Listo de regantoj de Litovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Litovio

La sekva listo de regantoj de Litovio arigas la nomojn de reĝoj, granddukoj kaj prezidentoj, kiuj gvidis la ŝtaton kiam Litovio estis suverena ŝtato (kiu dum la mezepoko inkluzivis ne nur la hodiaŭan Litovion, sed ankaŭ grandajn partojn de la hodiaŭa Belarusio kaj Ukrainio kaj partojn de la hodiaŭa Rusio kaj Pollando) aŭ rigardiĝis unueca politika unuo (ekzemple Litova Sovetia Socialisma Respubliko). La regantoj listiĝas per siaj nomoj en la litova lingvo. Dum regoperiodoj dum kiuj ankaŭ la rutena (poste Belarusa) kaj pola estis oficialaj ŝtataj lingvoj, la regantaj nomoj en tiuj lingvoj estas inkluzivigitaj.

La Granddukejo de Litovio stabile formiĝis ĉirkaŭ la jaro 1230, kiam la agresoj de la germanaj kavaliraj Livonia ordeno norde kaj la germana ordeno en la sudo iĝis tiom kontraŭ la nekristanaj baltaj triboj iĝis tiom fortaj, ke tiuj triboj unuiĝis sub la gvido de Mindaugas. Kvankam Mindaugas restis nekristana, li plektis diplomatiajn rilatojn kun la papo kaj la reganto de la Sankta Romia Imperio en la kristana okcidenta Eŭropo, atingis ke la papo agnoskis la Granddukejon de Litovio dum 1251 kaj la imperiestro nomumis lin reĝo de Litovio. Post kiam grandduko Jogaila ankaŭ iĝis reĝo de Pollando dum 1386, la du ŝtatoj konektiĝis pli proksime kaj ekde 1440 ambaŭ estis estrataj de komuna reganto. Dum 1569 interkonsentiĝis la "Unio de Lublin" kaj nova ŝtato - la Pola-Litova Unio - ekestis. Tiu ŝtato dividiĝis inter la monarkioj Prusio, Aŭstrio-Hungario kaj Rusio dum 1795 kaj Litovio iĝis provinco de la Rusia Imperio ĝis la 16-a de februaro 1918. La Konsilio de Litovio sukcesis establi ŝtatan suverenecon nur dum 1919, post kiam la Germana Regno malvenkis en la Unua Mondmilito. La unua Respubliko de Litovio ekzistis ĝis 1940, kiam ĝi okupiĝis fare de Sovetunio, kaj iom post de de nazia Germanio. Dum 1944 Sovetunio reokupis Litovion kaj starigis la Litovan Sovetian Socialisman Respublikon. La 11-an de marto 1991, Litovio redeklaris sian suverenan sendependecon. La dua Respubliko de Litovio estas demokratia respubliko, membro de la Eŭropa Unio kaj NATO.

La Grandduklando Litovio (1236-1569)

Titolo: Grandduko (litove didysis kunigaikštis; belaruse vialiki kniaź; pole wielki książę) escepte de Mindaugas, kiu rajtis porti la nomon Reĝo de Litovio (litove Lietuvos karalius).

Fruaj granddukoj (1236–1291)

La datoj estas proksimumaj, ĉar el tiu epoko apenaŭ ekzistas skribaj fontoj.

Periodo Reganto Litova nomo Rutena nomo Pola nomo Rimarkoj
1236-1263 Mindaugas Mindaugas Mindouh Mendog Origine grandduko, ekde 1253 Reĝo de Litovio. Post kiam li mortiĝis fare de sia nevo Treniota, komenciĝis interna milito inter nobeloj pri la posteno de reganto.
1263-1264 Treniota Filo de Skirmantas
1264-1267 Vaišvilkas Vaišvilkas Vojszalak Woyszwiłk Filo de Mindaugas, mortis sen heredanto
1267-1269 Švarnas Švarnas Shvarno Szwarno
1269-1282 Traidenis Traidenis Trajdzien Trojden
1282-1285 Daumantas Daumantas Dowmont Dowmont
1285-1291 Butegeidis Butegeidis aŭ Butigeidis Budzikid Budzikid Praulo de la posta dinastio de Gediminidoj

Dinastio de Gediminidoj (1291-1440)

Kelkaj datoj estas proksimumaj.

Periodo Reganto Litova nomo Rutena nomo Pola nomo Rimarkoj
1291-1295 Butvydas Butvydas aŭ Budvydas Lutavier Budwid Frato de Butegeidis, patro de Vytenis kaj Gediminas
1295-1316 Vytėnis Vytėnis Witenes Filo de Butvydas
1316-1341 Gediminas Gediminas Giedymin, Hedymin Giedymin Filo de Butvydas. Post lia morto la regno dividiĝis inter liaj sep filoj.
1341-1345 Jaunutis Jaunutis Jewnut Jewnuta Filo de Gediminas. Grandduko, senpostenigita fare de siaj fratoj Algirdas kaj Kęstutis
1345-1377 Algirdas Algirdas Olgierd Olgierd Filo de Gediminas. Lia kunreganto estis la frato Kęstutis - Kęstutis kontrolis la ocidentan, Algirdas la orientan regnon.
1377-1381 Jogaila (Ladislao la 2-a) Jogaila Jahajla Władysław II Jagiełło Filo de Algirdas. Fariĝis reĝo de Pollando dum 1386 kaj establis la personan union inter Litovio kaj Pollando. Laŭ li nomiĝas la dinastio de Jogajlidoj

(litove jogailaičiai).

1381-1382 Kęstutis Kęstutis Kiejstut Kiejstut Filo de Gediminas, ekde 1345 kunreganto kun sia frato Algirdas, Kęstutis kontrolis la okcidentan Litovion. Post malkonsentoj li senpostenigis sian nevon Jogaila dum 1381, sed senliberiĝis kaj mortiĝis fare de la nevo la postan jaron.
1382-1392 Jogaila (Ladislao la 2-a) Jogaila Jahajla Władysław II Jagiełło Ankaŭ Reĝo de Pollando 1386-1434. Lia reprezentanto en Litovio estis Skirgaila (1387-1392).
1392-1430 Vytautas Vytautas Didysis Vitaut Witold Filo de Kęstutis. Dum 1382 kaptiĝis de sia kuzo Jogaila, sed sukcesis fuĝi kaj tial ne murdiĝis. Poste iĝis potenca nobelo, iel interpaciĝis kun Jogaila malgraŭ la mortigo de la patro kaj iĝis grandduko de Litovio dum 1392. Laŭplane iĝintus reĝo de Litovio dum 1429, sed la unua krono, sendita de la imperistro de la Sankta Romia Regno, estis haltigita en Pollando, kaj la dua nur alvenis ĵus post lia morto.
1430-1432 Švitrigaila Švitrigaila Svidryhajla Świdrygiełło Filo de Algirdas, frato de Jogaila. Senpostenigita fare de subtenantoj de Žygimantas, filo de Kęstutis
1432-1440 Žygimantas Kęstutatis Žygimantas Kęstutatis Zygimont I Kejstutavicz Zygmunt Kiejstutowicz Filo de Kęstutis, frato de Vytautas. Mortigita fare de subtenantoj de Švitrigaila

Persona unio kun Pollando sub la dinastio de Jogajlidoj (1440–1572)

La kontrakto de Krevo, laŭ kiu estonte la regantoj de Litovio kaj Pollando estu la sama persono, jam subskribiĝis dum 1385. Tamen seninterrompa vico de komunaj regantoj de ambaŭ landoj nur komenciĝis per Kazimiro la 4-a (eĉ poste la poloj kaj litovoj post morto de monarko dufoje elektis malsamajn posteulojn, sed la litova nomumito ambaŭkaze iom poste ankaŭ iĝis reĝo de Pollando). La monarkoj tenis kaj la titolon grandduko de Litovio kaj reĝo de Pollando, kaj numerigo estis malsama en Litovio kaj Pollando. La dinastio de Jogajlidoj, post grandduko kaj reĝo Jogaila, estis la rekta daŭrigo de la antaŭa litova dinastio de Gediminidoj.

Ĉar nun la litova kaj pola nomoj estas samrangaj, pro kialoj de neŭtraleco la monarkoj ĉi-tie ricevas esperantan nomon (se neeviteble por distingo ili ricevas - kiel kutime en diversaj lingvoj - la polan numerigon).

Periodo Reganto Litova nomo Rutena nomo Pola nomo Rimarkoj
1440-1492 Kazimiro la 4-a Kazimieras I Jogailaitis Kazimir Jahelonczyk Kazimierz IV Jagiellończyk Filo de Jogaila. Elektita kaj kronigita reĝo de Pollando dum 1447 post la morto de la reĝo Ladislao la 3-a
1492-1506 Aleksandro la 1-a Aleksandras I Alaksandr Aleksander I Filo de Kazimiro. Elektita kaj kronigita reĝo de Pollando dum 1501 post la morto de reĝo Jan Olbracht
1506-1548 Sigismondo la Maljuna Žygimantas Senasis Žygimont II Stary Zygmunt I Stary Filo de Kazimiro la 4-a.
1548-1572 Sigismondo Aŭgusto Žygimantas Augustas Žygimont III August Zygmunt II August Filo de Sigismondo la Maljuna. Fakta reganto ekde 1529.

Pola-Litova Unio (1569-1795)

La Pola-Litova Unio establiĝis laŭ interkonsento de Lublin dum 1569. La elektita reĝo de Pollando ekde nun aŭtomate iĝis ankaŭ la grandduko de Litovio (ĝis tiam la litova granddukeco estis hereda). La unua reganto de la komuna lando estis Sigismondo la 2-a Aŭgusto. Dum 1772 kaj 1793 ĉiam pli da landopartoj estis konkeritaj de la monarkioj Prusio, Aŭstrio-Hungario kaj Rusio, kaj dum 1795 la Pola-Litova Unio komplete konkeriĝis kaj ĉesis ekzisti. Litovio iĝis provinco de la Rusia Imperio por 123 jaroj. Estas iom da truoj en la tempolinioj ĉar foje daŭris iom da tempo elekti novan reĝon.

Titolo: Reĝo de Pollando kaj Grandduko de Litovio (litove Lenkijos karalius ir Lietuvos didysis kunigaikštis; belaruse karol Polščy, vialiki kniaź litoŭski; pole Król Polski, wielki książę litewski).

Periodo Reganto Litova nomo Rutena nomo Pola nomo Dinastio Rimarkoj
1573-1575 Henriko la 3-a de Valezo Henrikas Valua Anry Valua Henryk Walezy de Valois Li forlasis la tronon kaj fuĝis al Francio, kie li iĝis reĝo Henriko la 3-a.
1576-1586 Stefan Báthory Steponas Batoras Stiapan Batura Stefan Batory Báthory
1588-1632 Sigismondo la 3-a Vasa Zigmantas IV Vaza Žyhimont III Vaza Zygmunt III Waza sveda dinastio Vasa Proponis personan union inter la Pola-Litova Unio kaj Svedio, kaj estis reĝo de Svedio inter 1592 kaj 1599
1632-1648 Ladislao la 4-a Vasa Vladislovas II Vaza Uladzislaǔ I Vaza Władysław IV Waza Vasa
1648-1668 Johano la 2-a Kazimiro Vasa Jonas I Kazimieras Vaza Jan Kazimier Vaza Jan Kazimierz Vasa Rezignis pri la posteno de reĝo plus grandduko, kaj fariĝis monaĥo. Lasta ano de la dinastio Vasa en Pollando-Litovio
1669-1673 Michał Korybut Wiśniowiecki Mykolas I Kaributas Vošnioveckis Michał Karybut Wišniaviecki Michał Korybut Wiśniowiecki pola nobelaro
1674-1696 Johano la 3-a Jonas II Sobieskis Jan III Sobieski pola nobelaro
1697-1706 Aŭgusto la Forta Augustas II Saksas Aǔhust II Mocny August II Mocny germana dinastio Wettin Ankaŭ elektoduko de Saksio sub la nomo Friedrich August la 1-a
1706-1709 Stanisław Leszczyński Stanislovas I Leščinskis Stanisław Leszczyński pola nobelaro Milito pri pola monarkosekvo
1709-1733 Aŭgusto la Forta Augustas II Saksas Aǔhust II Mocny August II Mocny Wettin Ankaŭ elektoduko de Saksio sub la nomo Friedrich August la 1-a
1733-1736 Stanisław Leszczyński Stanislovas I Leščinskis Stanisław Leszczyński pola nobelaro Milito pri pola monarkosekvo
1733-1763 Aŭgusto la 3-a Augustas III Saksas August III Sas August III Saski Wettin
1764-1795 Stanisław August Poniatowski Stanislovas II Augustas Poniatovskis Stanisław August Poniatowski pola nobelaro Dum lia regotempo la pola konstitucio de la 3-a de majo 1791 ekvalidis. Post la kompleta divido de la regno inter la malamikaj monarkioj Prusio, Aŭstrio-Hungario kaj Rusio li rezignis pri la reĝa kaj grandduka posteno kaj mortis ekzile en Rusio

Respubliko de Litovio (1918-1940)

La konsilio de Litovio deklaris suverenan sendependecon la 16-an de februaro 1918, dum Litovio ankoraŭ estis okupita fare de la armeo de la Germana Regno. La 9-an de julio 1918, la konsilio deklaris la dukon de Urach reĝo de Litovio sub la nomo Mindaugas la 2-a. Tamen, la 2-an de novembro la konsilio nuligis tiun decidon kaj deklaris Litovion demokratia respubliko. La institucio de prezidento kreiĝis la 4-an de aprilo 1919.

Titolo: Prezidento (litove Prezidentas)

Periodo Postenulo Rimarkoj
4-a de aprilo 1919 ĝis 19-a de junio 1920 Antanas Smetona Elektita fare de la konsilio de Litovio
19-a de Junio 1920 ĝis 7-a de Junio 1926 Aleksandras Stulginskis Fakta prezidento (kiel gvidanto de la konstituiga asembleo de Litovio

Reelektita fare de la litova parlamento Seimas la 21-a de decembro 1922 kaj dum junio 1923.

7-a de junio ĝis 19-a de decembro 1926 Kazys Grinius Elektita fare de la parlamento, sed senpostenigita per armea puĉo (coup d'etat)
19-a de decembro 1926 gis 15-a de junio 1940 Antanas Smetona Duafoje elektiĝis prezidento post la armea puĉo de 1926. Post la minaca ultimato de Sovetunio konkeri la landon en 1940, li fuĝis al Germanio kaj poste al Usono
15-a ĝis 17-a de junio 1940 Antanas Merkys Ĉefministro, kaj fakta prezidento post la fuĝo de Smetona. Nek rekoniĝis internacie nek fare de litovaj diplomatoj en eksterlando, kaj prenis la rolon de prezidento neleĝe, ĉar Antanas Smetona nek demisiis nek mortis.
17-a de junio ĝis 21-a de julio 1940 Justas Paleckis Nekonstitucie nomumita fare de litovaj komunistoj sub premo de Sovetunio. Nek rekoniĝis internacie nek fare de litovaj diplomatoj en eksterlando.
Dosiero:COA Lithuanian SSR.png

Litova Sovetia Socialisma Respubliko (1940-1941 kaj 1944-1990)

La armeo de Sovetunio okupis Litovion kaj deklaris "Litovan Sovetian Socialisman Respublikon" dum julio 1940. Kiam la nazia Germana Regno atakis Sovetunion, Litovio okupiĝis fare de la germana armeo. Kiam tiu armeo retiriĝis dum 1944, Sovetunio reokupis la landon kaj redeklaris "Litovan Sovetian Socialisman Respublikon".

Titolo: Unua sekretario de la centra komitato de la komunisma partio de Litovio (litove Lietuvos komunistų partijos Centro komiteto pirmasis sekretorius; ruse Первый секретарь Центрального Комитета Коммунистической партии Литвы).


Periodo Postenulo Rimarkoj
21-a de julio 1940 ĝis 24-a de junio 1941
13-a de julio 1944 ĝis 22-a de januaro 1974
Antanas Sniečkus
18-a de februaro 1974 ĝis 14-a de novembro 1987 Petras Griškevičius
1-a de decembro 1987 ĝis 19-a de oktobro 1988 Ringaudas Bronislovas Songaila Unua partia gvidanto, kiu senposteniĝis (ĉiuj antaŭaj tenis la postenon ĝis morto)
19-a de oktobro 1988 ĝis 11-a de marto 1990 Algirdas Brazauskas Perdis tiun postenon kiam la ŝtata sendependeco deklariĝis.

Respubliko de Litovio (ekde 1990)

Ekde la deklaro pri ŝtata sendependeco la 11-an de marto 1990, la gvidanto de la supera konsilio estis la oficiala ŝtatestro. Tio finiĝis dum 1992, kiam la ofico de prezidento kaj la institucio de litova parlamento Seimas kreiĝis. Pro konsidero de Sovetunio, la Respubliko de Litovio kaj ĝiaj politikaj gvidantoj ne agnoskiĝis de plej multaj landoj ĝis septembro 1991.

Titolo ekde 1990 ĝis 1992: gvidanto de la supera konsilio (parlamento) (litove Aukščiausiosios Tarybos pirmininkas).

Titolo ekde 1992: Prezidento (litove prezidentas).


Periodo Postenulo Rimarkoj
11-a de marto 1990 ĝis 25-a de novembro 1992 Vytautas Landsbergis Kiel gvidanto de la supera konsilio.
25-a de novembro 1992 ĝis 25-a de februaro 1998 Algirdas Brazauskas Unua post-sovetia prezidento. Fakta prezidento (kiel gvidanto de la parlamento Seimas) ĝis la 25-a de februaro 1993, kiam li gajnis la prezidentan elekton. Ne rekandidatiĝis.
26-a de februaro 1998 ĝis 25-a de februaro 2003 Valdas Adamkus Ne reelektiĝis.
26-a de februaro 2003 ĝis 6-a de aprilo 2004 Rolandas Paksas Elektiĝis, sed post jaro pro akuzo de korupteco senposteniĝis.
ekde la 12-a de julio 2004 Valdas Adamkus

Eksteraj ligiloj

greke alia listo de litovaj regantoj (anglalingva)