Lingvoekonomiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lingvoekonomio)

Lingvoekonomio estas ekaperanta studokampo rilate al temaro kiel ekzemple la efiko de lingvaj kapabloj pri enspezoj kaj komerco, la kostoj kaj avantaĝoj de lingvoplanaj elektoj, konservo de malplimultaj lingvoj, ktp.[1][2] Ĝi ankaŭ rilatas al analizo de lingvopolitiko.

La esplortereno de lingvoekonomiko bone resumeblas en recenzo pri la libro 'Lingvo kaj ekonomiko' de la germana socilingvisto Florian Coulmas: ĝi diskutas "la multajn vojojn laŭ kiu lingvo kaj ekonomio interrilatas, kiel ekonomiaj evoluoj influas la aperon, disvastiĝon aŭ malpliiĝon de lingvoj; kiel lingvaj kondiĉoj faciligas aŭ malhelpas la ekonomian procezon; kiel multlingvismo kaj socia abundo estas interilatitaj; kiel kaj kial lingvo kaj mono plenumas similajn funkciojn en modernaj socioj; kial la disponeblo de norma lingvo estas kompara avantaĝo; kiel la neegala distribuo de lingvoj en plurlingvaj socioj zorgas por ekonomia malegaleco; kiel la ekonomia valoro de lingvoj povas esti taksita; kial lingvoj havas internan ekonomion kaj kiel ili adaptas al la postuloj de la ekstera ekonomio. Lingvisto Florian Coulmas montras kiel lingvo estas la rimedo de komerco, valoraĵo en ĝi mem kaj foje baro al komerco".[3] La libro "Taal is business" de Frieda Steurs donas superrigardon pri la povo de lingvo, pri la sociaj kaj ekonomiaj aspektoj de lingvo kaj pri la efiko de lingvo sur la ekonomio kaj la socio[4].

La libro de Michele Gazzola kaj Arne Wickström: "The Economics of Language Policy" (La ekonomiko de lingvopolitiko) donas ampleksan superrigardon pri la esplortereno de lingvoekonomio kaj multlingvan bibliografion kun 500 titoloj[5].

Elektita literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) Michele Gazzola (2014). "The Evaluation of Language Regimes: Theory and Application to Multilingual Patent Organisations,"
  2. (angla) Grin, François. 2003. "Language Planning and Economics" Current issues in language planning 4(1): 1-66
  3. Coulmas, Florian. (1992) Language and economy. Oksfordo: Blackwell Publishers. ISBN 978-0631185246.
  4. (nederlanda) Dries Debackere, Nieuw boek over de economische waarde van taal, taal is business (nova libro pri la ekonomia valoro de lingvo, lingvo estas komerco),
  5. Gazzola kaj Wickström pri ekonomio de lingvarpolitiko (PDF). Informilo por Interlingvistoj. CED: p. 12–13, aprilo 2016. ISSN 1385-2191.