatoria in Honorem Renato Corsetti, NY, Ed. Mundial, p.49, ISBN 9781595693259
  6. I costi della tassa inglese Arkivigite je 2007-03-10 per la retarkivo Wayback Machine, gazetara komuniko 2005-10-21
  7. Jonathan Pool (1991) The Official Language Problem, American Political Science Review, 85:2, 495–514
  8. Philippe Van Parijs (2003) Europe's three language problems Arkivigite je 2013-05-11 per la retarkivo Wayback Machine, in: Multilingualism in Law and Politics, R. Bellamy, D. Castiglione & C. Longman eds., Oxford: Hart.
  9. Philippe Van Parijs (2002) Linguistic Justice, Politics, Philosophy & Economics 1 (1) 59-74 (2002) reta versio Arkivigite je 2016-09-10 per la retarkivo Wayback Machine aŭ en Language Rights and Political Theory, Will Kymlicka kaj A. Patten eld., Oxford University Press, 2003, 153–168.