Listo de oficialaj lingvoj en Rusio
Nur unu lingvo estas oficiala en la tuta teritorio de Rusio: la rusa. Tamen kelkaj lingvoj estas oficialigitaj en certaj regionoj de la lando. Jen la listo de tiaj lingvoj:
- Abaza lingvo (en Karaĉaj-Ĉerkesio)
- Adigea lingvo (en Adigeio)
- Altaja lingvo (en Respubliko Altaj)
- Baŝkira lingvo (en Baŝkirio)
- Burjata lingvo (en Aga Burjatio, Burjatio kaj Ust-Orda Burjatio)
- Ĉeĉena lingvo (en Ĉeĉenio)
- Ĉukĉa lingvo (en Ĉukotka) ?
- Ĉuvaŝa lingvo (en Ĉuvaŝio)
- Dolgana lingvo (en Tajmiro)
- Erzja lingvo (en Mordovio)
- Evenka lingvo (en Evenkio)
- Ĥakasa lingvo (en Ĥakasio)
- Ĥanta lingvo (en Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra)
- Inguŝa lingvo (en Inguŝio)
- Jakuta lingvo (en Jakutio)
- Jida lingvo (en Hebrea Aŭtonomio)
- Kabarda lingvo (en Kabard-Balkario kaj Karaĉaj-Ĉerkesio)
- Kalmuka lingvo (en Kalmukio)
- Karaĉaj-balkara lingvo (en Kabard-Balkario kaj Karaĉaj-Ĉerkesio)
- Karelia lingvo (en Karelio)
- Komia lingvo (en Komio)
- Korjaka lingvo (en Korjakio)
- Mansia lingvo (en Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra)
- Maria lingvo (en Mariio)
- Mokŝa lingvo (en Mordovio)
- Neneca lingvo (en Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto)
- Nogaja lingvo (en Karaĉaj-Ĉerkesio)
- Oseta lingvo (en Nord-Osetio)
- Tatara lingvo (en Tatarstano)
- Tuva lingvo (en Tuvio)
- Udmurta lingvo (en Udmurtio)
|