Lingvoj de la Filipinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la ĉefaj lingvoj parolataj en Filipinoj laŭteritorie.

Amplekso[redakti | redakti fonton]

Ekzistas preskaŭ 200 lingvoj de la Filipinoj. La plejmulto apartenas al la aŭstronezia lingvaro, kiu kovras la vastan Pacifikon. La oficialaj lingvoj en Filipinoj estas la filipina kaj la angla. La filipina lingvo estas planita surbaze de la tagaloga.

El la indiĝenaj lingvoj, kiuj troviĝas en Filipinoj, 11 ĉefaj lingvoj havas pli ol unu milionon da parolantoj. Krom la tagaloga, la ceteraj estas la cebua, iloka, hiligajnona, bikola, ŭaraja, pampanga, pangasina, magindanaa, maranaa, kaj taŭsuga.

Alilandaj influoj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ ĉinaj lingvoj paroliĝas. Pli ol 98%, ĉirkaŭ 600 000, el la ĉinoj en Filipinoj parolas la hokkienan lingvon (Min Nan), sed kelkaj lernas la mandarenan en lernejo. Dum la periodo de la koloniado fare de la hispana reĝlando, la hispana lingvo estis tre disvastigata, sed nun tre malmultaj ĝin parolas, kvankam restas spuroj en la geografiaj kaj familiaj nomoj. Ĉavakano estas kreola lingvo formita el la hispana kaj indiĝenaj lingvoj. Ekzistas nuntempe ĉirkaŭ 300 000 parolantoj de Ĉavakano ĉe la Zamboanga Duoninsulo kaj Kavito. La uson-angla enkondukiĝis ekde 1898 post milito inter Usono kaj Hispanio pri la teritorio de la Filipinoj.

Indiĝenaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La jenaj 18 indiĝenaj lingvoj havas pli ol 300 000 parolantojn:

Lingvo Grupo Nombro da parolantoj Regiono
tagaloga (Filipino) Pligranda Centra-Filipina entute pli ol 100 milionoj da parolantoj, pli ol 23 milionoj denasklingve, pli ol 80 milionoj dualingve Tutaj Filipinoj kiel pontlingvo
cebua Pligranda Centra-Filipina tute pli ol 30 milionoj da parolantoj, 18,5 milionoj denasklingve, 11,5 milionoj dualingve Insuloj de Cebuo, Boholo, Mindanao kaj Negroso
iloka (Ilokano) Nord-Luzona tute ĉirkaŭ 10 milionoj, 7,7 milionoj denasklingve, 2,3 milionoj dualingve norde de Luzono
hiligajnona Pligranda Centra-Filipina tute ĉirkaŭ 11 milionoj, 6,9 milionoj denasklingve, 4,1 milionoj dualingve insulo de Panajo
bikola Pligranda Centra-Filipina tute pli ol 4,5 milionoj denasklingve, aliaj dualingvanoj duoninsulo de Bikolo
ŭaraja (Waray-Waray) Pligranda Centra-Filipina tute pli ol 3,1 milionoj denasklingve, aliaj dualingvanoj insuloj de Samaro kaj Lejteo
pampanga Centra-Luzona ĉirkaŭ 2,3 milionoj centro de Luzono
pangasina Nord-Luzona ĉirkaŭ 1,5 milionoj okcidento de Luzono
magindanaa (Magindanao) Pligranda Centra-Filipina ĉirkaŭ 1 miliono sudo de Mindanao
maranaa Pligranda Centra-Filipina ĉirkaŭ 1 miliono centro de Mindanao
taŭsuga Pligranda Centra-Filipina ĉirkaŭ 1 miliono Suluo
kapiza (Capiznon) Pligranda Centra-Filipina ĉirkaŭ 639 000 nordoriente de Panajo
bontoka (Bontoc) Pligranda Centra-Filipina ĉirkaŭ 540 000 centro de la Montara provinco
ibanaga Nord-Luzona pli ol 500 000 nord-oriente de Luzono
aklana (Inakeanon) Pligranda Centra-Filipina ĉirkaŭ 395 000 provinco de Aklano, nordo de Panajo
kinaraja (Kinaray-a) Pligranda Centra-Filipina pli ol 378 000 provincoj de Iloilo kaj Antiko, okcidente de Panajo
masbatea Pligranda Centra-Filipina pli ol 350 000 insulo de Masbate
surigaŭa (Surigaonon) Pligranda Centra-Filipina pli ol 345 000 Surigao, Carrascal, Cantilan, Madrid, Lanusa

Origino[redakti | redakti fonton]

La pralingvo de la aŭstronezia lingvaro estas la proto-aŭstronezia aŭ PAN, kiu evidente originis el Tajvano, sed eventuale el la Azia ĉeftereno.

Jen la amplekso de la aŭstronezia lingvaro.

Skribsistemo[redakti | redakti fonton]

Plejparto da filipinaj lingvoj nun skribiĝas per la roma alfabeto, sed antikve per silabaroj, kiuj nomiĝas Baybayin.