Lipót Kauser (juristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lipót Kauser [kaŭzer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lipót Kauser estis hungara juristo, profesoro, advokato, framasono. Lia avo estis samnoma Lipót Kauser (arkitekto).

Lipót Kauser [1] naskiĝis la 8-an de junio 1882 en Budapeŝto. Li mortis la 4-an de novembro 1962 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lipót Kauser frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1906, sed li lernis iomete ankaŭ en Vieno, Lejpcigo, Berlino. Post siaj studoj li laboris en la ĉefurba municipo, ekde 1909 li estis kandidato pri advokato. En 1913 li akiris advokatan fakdiplomon, poste li iĝis memstara advokato. Li batalis dum la 1-a mondmilito, poate li estis denove advokato ĝis la ŝtatiĝo. En 1947 li estis nomumita publika ordinara profesoro de Universitato de Debrecen, inter 1949-1957 li estis katedrestro en Scienca Universitato de Pécs. Li estis dekano en la studjaro 1950, dekano kun rektororajto en 1957. En la sekva jaro li kandidatiĝis. Li multe okupiĝis pri civila juro. Li havis edzinon, kiu naskis filinon.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A vétkes férj végleges nőtartási kötelezettsége megszűnhetésének kérdéséhez (1912)
  • Tavaszi offenzíva (1916) - romaneto pri la 1-a mondomilito laŭ pseŭdonimo Rideamusz Igitur
  • A megbocsájtás házassági jogunkban (1925) - studo
  • Definitio a magánjogban (1935)
  • A jogi személyről (1948)
  • Öröklési jog (1951) - studenta lernolibro
  • A Kauser-saga (2009) - rememoroj pri la familio

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.