Listo de prezidantoj de la Senato kaj similaj ĉambroj de Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu artikolo entenas la liston de prezidantoj de la franca Senato kaj similaj ĉambroj

En la 5-a Respubliko (de 1958)[redakti | redakti fonton]

Fonctions et rôles[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Prezidanto de la Senato (Francio).

La prezidanto de la Senato estas elektita ĉiun trian jaron, okaze de reelekto de la triono kaj, de 2011, de la duono de la Senato.

Sinsekvaj prezidantoj[redakti | redakti fonton]

Nomo Datoj de mandato Partio Notoj
1 Gaston Monnerville 4-a de oktobro 1958 2-a de oktobro 1968 Rad-Soc Post prezido de la Konsilio de la Respubliko, li fariĝis la unua prezidanto de la Senato de la kvina Respubliko. Li voĉdonis « ne » al la referendumo de 1962 pri elekto de la prezidanto de la Respubliko per universala baloto. Li rezignis pri rekandidatiĝo en 1968. Li estis nomumita al la Konstitucia Konsilio en 1974.
2 Alain Poher 3-a de oktobro 1968 2-a de oktobro 1992 CD,
poste CDS (UDF)
Li estas ĝis nun la plej longdaŭra prezidanto de la Senato (24 jaroj). Kandidato kontraŭ Georges Pompidou okaze de la baloto de 1969. Li estas ankaŭ la sola prezidanto de la Senato kiu anstataŭis la prezidanton de la Respubliko, dufoje : en 1969, post la demisio de Charles de Gaulle, kaj en 1974, post la morto de Georges Pompidou. Li ne rekandidatiĝis en 1992.
3 René Monory 2-a de oktobro 1992 1-a de oktobro 1998 UDF
(CDS, poste FD)
Elektita post superado super Charles Pasqua, poste reelektita tri jarojn poste, li rekandidatiĝis en 1998. Je ĝenerala surpizo, li estis superata en la unua balotvico de la degaŭlisto Christian Poncelet. René Monory ne kandidatiĝis por la dua balotvico.
4 Christian Poncelet 2-a de oktobro 1998 1-a de oktobro 2008 RPR,
poste UMP
En 2008, kiam lia tria mandato finiĝas kaj ŝajnas ke li intencas rekandidatiĝi, pluraj justicaj aferoj aperas sur la gazetoj kaj fine li rezignis pri kvara kandidatiĝo.
5 Gérard Larcher 1-a de oktobro 2008 1-a de oktobro 2011 UMP Elirinta venke el dekstra kandidatelekta baloto fronte al Jean-Pierre Raffarin, li estis elektita prezidanto de la Senato. En sia mandato, li kondukis la plej grandan reorganizadon de la Senato de 1958. Gérard Larcher estis venkita de Jean-Pierre Bel sekve de la venko de la maldekstro en la senatanaj balotoj de 2011.
6 Jean-Pierre Bel 1-a de oktobro 2011 30-a de septembro 2014 PS Li estas la unua socialisto de la Senato en la historio kaj la unua maldekstra prezidanto de la Senato de 1968.
7 Gérard Larcher 1-a de oktobro 2014 En ofico UMP Denove venkinto de baloto interna al la dekstro fronte al Jean-Pierre Raffarin kaj Philippe Marini, li estis elektita prezidanto de la Senato por dua periodo, sekve de la venko de la dekstro en la renovigo de 2014.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]