Lisio (oratoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lisio, la tria inter la dek Atikaj oratoroj (greke: Λυσίας; naskiĝinta en 445 a.K., mortinta en 380) estis helena retorikulo gravega. Li estis unu el la legendaj Dek atikaj oratoroj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de la ĉ. 440 en Atenon enmigrinta sirakusano Kefalo iris 15jara al Thuroi en Sudan Italujon. Tie li ĝuis la instruadon de la retorikisto Tisias. Reveninte en 411 en Atenon li havis kun la frato Polemarko ŝildfabrikon en Pireo.

Sub la Reĝimo de la Tridek ambaŭ akuzitis; iliaj posedaĵoj estis konfiskitaj kaj Polemarko eĉ ekzekutitis. Lisio saviĝis fuĝanta al Megara. Post la fino de la diktaturo, por kio Lysias ege batalis, li denove vivis en Ateno skribante bone salajrite por aliaj tribunalajn paroladojn. Lia famo komenciĝis post la brila oratorado dum la akuzo de Eratosteno, la murdisto de la frato Ptolemarchos.

Graveco[redakti | redakti fonton]

En la antikveco oni konsideris 425 paroladojn liaj, el kiuj tamen nur 233 estis aŭtentikaj. Konserviĝis krom multaj pli malpli grandaj fragmentoj 34 paroladoj: tamen ne ĉiuj estis komplete konserviĝintaj, kelkaj estas verŝajne de pridubenda aŭtentikeco. Li mem faris nur unu paroladon kontraŭ la murdisto de la frato.

Apartentanta al la ĝenro kortuma la paroladoj elstaras per pureco kaj facileco lingva, taŭgeco de la esprimoj, metodika pritrakto de la enhavo. Estante mallarĝaj ili prezentas ĉion tre bilde kun bona priskribo de homaj karakteroj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 13. Leipzig 1908, p. 4-5, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]