Linio Tsurumi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trajno serio 205-1100 de la linio Tsurumi

Linio Curumi (鶴見線 [Curumi-sen], angle: Tsurumi line) estas linio de fervoja reto JR. La linio apartenas al JR Orienta. Ĝi etendiĝas je 9,7 km inter stacioj Tsurumi kaj Ōgimachi; branĉaj linioj — inter stacioj Asano kaj Umi-Shibaura, Musashi-Shiraishi ĝis Ōkawa.

Resumo[redakti | redakti fonton]

La linio Tsurumi trapasas marbordan industrian zonon apud Tokio kaj Jokohamo. Pro tio ĝi estas mallonga, sed estas unika fervoja linio en Japanio.

La historio de la linio Tsurumi komeciĝis en 1926, kiam ĝi malfermis unue kiel kargolinio. Sub la prosero de japana ekonomio dun la Unua Mondmilito, kelkaj kozernoj projektis la konstruon de marborda industria zono apud Tokio kaj Jokohamo. Ili ŝutplenigis marbordon antaŭ Kaŭasaki kaj Curumi kaj instalis ferfabrikon, cementfabrikon kaj aliajn fabrikojn. Por vartrafiko de tiuj fabrikoj ili establis fervojan kompanion nomatan "Havenfervoja Akcio-Kompanio de Curumi" (japane: 鶴見臨港鉄道) kaj malfermis kargoliniojn. En 1930 ĝi komencis pasaĝertrafikon. En 1943 ĝi estis naciigita kaj en 1987 ĝi fariĝis unu el linioj de JR Orienta.

Ĉar plejparto de la pasaĝeroj estas laboristoj de apudaj fabrikoj, matene kaj vespere trajnoj iras tre ofte, sed tage ili iras malofte.

Stacioj[redakti | redakti fonton]

Nomo de stacia  japane  prononco Distanco de
Tsurumi
Ĉefa linia trajno Branĉ-linia trajno de Ōkawa Branĉ-linia trajno de Umi-Shibaura Aliaj linioj Lokiĝo
Tsurumi 鶴見 [Curumi] 0.0
Linio Keihin-Tōhoku Kvartalo Curumi (Jokohamo)
Kokudō 国道 [Kokudō] 0.9
 
Tsurumi-Ono 鶴見小野 [Curumi-Ono] 1.5
 
Bentembashi 弁天橋 [Bentenbaŝi] 2.4
 
Asano 浅野 [Asano] 3.0
 
Shin-Shibaura 新芝浦 [Ŝin-Ŝibaura] 3.9    
 
Umi-Shibaura 海芝浦 [Umi-Ŝibaura] 4.7
 
Anzen 安善 [Anzen] 3.5
   
Ōkawa 大川 [Ookaŭa] 5.1  
    Kvartalo Kaŭasaki (Kaŭasaki)
Musashi-Shiraishi 武蔵白石 [Musaŝi-Ŝiraiŝi] 4.1
     
Hama-Kawasaki 浜川崎 [Hama-Kaŭasaki] 5.7
    Branĉa Linio Nambu
Shōwa 昭和 [Ŝōŭa] 6.4
     
Ōgimachi 扇町 [Ōgimaĉi] 7.0
     

Vagono[redakti | redakti fonton]

  • Serioj 205—1200 de JR Orienta