Lingva diskriminacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lingvismo estas la antaŭjuĝa plivalorigo de iu lingvo kompare al aliaj. La termino estas analoga al naciismo.

Konkrete lingvismo manifestiĝas per diskriminacio de ali- aŭ plurlingvaj homoj. Ĝi diferencas de rasismo per tio, ke la sciata(j) lingvo(j) estas determinata(j) ne genetike, sed per la eduko dum la unuaj vivojaroj.

Lingvismo esprimigas per (mal)avantaĝoj, kiujn homo suferas pro sia parolata aŭ skribata lingvo. Tio koncernas ne nur la lingvon laŭ oficialaj difinoj, sed ankaŭ dialektojn kaj akĉentojn. Tia diskriminacio okazas ekzemple en dungado, sed ankaŭ en ĝeneralaj situacioj de socia vivo. La temo speciale gravas en lernejoj, kie unuflanke necesas doni al lernantoj scion pri la elektebla(j) aŭ elektita(j) lernolingvo(j), sed aliflanke respekti iliajn gepatrajn lingvojn. Konata metodo por tio estas instrui ĉiujn lernantojn en (la) loka lingvo, sed anstataŭigi la instruadon en la unua fremdlingvo per instruado en la denaska ne-enlanda lingvo.

La termino "lingvismo" estis enkondukita precipe de Tove Skutnabb-Kangas kaj Jim Cummings komence la la 1980-aj jaroj. Cummings konstatis, ke multajn homojn timigas la imago, ke dua lingvo malpliigu ilian kompetentecon pri la unua lingvo.

En kelkaj landoj (ekz. Brazilo) estas tute normale, ke ne ĉiuj civitanoj havas la saman denaskan lingvon; tie la koncepto de lingvismo estas malfacile komprenebla. En aliaj landoj, kie granda plimulto parolas unu lingvon, la koncepto estas same malfacile komprenebla.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://babel.ruc.dk/~tovesku