Lipka-tataroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
lida monero rememorige al la 600-jariĝo de karaimoj kaj tataroj en Litovio

La lipka-tataroj (ankaŭ konataj kiel litovaj aŭ pol-litovaj tataroj) estas grupo de tataroj, kiuj origine ekloĝis en la Grandduklando Litovio komence de la 14-a jarcento. La unuaj setlantoj provis konservi sian ŝamanisman religion kaj petis azilon inter la nekristanaj litovoj. Ĉe la fino de la 14-a jarcento, alia ondo de tataroj - ĉi-foje, islamanoj, estis invitita en la Grandduklandon de Vytautas la Granda. Tiuj tataroj unue ekloĝis en Litovio mem ĉirkaŭ Vilno, Trakai, Hrodno (litove Gardinas) kaj Kaŭno kaj poste disvastiĝis al aliaj partoj de la Grandduklando, kiuj poste fariĝis parto de Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Ĉi tiuj areoj konsistas el partoj de aktualaj Litovio, Belorusio kaj Pollando. Ekde la komenco de sia loĝado en Litovio ili estis konataj kiel la lipka-tataroj. Konservante sian religion, ili kunigis sian sorton kun tiu de la ĉefe kristana Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Ekde la batalo de Grunwald la malpezaj kavaleriaj regimentoj de la lipka-tataroj partoprenis ĉiun signifan kampanjon de Litovio kaj Pollando.

La originoj de la lipka-tataroj povas esti spuritaj reen al la posteulaj ŝtatoj de la Ora Hordo, la Krimea ĥanlando kaj Kazana ĥanlando. Ili komence funkciis kiel nobela milita kasto sed poste ili fariĝis urbanoj konataj pro siaj metioj, ĉevaloj kaj ĝardenaj kapabloj. Dum jarcentoj ili rezistis asimiladon kaj konservis sian tradician vivmanieron. Dum ili restis tre ligitaj al sia religio, tamen kun la paso de la tempo ili perdis sian originan tataran lingvon kaj plejparte adoptis la belorusan, litovan kaj polan. Estas ankoraŭ malgrandaj grupoj de lipka-tataroj loĝantaj en hodiaŭaj Belorusio, Litovio kaj Pollando, kaj ankaŭ ekzistas komunumoj de ili en Usono.