Lissewege

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lissewege
municipality section

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 8380
Demografio
Loĝantaro 7 412  (2014) [+]
Loĝdenso 277 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 18′ N, 3° 12′ O (mapo)51.29363.1922Koordinatoj: 51° 18′ N, 3° 12′ O (mapo) [+]
Alto 4 m [+]
Areo 26,8 km² (2 680 ha) [+]
Lissewege (Okcidenta Flandrio)
Lissewege (Okcidenta Flandrio)
DEC
Lissewege
Lissewege
Situo de Lissewege

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lissewege [+]
vdr
La nordaj loĝkernoj de Bruĝo: Lissewege, Zwankendamme kaj Zeebrugge
Blazono de Lissewege

Lissewege estas vilaĝo en la belga provinco Okcidenta Flandrio kaj ekde 1971 partkomunumo de la provinca ĉefurbo Bruĝo. En 2012 estis 2417 loĝantoj. Tra Lissewege pasas aŭtovojo, kanalo kaj fervojo kiuj liĝas Bruĝon al ĝia marhaveno Zeebrugge. Laŭ enketo el 2007, Lissewege troviĝas inter la 50 plej belaj vilaĝoj de Flandrio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko verŝajne unuafoje estis loĝata dum la 10-a jarcento, kiam grandaj ŝafaroj paŝtiĝis en ĉemara regiono kiu nur malofte inundiĝis. En la 12-a jarcento la Sankta Bertino-monaĥejo en Saint-Omer (Norda Francio) havis la rajton nomumi pastron. Lissewege estis haltejo kie povis tranokti kaj manĝi pilgrimuloj survoje al Santiago de Compostela. En la blazono de Lissewege tial estas tri konkoj. La preĝejo havas miraklan statueton de Maria el 1624 (anstataŭantan detruitan statueton el 1586), kiu ankoraŭ ĉiujare, je la unua dimanĉo de majo, estas portita en procesio.

Lissewege, ekde la farmbieno Ter Doest
Strato al la centro

Politiko[redakti | redakti fonton]

Lissewege havis 15 estrojn inter 1800 kaj 1970. Jen la listo:

  • Jacobus Van der Lynde (1800-1813)
  • Franciscus Schouteeten (1813-1815)
  • Patricius De Laere (1815-1827)
  • Jacobus D'hondt (1827-1829)
  • Frans Van Brabant (1829-1839)
  • Petrus Pypers (1839-1854)
  • Willem Bossier (1855-1884)
  • Franciscus Daeninck (1885-1889)
  • Josephus Dhondt (1889-1895)
  • Constant Maenhoudt (1896-1920)
  • Eligius Denys (1921-1926)
  • Jan Maenhoudt (1927-1936)
  • Adolf De Grande (1936-1946)
    • Amedée Boi (1941-1942)
  • René De Geeter (1947-1952)
  • François Rosson (1953-1970)
La preĝejo de Lissewege (2004)

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La trinava gotika preĝejo de la Vizito de Maria estis konstruita inter 1225 kaj 1275 el grandformataj brikoj. La kolonoj estas el kalkoŝtono de Tournai. La ĥorejo de la preĝejo estas poligona kaj konstruita el loka ŝtono. La senpinta turo datiĝas de la dua duono de la 13-a jarcento. Ĝi estas 49,5 metrojn alta kaj suprenireblas per ŝtona ŝtuparo. La diraĵo ke dum nebulo kaj tempesto supre de la turo estis fajro por montri al la ŝipoj la direkton al la haveno estas dubinda, ĉar plejparto de la tegmentoj antaŭe estis el pajlo kaj unu fajrero sufiĉis pro bruligi la tutan vilaĝon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

  • La centro de Lissewege troviĝas inter la Boudewijnkanalo kaj la aŭtovojo N31 (Expressweg) kiuj ligas Bruĝon al Zeebrugge.
  • En la centro estas stacidomo de la fervojlinio Bruĝo-Zeebrugge.

Exteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]