Saltu al enhavo

Linio B (metroo de Bonaero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Met Linio B

Stacio Federico Lacroze

Stacio Federico Lacroze
Superrigardo
Sistemo Metroo de Bonaero
Paso de fervojo
Map
Trafikado
Trafikanto Emova
Historio
Malfermo 17-a de oktobro 1930
Teknikaj trajtoj
Longo 11,8 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Nombro de trakoj 2
Stacioj de la fervojlinio
17
vdr

Linio B estas unu el la ses linioj de la Metroo de Bonaero. Ĝi estis malfermita la 17-an de oktobro 1930 kaj etendiĝas sur 11,8 km inter Leandro N. Alem kaj Juan Manuel de Rosas (tiu estante la lasta stacio malfermita sur la linio, en julio 2013, apud Echeverría). En la lastaj jaroj, ĝi tenis la titolon de la linio plej uzata fare de Bonaeranoj. Ĝi estis la unua linio en Bonaero kies stacioj havis turnkrucojn kaj rulŝtuparojn. Ĝi markis diferencojn kun la aliaj linioj de la reto, ĉar ĝi estas la nura kiu uzas elektran kurenton tra Kontaktrelo, krom havi signife pli grandan larĝon (3,10 m, kompare kun la normo de 2,6 m de la reto). Ĝia traklarĝo estas 1435 mm (norma). Ĝi estas ligita al la Linio Urquiza, kun kiu ĝi kunhavas larĝon kaj kurentprovizon, tra tuneloj ĉe la stacio Federico Lacroze.​ Ĝi uzas trajnojn Mitsubishi de japana deveno, konstruitajn en 1959, kaj komplementajn hispanajn CAF-trajnarojn (serio 6000) konstruitajn en 1998. La vojaĝdaŭro inter finstacioj postulas ĉirkaŭ 30 min.

Kiam la elfosado estis farata por la konstruado de la stacio Leandro N. Alem, oni trovis restaĵojn de amerika "elefanto" (Notiomastodon platensis) el la Kvaternaro, kiuj estis senditaj al la Muzeo de Natursciencoj de La Plata. Multajn jarojn poste, dum la laboroj por plilongigi la linion en la kontraŭan direkton, la fosilio de gliptodonto estis trovita en Villa Ortúzar, kiu estas nuntempe ekspoziciata en la stacio Tronador.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]