Lion Ullmann
| Lion Ullmann | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1-an de januaro 1804 en Sankt Goar |
| Morto | 1-an de januaro 1843 (39-jaraĝa) en Krefeld |
| Lingvoj | germana |
| Okupo | |
| Okupo | rabeno orientalisto |
Lion ULLMANN (ankaŭ: Baruch Löb Ullmann, Leopold Ullmann aŭ Ludwig Ullmann; naskiĝinta la 3-an de decembro 1804 en Sankt Goar, mortinta la 4-an de septembro 1843 en Krefeld) estis germana rabeno kaj orientalisto. Inter 1839 kaj 1843 li estis ĉefrabeno de la Konsistorio de Krefeld. Edzigis lin Nanette-Mannche Süßel.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de komercisto li frekventis la talmudajn lernejojn je Bingen kaj - de 1821 - je Darmstadt. Paralele lernigis li al si la francan kaj la latinan lingvojn. En 1823 li fariĝis vikario ĉe rabeno Callmann Mengeburg en Darmstadt. Ordinacio je rabeneco (morenu) estis en 1829 fare de Leo Ellinger (Majenco) kaj Seckel Löb Wormser (Michelstadt). De decembro 1829 ĝis 1833 Ullmanns studis ĉe la Bonna universitato ĉe Georg Wilhelm Freytag judisman teologion kaj orientalistikon. Troviĝis li en amikaj rondoj ĉirkaŭ Abraham Geiger kaj Samson Raphael Hirsch. Poste sekvis privatinstruista deĵorado por familianoj de la komercisto Zons en Koblenz. Doktoriĝo sukcesis en majo 1835 ĉe la universitato de Gießen.
En marto 1836 Ullmann fariĝis supera rabeno de la Konsistorio de Krefeld. Por Krefeld temis pri la unua rabeneco de altlerneje trejnita ulo. En majo 1836 li kreis kaj aprobis la unuan sinagogan ordaron por la tuta de li respondecita konsistorio Synagogen-, Trauungs- und Begräbnisordnung, kiu teorie validu por ĉiuj sinagogoj de la distriktoj Duseldorfo, Kolonjo kaj Aĥeno. Sed eĉ en lia propra komunumo ne eblis ĉion preskribitan praktike realigi - kio provikis ne malmulte da ĉagreno. En 1840 Ullmann fondis propran judan bazlernejon en Krefeld. Samjare li publikigis elstaran (ĉefe pro ĝia vortfideleco) tradukon de la Korano: ĝi ĝuas eldonojn ĝis hodiaŭ. Laŭ lia peto en 1843, la parlamento de Rejnlando malfunkciigis la diskriminacian napoleonan religipolitikan dekreton Décret infâme.[1] Tombo lia troviĝas en Krefeld, je la Malnova tombejo.[2]
Skribaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Trauerrede zu Ehren des verstorbenen Herrn Löw Carlburg. Coblenz 1835.
- Rede beim Antritte seines Amtes.
- Synagogen-, Trauungs- und Begräbnisordnung für die Israelitische Gemeinde des Konsistorialsprengels Crefeld. Krefeld 1836.
- Der Koran. Aus dem Arabischen wortgetreu neu übersetzt, und mit erläuternden Anmerkungen versehen. Verlag J. H. Funcke, Krefeld 1840
- eldono prilaborita de Leo W. Winter ĉe: Goldmann, Munkeno 1959; noveldono Munkeno 2007, ISBN 978-3-442-21846-2
- "Aufsatz von Oberrabbiner Dr. Lion Ullmann zur fälschlichen Ritualmordbeschuldigung in Jülich" - ĉe: Kölnische Zeitung, 23.4.1849
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Ludwig Phillipson: "Nekrolog" - ĉe: Allgemeine Zeitung des Judenthums. Ein unpartheiisches Organ für alles jüdische Interesse im Betreff von Politik, Religion, Literatur, Geschichte, Sprachkunde und Belletristik, vol. 7, Lepsiko 1843, p. 617-619
- Eleonore Stockhausen: "Zur Geschichte der jüdischen Gemeinde Krefelds im 19. Jahrhundert. Die Rabbiner" - ĉe: Krefelder Juden (=Krefelder Studien, 2). dua eldono, Röhrscheid, Bonn 1981, ISBN 3-7928-0442-5, p. 57–60.
- Ludwig Hügen: Jüdische Gemeinden am Niederrhein – ihre Geschichte, ihr Schicksal. Druck- und Verl.-Haus Enger, Willich/Niederrhein 1985, ISBN 3-922765-17-3, p. 98.
- "Die Krefelder Synagogenordnung verlangt Ruhe und Ordnung im Gottesdienst, 1836" - ĉe: Elfriede Pracht-Jörns (eld.): Jüdische Lebenswelten im Rheinland. Kommentierte Quellen von der Frühen Neuzeit bis zur Gegenwart, Böhlau, Köln/Weimar/Wien 2011, ISBN 978-3-412-20674-1, p. 121–126
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Thierry Lentz: "Napoléon et la politique d'assimilation des juifs" - ĉe: Nouvelle histoire du Premier Empire, tome 3 : La France et l’Europe de Napoléon (1804-1814), Fayard, 2007, p. 252-259
- ↑ enskribo slaba

