Lipcani

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lipcani [lipkanj] estas malgranda vilaĝo en Moldavio, Besarabio, proksime al areo kie la limoj de Ukrainio, Moldavio kaj Rumanio renkontiĝas. Lipcani situas sur la bordoj de la rivero Prut, kiu formas la limon al Rumanio. La limo al Ukrainio daŭras kelkajn kilometrojn norde. Lipcani foras ĉ. 40 km de la urbo Ĥotin.

Aliaj nomformoj de Lipcani: Lipkanı (Липканы ruse ), Lipkon (ליפקאַן‎ jidiŝe).

La nomo de la vilaĝo venas de tio, ke tie setlis Lipka-tataroj en 1699. Ĝi iĝis en 1812 parto de Rusio. En 1904, fervoja linio interligis Lipcani kaj Novoselica.

La loko apartenis inter la du mondmilitoj al Rumanio. La teritorion akiris Rusio en 1940. La konkerantaj germanaj fortoj murdis dum la dua mondmilito judojn de la vilaĝo.

La vilaĝo venis fine de la dua mondmilito al Sovetunio (1944), post malfondo de Sovetunio al Moldavio.