Listo de deputitoj de Parizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Tiu artikolo prezentas la liston de la nunaj deputitoj de Parizo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la du unuaj parlamentaj periodoj de la 5-a franca Respubliko, la urbo Parizo apaertenis al la departemento Seine. La tuta departemento elektis 51 deputitojn, el kiuj 31 por la sola urbo Parizo, dividita en samnombraj distriktoj. La laĝo n° 64-707 de la 10-a de julio 1964 pri la nuligo de la departemento Seine en 1964 konservis la nombron de deputitoj je 31 por Parizo.


Por la deputitaj balotoj de 1986 estis enkondukita la principo de lista proporcia balotsistemo kun plej forta averaĝo por la departemento. La nombro de deputitoj estis reduktita al 21, por la tuta departemento de Parizo. Post la reveno al divido laŭ distriktoj por la deputitaj balotoj de 1988, la nombro de 21 deputitoj estis konservita kaj Parizo estis dividita en samnombraj distriktoj.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de deputitoj de Parizo de 1986 ĝis 2012.

En 2010, la deputitaj distriktoj estis modifitaj kaj tio ekvalidis por la balotoj de 2012. La nombro de la deputitoj por Parizo estis reduktita de 21 al 18.

Nunaj deputitoj[redakti | redakti fonton]

14-a parlamenta periodo (ekde la 20-a de junio 2012)[redakti | redakti fonton]

Distrikto Deputito Partio
1-a Pierre Lellouche UMP
2-a François Fillon UMP
3-a Annick Lepetit PS
4-a Bernard Debré UMP
5-a Seybah Dagoma PS
6-a Cécile Duflot
Danièle Hoffman-Rispal[a 1]
Cécile Duflot[a 2]
EELV
PS
EELV
7-a Patrick Bloche PS
8-a Sandrine Mazetier PS
9-a Jean-Marie Le Guen
Anne-Christine Lang[a 3]
PS
10-a Denis Baupin EELV
11-a Pascal Cherki PS
12-a Philippe Goujon UMP
13-a Jean-François Lamour UMP
14-a Claude Goasguen UMP
15-a George Pau-Langevin
Fanélie Carrey-Conte[a 4]
PS
16-a Jean-Christophe Cambadélis PS
17-a Daniel Vaillant PS
18-a Christophe Caresche PS
  1. ekde la 22-a de julio 2012, sekve de la nomumo al la registaro de Cécile Duflot (anstataŭantino).
  2. ekde la 3-a de majo 2014, repreno de mandato de eksa membro de la registaro.
  3. ekde la 10-a de majo 2014, sekve de la nomumo al la registaro de Jean-Marie Le Guen (anstataŭantino).
  4. ekde la 22-a de julio 2012, sekve de la nomumo al la registaro de George Pau-Langevin (anstataŭantino).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]