Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj en Nordameriko
Ĉi tiu artikolo listigas Zamenhof/Esperanto-objektojn en la kontinento Nordameriko.
Se vi konas ne registritajn ZEO-ojn, bonvolu kompletigi la artikolon.
Gvatemalo[redakti | redakti fonton]
Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo (ekde kiam) | Notoj |
---|---|---|---|---|
gt-001 | Gvatemalurbo | trinkejo | Esperanto Café-Bar (2012 aŭ antaŭe) | 11 calle 3-36, Zona 10 |
Kanado[redakti | redakti fonton]
Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo (ekde kiam) | Notoj |
---|---|---|---|---|
ca-001 | Bas-Caraquet | Savboato | Esperanto 6 (1997) | Ses-personaj savboatoj el la firmao Ovatek |
ca-002 (d) | Kalgario | E-domo | Kalgaria Esperanto-Centro (2002) | Vidu artikolon |
ca-003 | Lévis | Kulturdomo | Espace-Jeunesse-Espéranto | |
ca-004 | Montrealo | Kafejo | Café Espéranto (1998) | Ne plu ekzistas |
ca-005 | Sainte-Foy-Sillery-Cap-Rouge (Kebeko) | Strato | Rue de l'Espéranto (1968) | Situo : 46° 45′ 11″ N 71° 19′ 01″ U / 46.75303°N, 71.31697°U (mapo) |
ca-006 | Trois-Rivières | Strato | Rue de l'Espéranto (1959) | Situo : 46° 21′ 53″ N 72° 34′ 39″ U / 46.36480°N, 72.57757°U (mapo) |
Kostariko[redakti | redakti fonton]
Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo (ekde kiam) | Notoj |
---|---|---|---|---|
cr-001 | San José | Tabulo | Pri Carlos Gagini (31-an de marto 2000) | CARLOS GAGINI (1865-1925):
EMINENTA KOSTARIKA PIONIRO KIEL FILOLOGO KAJ KULTURISTO DE LINGVO INTERNACIA ESPERANTO. MEMORIGANTE LA 75-AN DATREVENON DE LIA FORPASO: LA 31-AN DE MARTO 2000. KOSTARIKA ESPERANTO-ASOCIO. El Eventoj n-ro 185 : Je la unua fojo, oni inaŭguris en Kostariko (kaj verŝajne, en Mezameriko) E-objekton. Temas pri bela marmora, 60x60-centimetra tabulo, sur kiu oni legas esperantlingve: Carlos Gagini (1865-1925): Eminenta kostarika pioniro kiek filologo kaj kulturisto de Lingvo Internacia Esperanto. Memorigante la 75-an datrevenon de lia forpaso: la 31-an de marto 2000. Kostarika Esperanto-Asocio. Carlos Gagini estis grava intelektulo, verkisto kaj filologo ekde la fino de la 19-a jarcento. Instruisto dum sia tuta vivo, li ja meritis de siaj disciploj la nomon majstro. Oni jam delonge sciis pri lia intereso rilate E-on, kiun li elstudis kelkajn jarojn antaŭ sia forpaso. Nur en 1993, lokaj e-istoj Antonio Leoni de Len kaj Ŝirley Barquero serĉante pri tio "malkovris" S-inon Ana I. Silva Vargas, proksima parenco de Gagini, kiu montris kaj pruntedonis al ili nepublikigitan manuskripton de sia praŭlo kun titolo hispanlingve Cartilla Esperantista (62-apaĝa broŝureto enhavanta gramatikon, ekzercaron kaj vortareton). Ambaŭ e-istoj diskonigis baldaŭ tiun dokumenton per faka kostarika revuo. |
Kubo[redakti | redakti fonton]
Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo (ekde kiam) | Notoj |
---|---|---|---|---|
cu-001 | Habano | Memor-tabulo | (1990) | Laŭ Esperanto en Kubo : La 14an de julio 1990 okaze de la 75a UK en Havano, estis surmurigita memortabulo ĉe la historia konstruaĵo de “La Lonja del Comercio”. La tabulo estis farita de la skulptisto Adolfo González, kiu estis helpata de sia filo. Foto ĉi tie |
cu-002 | Habano | E-centro | Centra Oficejo de Kuba-Esperanto-Asocio (3an de januaro 1983) | Laŭ Esperanto en Kubo : La 3an de januaro 1983 oni malfermis Centran Oficejon de la Asocio (str. Neptuno kaj Industria, Centra Havano), kiu iom post iom fariĝis renkontiĝejo por aktivuloj, estraranoj, movadanoj..., kiuj krom labori por Esperanto, ankaŭ praktikis kaj ĝuis la lingvon. Tiel ankaŭ oni komencis eksperimenti diversmaniere, estiĝis lernejoj en aliaj provincoj kaj nia instrusistemo pliboniĝis. |
cu-003 | Habano | Lernejo | ? | |
cu-004 | Playa Girón | kulturdomo | ? | En hotelo Hanabanilla. Laŭ Esperanto en Kubo : Tuj post la UK okazis la 46a Internacia Junulara Kongreso en Playa Girón - inter la 22a kaj la 28a de julio [1990]- kaj samtempe, la 12a Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Intruistoj (ILEI), en hotelo Hanabanilla, kie antaŭe oni fondis Internacian Esperanto-Centron, kiu bedaŭrinde ne pluvivis, ĉefe pro tio, ke la ideo montriĝis tro revolucia kaj fariĝis nerealigebla. KEA eldonis kunlabore kun turisma entrepreno faldfolion, kiu trairis la mondon, sed reagoj ne alvenis. Tiel finiĝis bela projekto iel mortnaskita. |
cu-005 | Sancti Spiritus | Memor-tabulo | Al Julio Mangada Rosenorn (16an de novembro 2003) | El Esperanto en Kubo : Laŭ iniciato de la Provinca E-Filio en Sancti Spiritus, la 16an de novembro 2003 estis fiksita sur la muro de la domo numero 22, en la strato Plácido, memortabulo omaĝe al Julio Mangada Rosenor. La loka skulptisto Félix Madrigal akceptis la taskon pretigi la memortabulon. Kun ĉeesto de Yoandra Rodríguez Labrada (prezidantino de la Provinca E-Filio), Norberto Díaz Guevara, Norberto José Díaz, Francel Briel kaj kelkaj najbaroj, la memortabulo estis preta sur la muro, kaj tuj ĝi altiris la atenton de preterpasantoj, kiuj faris kelkajn demandojn. Informoj kaj fotoj ĉi tie |
cu-006 | Habano | Busto | Al Zamenhof, kreinto de Esperanto (15-a de decembro 2016) |
Meksiko[redakti | redakti fonton]
Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo (ekde kiam) | Notoj |
---|---|---|---|---|
mx-001 | Ciudad Juárez | loĝkvartalo | Esperanto | Foto - koordinatoj: 31° 40′ 19″ N 106° 23′ 17″ U / 31.672°N, 106.388°U (mapo) |
Usono[redakti | redakti fonton]
Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo (ekde kiam) | Notoj | Poŝtkodo |
---|---|---|---|---|---|
us-001 | Bellevue, Vaŝingtonio | Benko | Memore al Julie Kerr (9/07/2007) | Ŝildeto sur parkbenko en parko Kelsey Creek, apud la kuniklejo. Jen fotoj. | 98005 |
us-002 | Garden Grove, Kalifornio | Kulturdomo | Esperanto Association-Orange (1990) | Foto ĉi tie. | 92840 |
us-003 | Gloucester Masaĉuseco | Strato | Esperanto Avenue | Situo : 42° 36′ 35″ N 70° 42′ 20″ U / 42.609702°N, 70.705616°U (mapo) | 01930 |
us-004 | Lasvegaso, Nevado | Strato | Esperanto street (1990) | Komenco kaj fino ĉe stratoj Marietta avenue kaj Anzio street. Situo : 36° 11′ 25″ N 115° 12′ 51″ U / 36.19037°N, 115.21409°U (mapo) |
89108 |
us-005 | Lincoln, Nebrasko | Monumento | Pavilono dediĉita al Esperanto, Zamenhof (1994) | Vidu la artikolo : Preria Paco-Parko (forpasita) | 68423 |
us-006 | Los-Anĝeleso, Kalifornio | Pompŝtuparo | Esperanto-Pompŝtupo (1993) | El Pam LIEBER : ...Parenteze, mi sukcesis registri ZEO-on en la urbo Los Angeles – pompŝtuparon ĉe la konstruaĵo centra de la Biblioteko Publika de Losanĝeleso. Ĝi havas frazon en kaj pri Esperanto ĉizita sur unu stupo inter ekzemploj de lingvoj kaj skribsistemoj... | 90001-90189 |
us-007 | Minneapolis, Minesoto | Firmao | Esperanto (1993) | 55401-55488 | |
us-008 | Novjorko, Nov-Jorkio | Restoracio | Esperanto | Adreso : 145 Avenue C, New York 10009, 9th St; foto; retejo | 10009 |
us-009 | Novjorko, Nov-Jorkio | Kafejo | Esperanto Cafe (fermita de 2010) | Adreso: 114 Macdougal St; situo: 40° 43′ 47″ N 74° 00′ 03″ U / 40.72966°N, 74.00077°U (mapo) | 10012 |
us-010 | Novjorko, Nov-Jorkio | Koncertdomo | 10000-10199 | ||
us-011 | Ophir, Alasko | 1.Rivero 2.Minado |
1.Esperanto creek 2.Esperanto Placer Mine |
1.Situo : 63° 26′ 57″ N 156° 50′ 32″ U / 63.44917°N, 156.84222°U (mapo)Koordinatoj: 63° 26′ 57″ N 156° 50′ 32″ U / 63.44917°N, 156.84222°U (mapo) 2.Situo : 63° 25′ 35″ N 156° 45′ 51″ U / 63.42639°N, 156.76417°U (mapo) ; laŭ tiu retejo ĝi produktis oron (4429 uncojn). |
99627 |
us-012 | Palm Coast, Florido | Strato | Esperanto Drive | 30° 27′ 39″ N 87° 17′ 09″ U / 30.460799°N, 87.28597°U (mapo) | 32164 |
us-013 | Port Lucie, Florido | Strato | SW Esperanto Street | 27° 14′ 58″ N 80° 24′ 23″ U / 27.249393°N, 80.406523°U (mapo) | 34953 |
us-014 | Pensacola, Florido | Strato | Esperanto Drive | 29° 29′ 42″ N 81° 13′ 42″ U / 29.494882°N, 81.228319°U (mapo) | 32526 |
us-015 | Rockford, Ilinojo | Kafejo | Esperanto Cafe | Adreso : 107 N Main St, Rockford, IL 42° 16′ 17″ N 89° 05′ 40″ U / 42.27132°N, 89.09447°U (mapo) | 61101 |
us-016 | Saipan, Nord-Marianoj | Strato | Zamenhof Strato | 96950 | |
us-017 | Saratoga Springs, Nov-Jorkio | Trinkejo | Esperanto (1995) | 12866 | |
us-018 | Scottsdale, Arizono | Restoracio | Esperanto (1996) | Vidu Eventoj n-ro 105. | 85250–85271 |
us-019 | Tempe, Arizono | Esperanto-domo | Verda Domo | Vidu Verda domo de Arizono ; retejo : http://verdadomo0.tripod.com/ ; adreso : 2401 W. Southern Ave, #246 Tempe, AZ. 85282 | 85282 |
us-020 | Timmonsville, Suda Karolino | Strateto | Esperanto Line | 34° 05′ 52″ N 79° 53′ 22″ U / 34.097848°N, 79.889526°U (mapo) | 29161 |
us-021 | Voyager 1 kaj Voyager 2, Sunsistemo | Sondisko | Kosma Esperanto-sondisko (1977) | La plej malproksima ZEO : Esperanto-teksto sur disko en kosmoveturilo Vojaĝanto 1 (Voyager 1) kaj Vojaĝanto 2 (Voyager 2) survoje ekster nian sunsistemon. |
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
![]() | |
---|---|
|