Listo de E-numeroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La listo de E-numeroj estiĝis laŭ dekreto de la Eŭropa Unio la 18-an de septembro 1989. Ĝi estas la listo de ĉiuj substancoj permesitaj kiel nutraĵoj aldonaĵoj, klasigitaj laŭ grupoj.

La nutraldonaĵoj estas substancoj aldonitaj por plibonigi la konservadon, kaj koloron, la guston, la aspekton, ... de nutraĵoj. En Eŭropo permesita aldonaĵo havas kodon de tipo Exxx.

Nutraĵaj kolorigiloj[redakti | redakti fonton]

Kolorigiloj farbas nutraĵojn por ke ili estu pli apetitinstiga al konsumantoj.

Kolorigilo estas ĉia substanco uzita por ŝanĝi la koloron de la aĵo (teksaĵo, papero, nutraĵo, ...). En la suba listo troviĝas nur kolorigiloj por nutraĵoj.

ATENTU! La tabelo sekvanta ne estas kompleta!

Kolorigilo Kodo Origino Kemia nomo T.A.D. (mg/kg m.c)*(1)
flava E 100 natura (kurkumo) kurkumino
flava E 101 biosinteza
aŭ natura aŭ sinteza
riboflavino (vitamino B2, laktoflavino)
flava E 102 sinteza tartrazino
flava E 104 sinteza kinolina flavaĵo
flava E 110 sinteza sunsubira flavaĵo FCF (oranĝa flavaĵo S)
verta E 140 natura klorofilo, klorofilino
verta E 141 kemia ŝanĝo de naturaĵo kupron entenanta klorofilo/klorofilino

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]