Lingvotavolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lingvotavolo (aŭ registro) estas maniero de parolado aŭ skribado taŭga por certa komunika situacio.

En la lingvotavolo reprezentiĝas sociaj rilatoj. Ekzemple dungito uzas alian lingvotavolon kun sia ĉefo ol kun siaj amikoj.

La termino estas distingenda de ĵargono, kiu havas grup- aŭ fakspecifan vortostokon malfacile kompreneblan por eksteruloj.

Ekzemploj de lingvotavolaj diferencoj[redakti | redakti fonton]

Administreca
« Bonvolu ne paroli. »
Ĝentila sed firma
« Ne bruu, mi petas. »
Aŭtoritata
« Silentu! »
Nervoza-familiara
« Mutu, diable! »
Vulgara
« Fermu la kranon, vi zigzagnazulo, aŭ mi flikos al vi la umbilikon! »

Ekzemploj de lingvotavoloj[redakti | redakti fonton]