Lingvoanstataŭado
Lingvoanstataŭado estas sociolingvistika termino, kiu rilatas al procezo, fine de kiu lingva komunumo fariĝas parto de alia lingva komunumo pro forlaso de sia lingvo. La intergeneracia transdono (se tio ne okazas, la lingvo finas malaperi)[1] kaj la socia reprezentado, kiun la parolantoj havas pri sia lingvo, estas la ĉefaj variabloj en la lingva anstataŭiga procezo.
La forlaso de la propra lingvo estas socia ŝanĝo, kiu ĉiam pli akceliĝas. [ 1 ] Nuntempe ekzistas ĉirkaŭ 7 000 lingvoj en la mondo, sed ĉi tiu realo varias, ĉar lingvoj malaperas kiam ili ĉesas esti uzataj de siaj parolantoj[2].
Historio
[redakti | redakti fonton]La fiksado kaj ĝeneraligo de la terminoj substitution far Antoine Meillet kaj shift far Leonard Bloomfield komenciĝis ĉ. 1930. Poste laboris super ĝi Karl W. Deutsch (1953), Morris Swadesh (1948), Uriel Weinreich (1953) kaj Joshua Fishman (ekde 1964).
Lingva anstataŭiga procezo
[redakti | redakti fonton]La forlaso de la grupa lingvo evidentiĝas per iom-post-ioma geografia izoliĝo kaj teritoria malkresko, kaj per la reduktiĝanta uzo de la lingvo ĉe ties parolantaro, la malkresko de la parolantaro kaj de uzo-sferoj. Tiu ĉi regreso montriĝas kiel konsekvenco de la perdo de uzo-sferoj, ankaŭ per la malkresko de la interna diverseco, en la unuflankaj lingvaj interferoj, en la ŝanĝiĝo de la normoj pri lingvo-uzado kaj en ties perdo de valoro por la lingvanoj.
La lingva anstataŭiga procezo povas finiĝi per plena malapero de lingvo. Tio povas esti la celo de difinita lingvopolitiko per lingvoplanado.
Por mezuri la uzadon de lingvo laŭlonge de ies vivo, aŭ pli ofte laŭlonge de diversaj generacioj de lingva komunumo, oni uzas la indicon de asimilado. Tiu datumo konsistas en la procento de homoj kun difinita denaska lingvo, kiuj hejme pli ofte parolas alian.
La ŝlosila momento de la procezo de lingvoanstataŭado okazas, kiam lingva komunumo fariĝas du-lingva en alia lingvo, la sama por ĉiuj ties membroj, al kiu ĝi iom post iom transdonas sian lojalecon. Tiu ĉi transdono de lojalo povas antaŭi la akiron de kompetento en la nova lingvo kaj sekve povas fariĝi fundamenta kialo de la dulingviĝo kaj anstataŭado. Tamen tiu ĉi dulingviĝo tuŝas nur la regresan lingvon kaj ne la hegemonan aŭ ekspansian, tiel ke temas pri unuflanka dulingvismo.
Aliaj trajtoj de la stato de minoritatigo kaŭzita de la procezo de lingvoanstataŭado estas la lingva intermeto kaj la unuflanka kaj amasa interfero tuŝanta ĉiujn subsistemojn de la lingvo. La intermeto kaj la interfero malhelpas la ĝisdatigon de la lingvo per propraj rimedoj kaj ties videbleco de la flanko de aliaj lingvaj komunumoj.
La lingva anstataŭigo estas mala al la procezo de lingvonormaligo kaj, sekve, estas parte aŭ plene inversigebla. La procezoj de lingvonormaligado rezultas ankaŭ el lingvoplanado kaj, tial, devenas el konscia lingvopolitiko, por kies plenumo necesas politika potenco. Nuntempe, tamen, kun la universaligo de la eduka sistemo, la amaskomunikiloj kaj sociaj retoj, ĝia kapablo formi la naciajn aspektojn de la loĝantaro pliiĝas. La ŝtato, tial, povas antaŭenigi lingvajn ideologiojn, kiuj celas privilegii la ŝtatan lingvon kaj, sekve, minoritatajn periferiajn lingvojn.
Ankaŭ la lingvomorto estas inversigebla, kiel tion pruvis la hebrea, sed necesas escepte pozitivaj cirkonstancoj, kiel montras, negative, la irlanda.
Psikosociaj kaŭzoj
[redakti | redakti fonton]Sociaj kaj politikaj ŝanĝoj signife influas la interagojn kaj pensojn de individuoj. Pro tio, makrosociaj ŝanĝoj ofte kondukas al mikrosociaj ŝanĝoj de psikolingvistika origino. Inter la diversaj psikosociaj kaŭzoj ni povas elstarigi la perdon de pozitiva sinteno, estimo kaj konfido de parolantoj al sia propra lingvo[3]. La parolkomunumo decidas libervole forlasi la uzon de la lingvo ĉar ĝi konsideras, erare, ke ĝi estas malsupera, neefika, senutila kaj nenecesa, tial, se la lingvaj sintenoj de parolantoj al sia propra lingvo plimalboniĝas kaj la sintenoj al la vasta lingvo pliboniĝas, individuoj multe pli emos uzi la pli vastan lingvon.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) Can threatened languages be saved?: reversing language shift, revisited : A 21st century perspective. Clevedon: Multilingual Matters, 2001. ISBN 185359492X.
- ↑ (en) The Cambridge handbook of endangered languages. Cambridge: Cambridge University Press, 2011. ISBN 9780521882156.
- ↑ (cat) Sorolla, Natxo «La sociologia del llenguatge». Universitat Oberta de Catalunya, 2017, pp. 1-42.