Liridoj
Aspekto
| Liridoj | |
| Patra korpo | C/1861 G1 (Thatcher) |
|---|---|
| Radianto | |
| Konstelacio | Liro |
| Rektascensio | 18h 08m |
| Deklinacio | +32° |
| Ecoj | |
| Aktiva dum | 19-a de Aprilo - 25-a de Aprilo |
| Maksimumo | 22-a de Aprilo |
| Rapido | 48 km/s |
| Zenita hora ofteco | 10 |
| Listo de meteorfluoj | |
Liridoj estas forta meteorfluo, kiu aktivas ĉiujare ekde 16-a de aprilo ĝis 26-a de aprilo. Ĝia radianto estas en la konstelacio Liro. Ĝia fontobjekto estas perioda kometo C/1861 G1 Thatcher.[1] Liridoj estas observataj dum la lastaj 2600 jaroj.[mankas fonto]
La meteorfluo kutime pintas ĉirkaŭ 22-a de aprilo kaj mateno de 23-a de aprilo. Frekvenco kutime estas de 5 ĝis 20 meteoroj hore, averaĝe ĉirkaŭ 10. Fojfoje frekvenco kreskas kiam Tero transiras pli densan parton de polvofluo kaj rezultas en Meteorpluvo. En 1982 kalkulis amatora astronomiisto 90 liridojn hore.[mankas fonto] Pli fortan pluvon observis en 1803 ĵurnalisto en Richmond, Virginio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arter, T. R.; Williams, I. P. (1997). “The mean orbit of the April Lyrids”, Monthly Notices of the Royal Astronomical Society 289 (3), p. 721–728.
Tradukfonto
[redakti | redakti fonton]| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Lyrids" en la angla vikipedio (fonta versio 460950449). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |
