Saltu al enhavo

Lisa Gerrard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lisa (kantistino)
Lisa Gerrard
homo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj informoj
Naskonomo Lisa Gerrard
Naskiĝo 12-an de aprilo 1961 (1961-04-12) (65-jaraĝa)
en Melburno
Deveno Aŭstralio Melburno, Aŭstralio
Ĝenroj interalie gotika rokmuziko
Profesio komponistino
kantistino
muzikistino
Tipo de voĉo Aldistino
Aktivaj jaroj 1981 – nuntempo
Eldoninto Gerrard Records
Retejo Lisa Gerrard
Signifa instrumento
voĉo
jangĉino
akordiono
Persona informo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Aŭstralio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Brinsley Road Community School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kantisto
voĉisto
filmkomponisto
komponisto
diskografa artisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.lisagerrard.com
vdr

Lisa Germaine Gerrard estas aŭstralia kantistino, komponistino kaj muzikistino, kiu naskiĝis la 12-an de aprilo 1961 en Melburno), membro de la grupo Dead Can Dance inter 1981 kaj 1998. Lisa Gerrard kreskis en la kvartalo Prahran de Melburno kun siaj Irlandaj gepatroj, tie ŝi ricevis influojn el grekaj, turkaj, italaj, irlandaj kaj arabaj enmigrintoj. Tio havis gravajn influojn sur ŝia muziko, precipe en Dead Can Dance.

Ekde la foriro el Dead Can Dance Lisa Gerrard kantas sole. Ora Globo estis donita pro ŝia muziko en la filmo "Gladiator", skribita kunlabore kun Hans Zimmer.

Dum la aŭtuno 2007 Lisa Gerrard koncertis sola en pluraj landoj kiel Aŭstralio, Eŭropo kaj Nord-Ameriko. Ŝi kantas kiel aldistino.

Solulaj kaj kunlaboraj diskoj

[redakti | redakti fonton]
  • The Mirror Pool (1995, 4AD)
  • Duality (kun Pieter Bourke, 1998, 4AD)
  • kanzono Gortoz a ran, albumo Irvi (Denez Prigent, 2000)
  • kanzono An Hini A Garan, albumo Sarac'h (Denez Prigent, 2003)
  • Immortal Memory (kun Patrick Cassidy, 2004, 4AD)
  • The Silver Tree (2006)

Kunlaboro al film-muziko

[redakti | redakti fonton]
  • Baraka (1993, Milan)
  • Heat (1995, Warnet Brothers)
  • La Chute du faucon noir (Black Hawk Down) (2001, Decca)
  • Mission Impossible 2 (2001, Universal, sekvaĵo de Mission Impossible)
  • Man on Fire (2004, Varese Sarabande)
  • Layer Cake (2004, Matthew Vaughn)

Originala muziko en filmoj

[redakti | redakti fonton]
  • Révélations (The Insider) (1999, Columbia-Sony)
  • Gladiator (2000, Decca)
  • Ali (2001, Universal)
  • Whale Rider (2003, 4AD)
  • Infidèle (Adrian Lyne, 2002).
  • A Thousand Roads (2005, Wide Blue sky)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]