Linus Torvalds

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Linus Torvalds
Torvalds en 2014
Torvalds en 2014
Persona informo
Naskonomo Linus Benedict Torvalds
Naskiĝo la  28-an de decembro 1969(nun 1969-12-28) (50‑jara)
en Helsinko, Flago-de-Finnlando.svg Finnlando
Religio agnostikismo [#]
Etno Svedlingvaj finnlandanoj [#]
Lingvoj sveda lingvofinna lingvoangla lingvosveda lingvo [#]
Loĝloko Usono
Ŝtataneco UsonoFinnlando [#]
Alma mater Universitato de Helsinko [#]
Familio
Patro Nils Torvalds [#]
Patrino Anna Torvalds [#]
Gefratoj Leo Torvalds • Christopher Torvalds • Alexander Torvalds • Sara Torvalds [#]
Edz(in)o Tove Torvalds [#]
Infanoj Patricia Miranda Torvalds • Daniela Yolanda Torvalds • Celeste Amanda Torvalds [#]
Parencoj Ole Torvalds [#]
Profesio
Okupo programisto • programevoluigisto • verkistoinventisto • blogisto • komputikistoinĝenieroentreprenisto [#]
Laborkampo programinĝeniero [#]
Fama pro Linukso
Verkado
Verkoj Linukso ❦
git ❦
Subsurface [#]
Oficiala retejo https://torvalds-family.blogspot.com [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Linus Benedict TORVALDS [LInus BEnedikt TURvalds] (naskiĝis en 1969) estas svedlingva finnlandana komputilsciencisto loĝanta en Usono. Li estas fama unuarange pro tio, ke li iniciatis la kernon de la mastruma sistemo Linukso (Linux), kiun li kreis en 1991 kiel studanto ĉe la Universitato de Helsinko. Li magistriĝis en 1996 en la sama universitato, kiu jam en 2000 atribuis al li honoran doktorecon.

Li ankoraŭ gvidas kaj ordigas la laboron pri Linukso (kiel "bonvola diktatoro"), sed nun multaj aliaj personoj kontribuas al la kerno.

En 1997 Torvalds transloĝiĝis al Silicia Valo en Kalifornio, Usono, kie li eklaboris ĉe la kompanio Transmeta. En 2003 li forlasis Transmeta-n por dediĉi sian tempon plene al la Linuksa kerno.

Kvankam Torvalds estas de Finnlando, kaj rigardas sin kiel finnon, lia denaska lingvo estas la sveda.

La persona bonŝanco-pupo de Torvalds estas la pingveno Tux, kiu estas modelo por la vaste uzata simbolo de Linukso en ties uzanto-komunumo.

Libroj[redakti | redakti fonton]

En la angla lingvo:

  • Linus Torvalds, David Diamond: "Just for Fun : The Story of an Accidental Revolutionary, New York, HarperBusiness", 2001, ISBN 0-06-662072-4

Franca traduko:

  • Linus Torvalds kun David Diamond: "Il était une fois Linux: L'extraordinaire histoire d'une révolution accidentelle" , OEM, 2001, ISBN 2-7464-0321-8

Alilingvaj tradukoj (almenaŭ sveda, finna, germana kaj itala) ekzistas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]