René de Saussure

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lingvo Cosmopolita)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri René de Saussure. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Saussure.


René de Saussure
Portreto de René de Saussure, antaŭ 1909
Portreto de René de Saussure, antaŭ 1909
Persona informo
Aliaj nomoj Antido
Naskiĝo 17-an de marto 1868 (1868-03-17)
en Ĝenevo
Morto 2-an de decembro 1943 (1943-12-02) (75-jaraĝa)
en Berno
Lingvoj francaEsperanto
Ŝtataneco Svislando
Subskribo René de Saussure
Familio
Patro Henri de Saussure
Frat(in)oj Ferdinand de Saussure • Léopold de Saussure
Infano Jean de Saussure
Okupo
Okupo matematikisto • interlingvisto • esperantistoesperantologotradukisto
vdr

René de SAUSSURE (naskiĝis en 1868 en Ĝenevo, mortis en decembro 1943 en Berno[1]) estis svisa esperantisto, profesia matematikisto kaj aŭtoro de gravaj verkoj pri Esperanto kaj interlingvistiko el lingvoscienca vidpunkto. Lia ĉefverko Fundamentaj Reguloj de la Vort-teorio en Esperanto analizis la logikon de Esperanta vortfarado, defendante Esperanton kontraŭ idistaj kritikoj. Grava estis lia principo de neceso kaj sufiĉo, per kiu li kontraŭstaris la kritikon de Louis Couturat, ke Esperanto ne kongruas kun la principo de renverseblo.

René de Saussure estis frato de Ferdinand de Saussure, fama kreinto de struktura lingvistiko. Eble pro lia influo, neŭtrala mencio pri Esperanto aperis en ties Kurso pri Ĝenerala Lingvistiko dum 1913.[2]

Li ankaŭ iĝis konsilanto por la International Auxiliary Language Association (IALA) aŭ Internacia Helplingvo-Asocio, la instanco pri lingva esplorado, kiu normigis kaj prezentis la lingvon Interlingua[3].

René de Saussure ankaŭ elpensis la monsistemon „spesmilo“ kaj en 1907 li proponis la adopton de spesmilo.

Planlingvoj[redakti | redakti fonton]

En 1907, krom Antido, de Saussure konstruis multajn reformproponojn de Esperanto, aŭ Esperantidojn. Unu el la plej konataj de tiuj estas Nov-Esperanto de 1925.

Lingvo Kosmopolita (klasifiko 413.2 “1912” en Biblioteko Butler) estis proponata de René de Saussure en 1912 kiel reformo al siaj antaŭaj projektoj. Ŝanĝoj kompare kun Esperanto: esis anstataŭ estis, cienco anstataŭ scienco, interaltre anstataŭ interalie, ey anstataŭ kaj, ktp. En 1913, li proponis reformon de tiu projekto: Lingvo Cosmopolita (413.2 “1913” en Biblioteko Butler). La lastmenciita projekto estis unu el la plej longdaŭra de Saussure, kiu kreis la revuon "Langue Cosmopolite" por divastigi ĝin.[mankas fonto]

Esperanta karikatura bildkarto de René de Saussure pri la Spesmilo, ĉirkaŭ 1912

Specimeno de la 1912-a versio: I fari talon progreson la cienco sukcesis per la uzado di multan naturanan produktaton, nekonocitan da lan antikun; interaltre kaŭchuko ey gutaperko esis ey restas ankore un nun nedispenseblan por ol.

Li proponis Universal Esperanto en 1935, kaj kiel la lastan en lia longa serio de esperantido-proponoj, Esperanto 2 en 1937.

Averso de jubilea monero de 2018 (reverso).

Spesmilo, universala monunuo[redakti | redakti fonton]

René de Saussure ankaŭ elpensis la monsistemon „spesmilo“ kaj en 1907 li proponis la adopton de spesmilo.

Jubilea monero 2018[redakti | redakti fonton]

2018 aperis nova arĝenta monero aŭ medalo, Esperanto 100 Steloj, okaze de la 150-a naskiĝdatreveno de René de Saussure 2018. Ĝi estos pregita de la aŭstria monfarejo Münze Österreich, eldonkvanto 1000. Informoj: esperanto [po-signo] chello [punkto] at

Konsilanto por IALA[redakti | redakti fonton]

Li ankaŭ iĝis konsilanto por la  International Auxiliary Language Association (IALA) aŭ Internacia Helplingvo-Asocio, la instanco pri lingva esplorado kiu normigis kaj prezentis la lingvon Interlingua[3].

Lia traduko de la rakonto de Charles Ferdinand Ramuz, Aline, aperinta unue en 1911, estas reeldonita de Monda Asembleo Socia, rete 2006 kaj libre 2007.[4][5]

René de Saussure kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Subskribo, 1911, Antverpeno.

Li prenis sur sin la redaktadon de Internacia Scienca Revuo, sub kiu la gazeto bonege prosperis kaj pliampleksiĝis. Sed Saussure skribante sub pseŭdonimo Antido pli kaj pli uzis la gazeton por diskuti reformojn en Esperanto (vidu Lingwo Internaciona). En 1919 aŭ 1920 nova lingvo Antido jam estas preta, sed ankoraŭ en 1921 Saussure mem konsideris ĝin nur "dialekto" de Esperanto.

De li estis redaktita la revuo Lingvo Cosmopolita pri nova lingvo. La 1-an de septembro 1925, la jaro de nova Universala Kongreso en Ĝenevo, Saussure komunikis en cirkulero, ke li ĉesas nomi sin esperantisto, ke li forlasas la esperantan standardon kun verda stelo sur blanka fono kaj levas la standardon de Nov-Esperanto kun blanka stelo sur verda fono.

Antido estis lingvoprojekto pli proksima al "ortodoksa" Esperanto ol Ido. Li proponis ŝanĝon en ortografio kaj korelativa sistemo, foreston de akuzativo kaj kelkajn ŝanĝojn malpli gravajn en la vortprovizo. Pro tiu "herezo" li estis forigita el la Akademio de Esperanto kaj estis ankaŭ rifuzita de Idistoj kaj finfine restis izolita. Kelkaj homoj nun pensas, ke Saussure estis miskomprenita, ĉar lia Antida propono ne estis, de komence, "nova" lingvo kiel Ido, sed nur reforma propono al la Akademio.

Laŭ Enciklopedio de Esperanto[redakti | redakti fonton]

Saussure (sosür) René de (ps. Antido), franco svisa, univ. prof. Kelkajn jarojn Esperantisto, li kunlaboris al Tra la Mondo, La Revuo, Esperanto kaj Oficiala Gazeto, redaktoro de Internacia Scienca Revuo kaj de Svisa Espero. Li tradukis Aline de Ramuz, 1911, Adele Kamm de Seipel, 1914, La Devo de Naville, 1910.

Forlasinte Esperanton, li lanĉis la lingvo-projekton „Antido“, mezan solvon inter Esperanto kaj Ido, 1907. Poste aperigis la projekton „Esperantido“ (1917) kaj ankaŭ skizojn de aliaj lingvoprojektoj.

M. C. Butler skribis pri li en Encyclopædia Britannica (1927): „Prof. R. de Saussure, kredante ke kelkaj malpli gravaj trajtoj de Esperanto malhelpas propagandon, celas ilin elimini, sed samtempe konservi la esencajn kvalitojn de la lingvo. De 1907 ĝis nun serio de eksperimentaj projektoj fluadas el lia lingvo-laboratorio: Antido I, Antido II, Lingvo Kosmopolita, Esperantido, kaj fine Nov-Esperanto (1925). Lia sinteno de scienca sendependeco kaj esploremo, tamen, estas „voĉo krianta en la dezerto“.

Noto de M. C. B. Kiam venis la Idista krizo, la E-ista mondo sentis la falsecon de la Idista argumento, sed ne povis ĝin rebati. En serio da brilaj monografoj S. defendis Esperanton kontraŭ Idistaj atakoj. Ĉiu posta verkisto aŭ instruisto ŝuldas al Saussure.

Citaĵo
 Saussure, – la pura, klara Mens',

La projektinto, projektonto,
Trabrilis, kvazaŭ lumofonto

La vortstrukturon lia Lens'. 
— Kolomano Kalocsay, Rimportretoj

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Adèle Kamm, de Paul Seippel. traduko de René de Saussure. Ĝenevo 1914, librejo Kŭndig.
Citaĵo
 Tiu conata (sic) libro de la eminenta Genevana aŭtoro Paul Seippel jam havis du eldonojn en frança lingvo: la germana traduco (sic) aperis amtaŭnelonge che A. Francke, libristo en Bern. Nun aperas bonega traduco Esperanta de Profesoro R. de Saussure.

Estas ja neneçese atentigi pri la alta morala valoro de tiu libro, char ĝi estis jam reçenzitacn multaj en- caj (sic) exterlandaj (sic) gazetoj caj jam havis grandan nombron da legantoj. Nin interesas plej multe, ce (sic) la Esperantan traducon prizorgis tiel eminenta caj pro siaj laboroj pri caj en Esperanto plej bone conata persono. Pro tio estas tiu traduco vere brila faro, ne nur conçerne (sic) la fidelan reproduction de la frança originalo, sed ancaŭ rilate al la lingva perfecteço. La stilo estas flua caj parte ech eleganta, tiel ce la libro estas legebla, cvazaŭ la traducinto estus servinta en sia gepatra lingvo. Al chiuj amicoj de la mondlingvo Esperanto ni varme recomandas tiun libron.

Tiu reçenso estas scribita per la alfabeto, ciun la traducinto uzis. Oni do constatos, ce la proponitaj shanghoj estas negravaj, caj ce chiu esperantisto tuj caj sen ia peno povas legi la sensupersignan vercon (i) 
— J. Schmid., Belga Esperantisto n068 (jun 1914)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. “Niaj mortintoj 1939–1945”, en Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 6.
  2. The other Saussure. Artikolo de Javier Alcalde en Babel 16: 22-24, 2016.
  3. 3,0 3,1 (en) Esterhill, Frank, Interlingua Institute: A History. New York: Interlingua Institute, 2000.
  4. http://mas-eo.org/spip.php?article375 Arkivigite je 2017-12-01 per la retarkivo Wayback Machine (legita novembre 2017)
  5. Aline de Ramuz, tradukita de Saussure (legita novembre 2017; la vikipedia teksto antaŭe diris "rete reeldonita en junio 2006")

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Davide Astori, Eseo pri René de Saussure, en: Literatura Foiro n-ro 295, oktobro 2018
  • Davide Astori: La fratoj Ferdinand kaj René de Saussure kaj la naskiĝo de la moderna interlingvistiko. En la kunteksto de la ĝenerala intereso por planlingvoj inter lingvistoj de la fino de la 19a jarcento kaj komenco de la 20a, studo pri la sinteno al Esperanto de René de Saussure, nome frato de la fama lingvisto Ferdinand de Saussure, kaj de tiu mem, kiu profitis el la informoj pri Esperanto devenaj el sia frato. Beletra Almanako (33), oktobro 2018. pp. 99-110.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « René de Saussure » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»