Lingvo de Jesuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Oni ĝenerale konsentas ke Jesuo kaj liaj disĉiploj unuavice parolis la aramean, la komunan lingvon de Judea en la unua jarcento p.K., plej probable galilean dialekton distingeblan de tiu de Jerusalemo.[1] La urboj Nazareto kaj Kafarnao en Galileo, kie Jesuo pasigis plejparton de sia vivo, estis arame-parolantaj komunumoj.[2]

Kultura kaj lingva fonoj[redakti | redakti fonton]

Aramea estis la komuna lingvo de la Orienta mediteraneano dum kaj post  la Nov-Asiria, Nov-Babilona kaj Akemenida Imperioj (722–330 BC) kaj restis komuna lingvo de la regiono en la unua jarcento p.K. Malgraŭ la kreskanta graveco de la greka, ankaŭ la uzo de la aramea vastiĝis kaj ĝi poste superregis inter Judoj ambaŭ en la Sankta Lando kaj aliloke en la Meza Oriento ĉirkaŭ en 200 p.K. kaj restis dominanta ĝis la islamaj konkeroj en la sepa jarcento.[3][4][5]

Laŭ Yigael Yadin, arkeologiisto je la Manuskriptoj de la Morta Maro, la aramea estis la lingvo de hebreoj ĝis la ribelo de Simon Bar Kokhba (de 132 p.K. al 135 p.K.). Yadin rimarkis la movon de la aramea al la hebrea en la dokumentoj li studis, kiuj skribiĝis dum la tempo de la Baro Kokhba ribelo. En lia libra "Bar Kokhba: La remalkovro de la legenda heroo de la lasta Juda Ribelo kontraŭ Imperia Romo" Yigael Yadin notis, "Estas interese ke la pli fruaj dokumentoj estis skribitaj en la aramea dum la pli malfruaj estis en la hebrea. Eble la ŝanĝo okazis pro speciala dekreto de Baro Kokhba kiu deziris restarigi la hebrean kiel oficiala ŝtata lingvo" (paĝo 181).

En la libro "Vojaĝmapo al la Ĉieloj: Antropologia Studo de Hegemonio inter Pastroj, Saĝuloj kaj Laikulok (Judismo kaj Juda Vivo)" de Sigalit Ben-Zion (paĝo 155), Yadin diris: "Ŝajnas ke ĉi tiu ŝanĝo rezultis de ordo donita de Bar Kokhba, kiu deziris revivigi la hebrean lingvon kaj fari ĝin la oficiala lingvo de la stato."

Laŭ hebrea historiisto Jozefo, la greka ne paroliĝis en Palestino dum la unua jarcento . Jozefo ankaŭ notas la ekstreman malkomunecon de Judo kiu scipovis paroli la grekan.[6]

Jozefo skribis:

Yigael Yadin konsentas kun tiu atesto de Jozefo kaj atentigas ke la aramea estis la lingua franca de la tempo.[7]

En la unua jarcenta p.K., la aramea divastiĝis tra la Meza Oriento. Tio ĉi estas subtenita de la atesto de Jozefo en lia libro La Juda Milito.[8]

Jozefo notas ke homoj en nunaj Irano, Irako kaj izolitaj partoj de la araba Duoninsulo sciis pri la milito de la Judoj kontraŭ la Romioj pro la libroj kiujn li skribis "en la lingvo de nia lando", libroj kiujn li sekve tradukis en la grekan por Grekoj kaj Romioj:

H. St. J. Thackeray (kiu tradukis la Jozefan Judaj Militoj-n de la greka en la anglan) ankaŭ rimarkas tion - "Ni lernas de la antaŭparolo ke la greka teksto ne estis la unua provo de la verko. Antaŭ ĝi estis rakonto en la aramea traktita al "la barbaroj en la interno", kiu estas pli precize difinita sube kiel la indiĝenoj de Partio, Babilonio kaj Arabio, la Juda diasporo en Mesopotamio kaj la loĝantoj de Adiabene, princlando kies reĝa dinastio, kiel oni memoris fiere, konvertiĝis al judismo (B. I, 3, 6). La greka estas priskribita kiel "versio" de tiu aramea verko farita por la utilo de la regitoj de la Roma Imperio, t.e. la tuta Greko-Romia mondo.[9]

En Agoj 1:19, la loĝantoj de Jerusalemo konis la "Kampon de Sango" en ĉies propra lingvo kiel Akeldama kiu estas la transliterigo de la arameaj vortoj "Haqal Dama".[10]

La hebrea pastro Jozefo diferencigis la hebrean de sia lingvo kaj de tio de Israelo en la unua jarcento p.K. Jozefo rilatas pri hebreaj vortoj kiel apartenantaj al "la hebrea lingvo" dum li rilatas pri arameaj vortoj kiel apartenantaj al "nia lingvo" aŭ "la lingvo de nia lando." Sekve estas kelkaj ekzemploj el la verkoj de Jozefo.

Jozefo referencas al hebrea vorto kun la frazo, "la hebrea lingvo": "Sed la aferoj de la Kanaananoj estis ĉe ĉi tiu tempo en favorega kondiĉo kaj ili atendis la Izraelidojn kun granda armeo ĉe la urbo Bezek, post meti la registaron en la manoj de Adonibezek, kies nomo signifas la Sinjoro de Bezek, ĉar Adoni en la hebrea lingvo signifas Sinjoro."[11]

En ĉi tiu ekzemplo, Jozefo referencas al aramea vorto kiel apartenanta al "nia lingvo": "Ĉi tiu novkonstruita parto de la urbo nomiĝis  'Bezetha,' en nia lingvo, kio, tradukite en la Greka lingvo, oni nomus 'la Novan Urbon.'"[12]

Malsame ol la hebrea pastro Jozefo kaj aliaj hebreaj pastroj en Jerusalemo, Izraelanoj de la unua jarcento ne scipovis la hebrean. Tio ĉi estis konfirmita pere de la Nova Testamento. Je pluraj okazoj en la Nova Testamento, arameaj vortoj vokiĝis hebreaj. Ekzemple, en Johano 19:17, la verkisto rakontas ke Jesuo "eliris, portante sian krucon, al la loko nomata Loko de Kranio, kiu estas en la Hebrea lingvo Golgota." Dum la evangelio-verkisto vokas la vorton hebrean, ĝi estas, fakte, aramea vorto. La vorto "Golgota" estas transliterigo de aramea vorto, ĉar -ta en Golgota estas la aramea difina artikolo je virina substantivo en emfaza stato.[13]

Arameaj frazoj en la greka Nova Testamento[redakti | redakti fonton]

La greka Nova Testamento transliterigas malmultain Semitajn vortojn.[14] Kiam la teksto mem referencas la lingvon de tiuj Semitaj glosoj, ĝi uzas vortojn kiuj signifas "hebrea"/"juda", sed la termino estas ofte aplikita al sundube arameaj vortoj kaj frazoj; tial ĉi, ĝi estas ofte interpretita kiel signifanta "la (aramea) vulgara lingvo de la Judoj" en ĉitempaj tradukoj.[15][16][17][18] La "Semitaĵoj" estas plejparte vortoj atribuitaj al Jesuo de la Evangelio de Marko kaj eble havis specialan signifon pro tio.

Tre malgranda malplimulto kredas ke plejparto aŭ la tutaĵo de la Nova Testamento estis originale skribita en la aramea.[19][20] Tamen, tiaj teorioj estas malakceptitaj de norma Biblioscienco. Tradicie partoj de la Orienta Eklezio (Nestoria eklezio) ankaŭ asertis originalecon de aramea Nova Testamento, kvankam sciencistoj konsideras ĝin traduko el la greka. Male, la akordo inter akademiistoj estas ke kvankam eblas ke povus esti arameaj fontaj materialoj subtenantaj kelkajn partojn de la Nova Testamento, la Nova Testamento mem estis kompilita kaj redaktita en la greka lingvo. Sciencistoj ankaŭ akordas ke ja ekzistis iam frue aramea/hebrea versio de Judo-kristana evangelio, kvankam ne tute klaras kiel ĝi rilatus al la grekaj evangelioj pro manko de fontoj.

Talita kumi (Ταλιθά κούμ[ι])[redakti | redakti fonton]

Marko 5:41

Kaj preninte la manon de la infanino, li diris al ŝi: Talita kumi; tio estas:Knabineto, mi diras al vi: Leviĝu.

Ĉi tiu verso mencias aramean frazon, atribuita al Jesuo reviviganta la knabinon, kun greka transliterado ταλιθά κούμ(ι).

Kelkaj grekaj manuskriptoj (Kodekso Sinaiticus, Vaticanus) de la Evangelio de Marko enhavas ĉi tiun formon de la teksto, sed aliaj (Kodekso Alexandrinus, la teksto-tipo konata kiel la Plimulta Teksto kaj la latina Vulgato) variante skribas κουμι (koumi). La due estas en la Textus Receptus kaj estas la versio kiu aperas en la KJV.

La aramea estas ţlīthā qūm. La vorto ţlīthā estas la virina formo de la vorto ţlē, signifante "juna". Qūm estas la aramea verbo 'altiĝi, ekstari, vekiĝi'. En la virina singulara imperativo, ĝi estis originale 'qūmī'. Tamen, estas indicoj ke en parolado la fina -ī  malaperis por ke la imperativo ne distingu inter la vira kaj la virina. Malpli novaj manuskriptoj, sekve, uzis grekan literumadon kiu reflektis prononcon, dum la aldono de 'ι' eble estiĝis pro pedanta kopiisto[1].

En kvadrata skribo aramea, ĝi povus esti טליתא קומי aŭ טלתא קומי.

Efata (Εφφαθά)[redakti | redakti fonton]

Marko 7:34

Kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li ĝemis, kaj diris al li: Efata, tio estas: Malfermiĝu..

Ree, la aramea vorto estas donita kun la transliterado, nur tiam ĉi la vorto transliterita pli komplikas. En la greka, la aramea skribiĝis εφφαθά. Tio ĉi povus esti de la aramea 'ethpthaḥ', la pasiva imperativo de la verbo 'pthaḥ', 'malfermi', ĉar la 'th' eblis asimili en la okcidenta aramea. La guturala 'ḥ' estis ofte preterlasita en la grekaj transskriboj en la Septuaginto (greka Malnova Testamento) kaj aldone moliĝis en Galilea parolado.[21]

En la aramea, ĝi povus esti אתפתח aŭ אפתח. Ĉi tiu vorto estis adoptita kiel la oficiala devizo de Gallaudet Universitato, la plej eminenta lernejo por surduloj en Usono.

Aba (Αββά[ς])[redakti | redakti fonton]

Marko 14:36

Kaj li diris: Aba, Patro, ĉio estas ebla ĉe Vi: forportu de mi ĉi tiun kalikon; tamen estu ne tio, kion mi volas, sed kion Vi volas.

Aba, originale aramea formo depruntita en la greka Malnova Testamento kiel nomo (2Chr 29:1), komuna en la Maŝnaa hebrea kaj ankoraŭ uzita en la moderna hebrea[22] (skribita Αββά[ς] en la greka kaj 'abbā en la aramea), estas tuj sekvita de la greka ekvivalento (Πατηρ) kun neniu eksplicita mencio ke ĝi estas traduko. La frazo Aba, Patro ripetiĝis en Romanoj 8:15 kaj Galatoj 4:6. En la aramea, ĝi estus אבא.

Noto, la nomo Barabaso estas Helenigo de la aramea Bar Abba (בר אבא), laŭvorte, "Filo de la Patro".

Raka (Ρακά)[redakti | redakti fonton]

Mateo 5:22

Sed mi diras al vi, ke kiu koleras kontraŭ sia frato [senkaŭze], tiu estos en danĝero de juĝado; kaj kiu diros al sia frato: Raka, tiu estos en danĝero de la sinedrio; kaj kiu diros: Malsaĝulo, tiu estos en danĝero de Gehena de fajro.

(La krampita teksto ne aperas en ĉiuj versioj kaj ne ĉeestas en la latina Vulgato)

Raka, en la aramea kaj Talmuda hebrea signifas malplenulo, malsaĝulo, malplenkapulo.

En la aramea, ĝi povus esti ריקא aŭ ריקה.

Mamono (Μαμωνάς)[redakti | redakti fonton]

Mateo 6:24

Neniu povas esti sklavo por du sinjoroj; ĉar aŭ li malamos unu kaj amos la alian, aŭ li aliĝos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!

Luko 16:9–13

Kaj mi diras al vi: Faru al vi amikojn per la mamono de maljusteco, por ke, kiam ĝi mankos, oni akceptu vin en eternajn loĝejojn. Kiu estas fidela en la plej malgranda afero, tiu estas fidela ankaŭ en multo; kaj kiu estas maljusta en la plej malgranda, tiu estas ankaŭ maljusta en multo. Se do vi ne estis fidelaj en la maljusta mamono, kiu konfidos al vi la veran riĉon? Kaj se vi ne estis fidelaj en tio, kio apartenas al alia homo, kiu donos al vi tion, kio estas via propra? Nenia servanto povas servi al du sinjoroj; ĉar aŭ li malamos unu kaj amos la alian, aŭ li aliĝos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!

2 Klemento 6

Nun la Sinjoro deklaras, "Neniu servanto povas servi du mastrojn." Se ni deziras, do, servi ambaŭ Dion kaj mamonon, tio malgajnos al ni. "Kia gajno estus se viro akirus la tutan mondon kaj perdus sian propran animon?" Ĉi tiu mondo kaj la sekvan estas malamikoj. La unua instigas al adulto kaj korupto, avaro kaj trompo; la alia adiaŭas tiaĵojn. Ni do ne povas esti amikoj de ambaŭ; kaj plibonigas al ni ke ni rezignu la unuan certigante la alian. Konsideru ni ke estas pli bone malami estantaĵojn, ĉar ili malvaloras kaj maldaŭras kaj korupteblas; kaj ni amu tiujn [kiu venos,] ĉar ili bonas kaj nekorupteblas. Ĉar se ni faros la volon de Kristo, no trovos ripozon; alia, nenio liberigos nin de eterna puno, se ni malobeas Liajn ordonojn.

En la aramea, ĝi povus esti ממון (aŭ, en la tipa aramea "emfaza" stato sugestita de la greka finaĵo, ממונא). Ĉi tio oni kutime konsideras vorto originale aramea, depruntita en la rabena hebrea, sed ĝia okazo en la lastatempa Biblia hebrea kaj, laŭdire, en 4-jarcenta kartagano povus indiki ke ĝi havis pli ĝeneralan "ofta Semitic fono".[23][24]

En la Nova Testamento la vorto Μαμωνᾶς—Mamōnâs—estas deklinaciita kiel greka vorto, dum multaj de la aliaj arameaj kaj hebreaj vortoj estas traktitaj kiel nedeklinacieblaj fremdaj vortoj.

Raboni (Ραββουνί)[redakti | redakti fonton]

Jesuo diris al ŝi: Maria. Ŝi sin turnis, kaj diris al li Hebrelingve: Raboni; tio estas Majstro.

Ankaŭ en Marko 10:51. Hebrea formo rabeno uzita kiel titolo de Jesuo en Mateo 26:25,49; Marko 9:5, 11:21, 14:45; Johano 1:38, 1:49, 4:31, 6:25, 9:2, 11:8.

En la aramea, ĝi estus רבוני.

Maranatha (Μαραναθά)[redakti | redakti fonton]

Didakeo 10 (Preĝo post Komuneco)

.. Graco venu kaj ĉi tiu mondo forpasu. Hosana al la Dio (Filo) de David! Se iu ajn estas sankta, li venu; se iu ajn ne estas tia, li pentu. Maranatha. Amen. 

1 Korintanoj 16:22

Se iu ne amas la Sinjoron Jesuo Kristo, li estu anatemita. Maran-ata.

Depende de kiel oni fendas la kunmetitan grekan esprimon de la fruaj manuskriptoj en la aramean, ĝi povus esti ĉu מרנא תא (marana tha, "Sinjoro, venu!") ĉu מרן אתא (maran atha, "Nia Sinjoro venis").

Eli Eli lema sabachthani (Ηλί Ηλί λιμά σαβαχθανί)[redakti | redakti fonton]

Mateo 27:46

Kaj ĉirkaŭ la naŭa horo Jesuo ekkriis per laŭta voĉo, dirante: Eli, Eli, lama sabaĥtani? tio estas: Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?

Marko 15:34

Kaj je la naŭa horo Jesuo kriis per laŭta voĉo: Eloi, Eloi, lama sabaĥtani; tio estas: Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?

Ĉi tiu frazo, inter la Diraĵoj de Jesuo sur la kruco, estas donita en ĉi tiuj du versioj. La Matea versio de la frazo estas transliterita en la greka kiel Ηλί Ηλί λιμά σαβαχθανί. La Marka versio estas Ελωί Ελωί λιμά σαβαχθανί (elōi prefere ol il-ee il-ee kaj supozeble lama prefere ol lema).

Entute, ambaŭ versioj estas pli verŝajne en la aramea ol en la hebrea pro la verbo שבק (šbq) "forlasi", kiu estas originale aramea.[22][25] La "pura" Biblia hebrea korespondaĵo al ĉi tiu vorto, עזב (`zb) vidiĝas en la unua verso de Psalmo 22, kiun la diraĵo apere citas. Tiel, Jesuo ne citis la laŭkanonan hebrean version (êlî êlî lâmâ `azabtânî) atribuita en kelkaj Judaj interpretoj al Reĝo David, la prapatro de Jesuo laŭ la Genealogio de Mateo Se ni konsideras la Eli, Eli versio de la kriado de Jesuo; li eble citis la version donita en aramea Targum (supervivanta aramean Targums ja uzas šbq en iliaj tradukoj de la Psalmo 22).[26]

La Marka vorto por "mia dio", Ελωί, sendube korespondas al la aramea formo אלהי, elāhî. La Matea, ηλι, akordas pli bone kun la אלי de la originala hebrea Psalmo, kiel oni rimarkis en la literaturo; tamen, ankaŭ ĝi povus esti aramea, ĉar ĉi tiu formo atestiĝis abunde en la aramea.[25][27]

En la sekva verso, en ambaŭ rakontoj, kelkaj kiu aŭdis la krion de Jesuo imagis ke li petis helpon de Elija (Ēlīyā en la aramea).

Preskaŭ ĉiuj antikvaj grekaj manuskriptoj montras signoj de provo normaligi ĉi tiun tekston. Ekzemple, la stranga Kodekso Bezae enhavas ambaŭ versiojn kiel ηλι ηλι λαμα ζαφθανι (ēli ēli lama zaphthani). La Aleksandria, Okcidenta kaj Cezarea tekstaj familioj ĉiuj reflektas harmoniigon de la tekstoj inter Mateo kaj Marko. Nur la Bizanca teksta tradicio konservas distingon.

La aramea vorta formo šəbaqtanî estas bazita je la verbo šəbaq/šābaq, 'permesi, pardoni kaj forlasi', kun la perfekta tempofinaĵo -t (2a persona singularo: 'vi') kaj la objekta finaĵo -anî (1a persona singularo: 'mi').

En la aramea, ĝi povus esti אלהי אלהי למא שבקתני.

Joto kaj streketo (Ἰῶτα ἓν ἢ μία κεραία)[redakti | redakti fonton]

Mateo 5:18

Vere mi diras al vi: Ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos.

La citaĵo uzas ilin kiel ekzemplo de malgravegaj detaloj. En la greka teksto tradukita kiel joto kaj streketo en la esperanta oni trovas jota kaj keraia. Jota estas la plej malgranda letero de la greka alfabeto (ι), sed ĉar oni nur uzis majuskloijn kiam skribiĝis la greka Nova Testamento (Ι) kaj ĉar la Torao estis skribita en la hebrea, ĝi verŝajne reprezentas la hebrean yodh (י) kiu estas la plej malgranda letero de la hebrea alfabeto. Keraia estas hoko aŭ serifo.

Korban (Κορβάν)[redakti | redakti fonton]

Mateo 27:6

Kaj la ĉefpastroj prenis la arĝentajn monerojn, kaj diris: Ne konvenas meti ilin en la trezorejon, ĉar tio estas prezo de sango.

En la aramea (קרבנא) tiu estas referenco al la trezorejo en la Templo en Jerusalemo, derivita de la hebrea Korban (קרבן), trovita en Mark 7:11 kaj la Septuaginto (en la greka transliterado), signife de religia donaco aŭ ofero.

La greko κορβανᾶς deklinaciiĝas samkiel greka substantivo, kiel aliaj ekzemploj.

Sikera (Σίκερα)[redakti | redakti fonton]

Luko 1:15

Ĉar li estos granda antaŭ la Sinjoro, kaj li ne trinkos vinon nek ebriigaĵon; kaj li estos plena de la Sankta Spirito jam de la ventro de sia patrino.

Hosana (Ωσαννά)[redakti | redakti fonton]

Marko 11:9

Kaj kriis la antauxirantoj kaj la sekvantoj: Hosana! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo;

Ĉi tiu vorto estas derivita de הושע נא. Kutime oni konsideras ĝin citaĵo el Psalmoj 118:25 "O SINJORO, savu nin", sed la originala Biblia hebrea formo estis הושיעה נא. La mallongigita formon הושע povus esti ĉu aramea ĉu hebrea.[28][29]

Arameaj propraj nomoj en la Nova Testamento[redakti | redakti fonton]

Propraj nomoj en la Nova Testamento venas de nombro de lingvoj; la hebrea kaj greka estas la plej oftaj. Ankaŭ estas kelkaj arameaj nomoj. La plej ofta trajto en la arameaj nomoj estas bar (greka transliterado βαρ, aramea bar), kiu volas diri 'filo de', ofta patronoma prefikso. Ĝia hebrea ekvivalento, ben, elstaras pro ĝia manko. Kelkaj ekzemploj estas:

  • Mateo 10:3 – Bartolomeo (Βαρθολομαίος de bar-Tôlmay, eble "filo de sulko" aŭ "plugisto").
  • Mateo 16:17 – Simono bar-Jonao (Σίμων Βαρίωνας de Šim`ôn baro-Yônâ, "Simono filo de Jonao").
  • John 1:42 – Simono bar-Joĥanan ("Simono filo de Johano").
  • Mateo 27:16 – Barabaso (Βαραββάς de bar-Abbâ, "filo de la patro").
  • Marko 10:46 – Bartimeo (Βαρτιμαίος eble de kombinaĵo de aramea bar kaj greka timaeus signifanta "honora" aŭ "tre estimita", eble "honora filo").
  • Agoj 1:23 – Barsabaso (Βαρσάββας de bar-Šabbâ, "filo de la Sabato").
  • Agoj 4:36 – Jozefo kiu vokiĝas Barnabaso (Βαρνάβας de bar-Navâ signife de "filo de profetaĵo", "la profeto", sed kun la greka traduko υιός παρακλησεως; kutime tradukita kiel "filo de konsolo/instigo", la greko povus eble signifi "alvokado").
  • Agoj 13:6 – Bar-Jesuo (Βαριησούς de baro-Išo, "filo de Jesuo").

Boanerges (Βοανεργές)[redakti | redakti fonton]

Marko 3:17

kaj Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, fraton de Jakobo, kaj tiujn li alnomis Boanerges, tio estas, Filoj de tondro;.

Jesuo kromnomas la fratojn Jakobon kaj Johanon por reflekti ilian impulsemon. La greka transliterado de ilia nomo estas Βοανεργές (Boanērges).

Estis multe da konjekto pri ĉi tiu nomo. Konsidere de la greka traduko kiu venas kun ĝi ('Filoj de Tondro'), ŝajnas ke la unua elemento de la nomo estas 'bnê', 'filoj de' (la pluralo de 'bar'), aramee (בני). Tio ĉi reprezentiĝas je βοάνη (boanê), kun du vokaloj en la unua silabo kie unu sufiĉus. Pro tio, oni povus konkludi ke la greka transliterado ne eble malbonas. La dua parto de la nomo estas ofte konsiderata 'rğš' ('tumulto') aramea (רגיש) aŭ 'rğaz' ('kolero') aramea (רגז). Maurice Casey aliflanke argumentas ke ĝi estas simpla mislegado de la vorto por tondro, 'r`am' (pro la simileco de s al fina m). Subtene de tio unu siria traduko de la nomo havas 'bnay ra`mâ'. En Peshitta oni trovas "bnay rğešy," kiu korespondus kun malpli frua verkiĝo por ĝi, bazita sur Bizanca legado de la originala greka.

La Nov-testamenta sciencisto Dennis Macdonald identigas Kastoron kaj Polukson kiel bazkarakteroj por la ekapero de Jakobo filo de Zebedeo kaj lia frato Johano kiu aperas en la rakonto de Marko la Evangeliisto.[30] Macdonald konsideras la ekidentiĝon de ili al 1913, kiam J. Rendel Harris eldonis sian verkon Boanerges, greka termino por Tondro, la epiteto de Zeŭso patro de Polukso en kio Macdonald vokas formon de frua kristana Dioskurismo.[31]

Kefas (Κηφάς)[redakti | redakti fonton]

Johano 1:42

Li kondukis lin al Jesuo. Jesuo lin rigardis, kaj diris:  Vi estas Simon, filo de Jona; vi estos nomata Kefas (tio estas, Petro).

1 Korintanoj 1:12

Kaj la jenon mi volas diri, ke ĉiu el vi diras: Mi estas de Paŭlo; kaj mi de Apolos; kaj mi de Kefas; kaj mi de Kristo.

Galatoj 1:18 

Tiam, post tri jaroj, mi supreniris al Jerusalem, por viziti Kefason, kaj mi restis kun li dek kvin tagojn.

En ĉi tiuj eroj, 'Kefas' estas donita kiel la kromnomo de la apostolo pli bone konata kiel Simon Petro. La greka vorto estas transliterita Κηφᾶς (Kēphâs).

La nomo de la apostolo aperas Simon kaj li doniĝis la aramean kromnomon kêpâ, kiu signifas 'roko' aŭ 'ŝtono'. La fina sigmo (ς) estas aldonata en la greka por virigi la nomon, kiu alie estus virina. La signifo de la nomo estis pli grava ol la nomo ĝi mem, pruvite de la universala akcepto de la greka traduko Πέτρος (Petros). Ni ne scias kial Paŭlo uzas la aramean nomon prefere ol la greka nomo por Simon Petro kiam li skribas al la preĝejoj en Galatio kaj Korinto.[32] Eble li skribis antaŭ ol Cephas konatiĝis vaste kiel Petro. Laŭ Klemento de Aleksandrio, du homoj nomiĝis Kefas: unu estis Apostolo Simon Peter kaj la alia estis unu el Sepdek Apostoloj de Jesuo.[33] Klemento poste diras ke estis la Kefas de la Sepdek kiu estis kondamnita de Paŭlo en Galatoj 2 ĉar le ne manĝemis kun la maljudoj, kvankam tio ĉi eblus kiel Klemento deviigis la kondamnon de Simon Petro. Ajne la interrilato de Paŭlo de Tarso kaj judismo (kiu rilatas al tio ĉi) estas ankoraŭ disputita.

En la aramea, ĝi povus esti ܟܐܦܐ.

Tomaso (Θωμάς)[redakti | redakti fonton]

Johano 11:16

Tiam Tomaso, nomata Didimo, diris al siaj kundisĉiploj:Ni ankaŭ iru, por ke ni mortu kun li.

Tomaso (Θωμᾶς) estas en la listo de la disĉiploj de Jesuo en ĉiu el la kvar evangelioj kaj en la Agoj de la Apostoloj. Tamen, estas nur en la Evangelio de Johano ke oni trovas pli da informo. En tri versoj (John 11:16, 20:24 kaj 21:2), oni  nomas lin Didimo (Δίδυμος), la greka vorto por ĝemelo. Fakte, "la Ĝemelo" ne estas nur familia nomo, ĝi estas traduko de "Tomaso". La greka Θωμᾶς—Thōmâs—venas de la aramea tômâ, "ĝemelo". Do anstataŭ ol du propraj nomoj, Tomaso Didimo, temas pri  ununura kromnomo, la Ĝemelo. La kristana tradicio donas al la propran nomon Judaso kaj eble oni nomis lin Tomason por distingi lin de aliaj samnomuloj.

En la aramea, ĝi povus esti ܬܐܘܡܐ.

Tabita (Ταβιθά)[redakti | redakti fonton]

Agoj 9:36

Kaj estis en Jafo unu discĉplino, nomata Tabita, kiu laŭ traduko estas nomata Dorkas.

La nomo de la disĉiplo estas donita ambaŭ en la aramea (Ταβιθά) kaj greka (Δορκάς). La aramea nomo estas transliterado de Ţbîthâ, la virina formo de טביא (Ţabyâ).[34] Ambaŭ nomas volas diri 'gazelo'.

Eble estas nur koincido ke la vortoj de Petro al ŝi en verso 40, "Tabitha, ekvekiĝu!" (Ταβιθᾶ ἀνάστηθι), similas al la frazo "talitha kum" uzita de Jesuo.

En la aramea, ĝi povus esti טביתא.

Arameaj lokaj nomoj en la Nova Testamento[redakti | redakti fonton]

Gethsemane (Γεθσημανή)[redakti | redakti fonton]

Mateo 26:36

Tiam venis Jesuo kun ili al loko nomata Getsemane, kaj diris al siaj disĉiploj: Sidiĝu ĉi tie, dum mi iros tien, por preĝi.

Marko 14:32

Kaj ili venis al loko, kies nomo estas Getsemane; kaj li diris al siaj disĉiploj: Sidu ĉi tie, dum mi preĝos.

La loko kie Jesuo prenas siajn disĉiplojn por preĝi antaŭ lia aresto havas la grekan transliteradon Γεθσημανή (Gethsēmani). Tio reprezentas la aramean 'Gath-Šmânê', kiu signifas 'la oleopremejo' aŭ 'oleokuvo' (reference de olivoleo).

En la aramea, ĝi povus esti ܓܕܣܡܢ.

Golgotha (Γολγοθάς)[redakti | redakti fonton]

Marko 15:22

Kaj ili kondukis lin al la loko Golgota, tio estas, Loko de Kranio.

Johano 19:17

Kaj li eliris, portante sian krucon, al la loko nomata Loko de Kranio, kiu estas en la Hebrea lingvo Golgota;

'Gagûltâ' en la aramea signifas 'kranio'. La nomo aperas en ĉiuj evangelioj krom Luko, kiu vokas la lokon simple Kranion (Κρανίον) 'la Kranio' en la greka, sen Semita korespondo. La nomo 'Kalvario' estas prenita de la latina Vulgata traduko, Calvaria.

En la aramea, ĝi povus esti ܓܓܘܠܬܐ.

Gabata (Γαββαθάς)[redakti | redakti fonton]

Johano 19:13

Kiam do Pilato aŭdis tiun vorton, li elkondukis Jesuon, kaj sidiĝis sur tribunala seĝo en loko nomata La Pavimo, sed en la Hebrea lingvo Gabata.

La loka nomo ŝajnas aramea. Laŭ Jozefo, Milito, V.Ii.1, #51, la vorto Gabath signifas alta lokoaltigita loko, do eble levita plata areo proksime de la templo. La fina "א" tiam povus reprezenti la emfazan staton de la substantivo.

En la aramea, ĝi povus esti גבהתא.

Akeldama (Ακελδαμά)[redakti | redakti fonton]

Agoj 1:19

Kaj tio fariĝis sciata al ĉiuj loĝantoj en Jerusalem, tiel ke en ilia dialekto tiu kampo estas nomita Akeldama, tio estas, Kampo de Sango.

La loko kie mortis de Judaso Iskarioto estas klare nomita Kampo de Sango en la greka. Tamen, la manuskripta tradicio donas plurajn diferencajn literumadojn de la aramea. La Plimulta Teksto donas Ακελδαμά ([H]akeldama); aliaj manuskriptaj versioj donas Αχελδαμά ([H]acheldama), Ακελδαμά ([H]akeldaima), Ακελδαμάκ ([H]akeldamak) kaj Ακελδαμάχ ([H]akeldamach). Malgraŭ ĉi tiuj variantaj literumadoj la aramea estas tre verŝajne 'ḥqêl dmâ','kampo de sango'. Dum estas malfacile klarigi la devenon de la ŝajne nenecesa greka sono "kh" [χ] vortofine, la Septuaginto simile aldonas ĉi tiun sonon al la fino de la Semita nomo Ben Sira formante la grekan nomon por la Libro de "Sirakh" (latino: Sirach). La sono povas esti dialektika trajto ĉu de la grekaj parolantoj aŭ de la parolantoj de la originala Semita lingvo.

En la aramea, ĝi povus esti חקל דמא.

Lageto de Betesda (Βηθσαϊδά)[redakti | redakti fonton]

Johano 5:2

En Jerusalem apud la Pordego de Ŝafoj estas lageto, nomata en la Hebrea lingvo Betesda, havanta kvin portikojn.

Bethesda estis originale la nomo de lageto en Jerusalem, sur la vojo de la Valo Beth Zeta kaj estas ankaŭ konata kiel la Ŝaflageto. Ĝia nomo en la aramea volas diri "Domo de Graco." Oni asociis ĝin kun resanigo. En Johano 5, Jesuo resanigis viron ĉe la lageto.

(Por aliaj arameaj lokaj nomoj en la Nova Testamenta komencantaj kun beth ("domo de"), vidu: Bethabara, Bethany, Bethphage, Bethsaida)

En la aramea, ĝi povus esti בית חסדא.

Vidi ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Allen C. Myers, ed. (1987).
  2. Aramaic language - Encyclopedia Britannica
  3. Sáenz-Badillos, Ángel; Elwolde, John (1996), A history of the Hebrew language, pp. 170–71, "There is general agreement that two main periods of RH (Rabbinical Hebrew) can be distinguished. The first, which lasted until the close of the Tannaitic era (around 200 CE), is characterized by RH as a spoken language gradually developing into a literary medium in which the Mishnah, Tosefta, baraitot and Tannaitic midrashim would be composed. The second stage begins with the Amoraim, and sees RH being replaced by Aramaic as the spoken vernacular, surviving only as a literary language. Then it continued to be used in later rabbinic writings until the tenth century in, for example, the Hebrew portions of the two Talmuds and in midrashic and haggadic literature" 
  4. Frederick E. Greenspahn.
  5. Aramaic Language: The Language of Christ.
  6. The Antiquities of the Jews, by Flavius Josephus.
  7. Book "Bar Kokhba: The rediscovery of the legendary hero of the last Jewish Revolt Against Imperial Rome" Page 234
  8. Josephus: Jewish War, Book 1 (a) - translation.
  9. JOSEPHUS WITH AN ENGLISH TRANSLATION BY H. ST.
  10. Book "What do Jewish People think about Jesus?" by Dr. Michael Brown, Page 39
  11. Josephus' Antiquities Book 5.
  12. Wars Book 5, Chapter 4, Paragraph 2
  13. Book "Introduction to Syriac" by Wheeler Thackston, Page 44
  14. For a complete list of all transliterated words in the Synoptic Gospels, see Joshua N. Tilton and David N. Bivin, "Greek Transliterations of Hebrew, Aramaic and Hebrew/Aramaic Words in the Synoptic Gospels" at jerusalemperspective.com
  15. E.g.
  16. Fitzmyer, Joseph A. A Wandering Armenian: Collected Aramaic Essays.
  17. The Cambridge History of Judaism: The late Roman-Rabbinic period. 2006.
  18. E.g.
  19. Matthew Black.
  20. Glenn David Bauscher. 2007.
  21. Kutscher, E.Y.. (1976).
  22. 22,0 22,1 Greenspahn, Frederick E. 2003.
  23. Fernández, Miguel Pérez and John Elwolde. 1999.
  24. Fitzmyer, Joseph A. 1979.
  25. 25,0 25,1 Davies, William D. and Dale C. Allison. 1997.
  26. The Comprehensive Aramaic Lexicon
  27. Williams P.J. 2004.
  28. Brunson, Andrew. 2003.
  29. Balz, Horst.
  30. Dennis MacDonald, The Homeric Epics and the Gospel of Mark, Yale University Press, 2000, pp 24-32.
  31. J. Rendel Harris, Boanerges, Cambridge University Press, 1913, pp 1-4.
  32. Bauer's Lexicon: Gal 1:18; 2:9,11,14; 1Cor 1:12; 3:22; 9:5; 15:5; also 1Clement 47:3
  33. Eusebius, Church History, Book 1, Chapter 12, Paragraph 2
  34. The Comprehensive Aramaic Lexicon – Entry for "ṭbyʾ"