Listo de Esperanto-renkontiĝoj de Sovetunio
Etoso
Ĉi-tie estas listo de Esperanto-renkontiĝoj okazintaj en Sovetunio.
Esperanto-renkontiĝoj, okazintaj multfoje:
Renkontiĝo | Jaro de la unua aranĝo |
---|---|
Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET, ankaŭ ĈET) | 1959 |
Okcident-Siberia Esperanto-Renkontiĝo (OSER) | |
Sovetia Esperantista Junulara Tendaro (SEJT) | 1967, OkSEJT kaj OrSEJT ekde 1977 |
Esperanto - Lingvo Arta (EoLA) | 1988 |
Volgia Esperanto-Renkontiĝo (VER) | 1984 |
- CRRER - Centro-Rusia Regiona E-renkontiĝo[mankas fonto]
- REVU - Renkontiĝo Esperantista Volgo-Urala
- MUER - Montar-Ulĵbinka Esperanto-renkontiĝo[mankas fonto]
- MUZO - Literatura konkursa renkontiĝo[mankas fonto]
- ORA FOLIO - Aŭtuna ĉebalta renkontiĝo[mankas fonto]
- NEĜFLOKETO - Vintra ĉebalta renkontiĝo[mankas fonto]
- BOATADO - Printempa ĉebalta renkontiĝo[mankas fonto]
- GIRULIAI - Somera ĉebalta renkontiĝo[mankas fonto]
"Renkontiĝo esperantista Volgo-Urala" (REVU)
[redakti | redakti fonton]- REVU-8: novembro 1973, Miass
- REVU-14: 6-8 novembro 1976, Sizranj (Kujbiŝeva provinco, kontakta organizanto Natali Dolganova[1]. La renkontiĝon partoprenis ĉirkaŭ 30 personoj el 12 urboj. En programo estis konferenco, ekskurso kaj bankedo[2].
- REVU-15: 7-9 majo 1977, Permjo. Menciita ĉeforganizanto Ĉazova Ludmila Nikolajevna. [3].
"Velura sezono"
[redakti | redakti fonton]"Velura sezono" en 1987: Jalto
-
Flageto Velura sezono 1987
"Esperanto kaj naturo"
[redakti | redakti fonton]"Esperanto kaj naturo" en 1976: Sepa tendaro, Latvio, Garsili 3-11 julio 1976. Rigardu Sepa tendaro ESPERANTO kaj NATURO. 1976.
VolgEJT
[redakti | redakti fonton]- VolgEJT-1: 1986, Volgograda provinco
-
Flageto VolgEJT 1
- VolgEJT-2: 1988, Urjupinsk. Rigardu en la artikolo Sovetia Esperantista Junulara Movado.
1976
[redakti | redakti fonton]- Ora folio 1976, 6-8 novembro, Latvio, Kandava. Ĉeforganizanto Riga Junulara Esperanto klubo. En la programo okazis karnavalo, ekskurso, seminario, slajdkonkurso - "Nia Esperanto" kaj "Somero". [1]
- Zamenhof festo en Miass, 11-12 decembro 1976, Rusio Miass (Ĉeljabinska provinco, kontaktorganizanto Koptjagina Tatiana (Aleksandrovna). En programo estis prelego "Doktoro Zamenhof kaj lia tempo", poezia konkurso "Lira-76", festa vespero[2].
1977
[redakti | redakti fonton]- 2-a renkontiĝo de USEA (Ukrainia Societo de Esperanto-aktivuloj), 6-8 februaro de 1977, Zmiiv (Ukrainio). Unu el decidoj estis kreo de Ukrainia antalogio en Esperanto[4].
- Tradicia Novjarfesta renkontiĝo de Baltia regiono okazis en Tallinn. kunvenis pli ol 40 personoj el Odeso, Moskvo, Tallinn, Riga, Vilnius.[5]
- Neĝfloketo-77 okazis en turisma bazejo Karli (10 kilometroj de Cesis (Latvio Soveta Unio). Dum ĝi okazis seminarioj Pri E-informado, manieroj kaj eraroj, Kiel plivigligi kluban laboron kaj Kunlaboro de kluboj en regiona skalo.[6]. La renkontiĝon partoprenis 38 personoj el 9 urboj: Riga, Liepaja, Limbaĵi, Vilnius, Kaunas, Klajpeda, Moskvo, Leningrado, Sizranj.[7].
1990
[redakti | redakti fonton]- STELO-10, Taganrog Rostova provinco
-
Montrilo al STELO 10
1992
[redakti | redakti fonton]- Prima galanto Ĉeboksari renkontiĝo por komencantoj lernitaj esperanton dum vintra sezono 1991-1992. A la renkontiĝo venis esperantistoj el Niĵnij Novgorod kaj Dimitrovgrad. Ĉeforganizanto Aleksandr Blinov, kunorganizanto P.Fiŝo, ĉefgasto Aleksandr Ĥrustaljov.
-
Insigno de Prima galanto 1992
2004
[redakti | redakti fonton]- NESTo-2004 — "Naturista Esperantista Somera Tendaro" — kiun de tempo al tempo oni deĉifras kiel “Niĵnij Novgorod Esperantista Somera Tendaro”, ĉar ĝin organizas junulara Esperanto-klubo Ĉapelo el Niĵnij Novgorod kun helpo de la Internacia Naturista Organizo de Esperantistoj — okazis de la 17a ĝis la 24a de julio sur bordo de la rivero Luĥ. Partoprenis 25 homoj el Niĵnij Novgorod, Moskvo, Ivanovo, Dimitrovgrad, Jelec kaj Krasnojarsk.