Lipót Fülepp

El Vikipedio, la libera enciklopedio

FÜLEPP Lipót (fylep) estis hungara juristo kaj politikisto. Li naskiĝis en 1809 en Oravicabánya kaj mortis la 1-an de julio 1875 en Budapeŝto. Li estis la patro de Kálmán Fülepp kaj filo de József Fülepp.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En 1848–49 Lipót Fülepp estis landkunvena deputito de Temesvár, komisaro de registaro László Madarász kaj Bertalan Szemere. Post la Hungara revolucio de 1848 li partoprenis en kaŝado de la hungara krono kaj elmigris en Turkujo, poste Francujo kaj Britujo. Oni mortkondamnis lin en lia foresto. En insulo Jersey li estis en kontakto kun László Teleki kaj kun familio de Victor Hugo. Li ricevis amnestion kaj 1858 revenis Hungarujon. En 1865–68 kaj 1869–72 li estis landkunvena deputito.