Liphara pito
Plenkreskulo | ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Erythropitta kochi (Brüggemann, F, 1876) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Subspecioj | ||||||||||||||
|
Unutipa | ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
|
Pitta kochi Brüggemann, 1876 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La liphara pito[1] (latine Erythropitta kochi) estas unutipa birdospecio el la familio de pitedoj. Ĝi troviĝas en Filipinoj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:
- Passeriformes - paseroformaj
- Pittidae - pitedoj
- Erythropitta Bonaparte, CLJL, 1854
- Erythropitta kochi (Brüggemann, F, 1876) - liphara pito
- Erythropitta Bonaparte, CLJL, 1854
- Pittidae - pitedoj
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La scienca genra nomo Erythropitta estas vortokunfando de la antikva greka ἐρυθρός (erutros = ruĝa) kun la genro Pitta (pito), kiu estas latina transskribo fare de Vieillot de telugua nomo signifanta "birdeto"[3]. Efektive, tiuj pitoj havas ruĝajn subajn partojn.
La specia epiteto kochi rememorigas la germanan zoologon Gottlieb von Koch (1849-1914)[3].
Aspekto kaj taksonomio
[redakti | redakti fonton]
eBird priskribas tiun ĉi birdospecion jene: "Mezgranda birdo de pli malaltaj altitudoj en la montarbara grundo kaj subkreskaĵaro de Luzono. Ĝi preferas densan subkreskaĵaron kun musko, filikoj, kaj krutan deklivon. Ĝi estas bruna sur la dorso kaj flankoj kun ruĝa ventro, blua brusto, vosto, kaj rando de la flugilo, ruĝbruna sur la malantaŭo de la kapo, malhela vizaĝo kun pala lipharo, kaj pala linio malantaŭ la okulo. Tre simila al la Filipina pito, sed la Liphara pito kutime troviĝas je pli altaj altitudoj, havas evidentan lipharon sur la vizaĝo, kaj havas brunan anstataŭ verdan dorson. La kanto estas longa, funebra mallaŭta noto sekvata de pluraj pli mallongaj, "duuu duu-duu-duu-duu!"."[4]
Tiu ĉi specio estas monotipa, ĝi ne havas subspeciojn.
Disvastiĝo kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La liphara pito troviĝas en la montoj de Luzono (Cordillera Central, Sierra Madre, Bicol-regiono), en nordaj Filipinoj. Ĝi vivas en montaj kaj submontaj arbaroj (je 300–2350 m), ĉefe kun kverkoj kaj kun fermita kanopeo, ofte sur krutaj deklivoj, kaj kun kutime densa subkreskaĵaro. Ĝi ofte loĝas en areoj kie ankaŭ ĉeestas sovaĝaj porkoj (Sus barbatus)[3].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 Ornitologia taksonomio.
- ↑ AviList v2025, konsultita la 25-an de jan. 2026.
- 1 2 3 Birds of the World, Whiskered Pitta.
- ↑ Whiskered Pitta.
| ||||||||||||||||||


