Listo de romkatolikaj distriktoj en Francio ekde 2002

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Tiu artikolo prezentas la episkopujojn kaj la aliajn apartajn ekleziajn distriktojn de la romkatolika Eklezio kun sidejo en Francio aŭ kun parto sur la franca teritorio.

Teritorio[redakti | redakti fonton]

En la 1-a junio 2013, 108 apartaj ekleziaj distriktoj havis sidejon en Francio : 99 en la ĉeflando de Francio kaj 9 en la transmara Francio.

La ĉefepiskopujo de Chambéry kaj la unuiĝintaj episkopujoj de Maurienne kaj de Tarentaise aeque principaliter, konsistigas nur unu apartan eklezion.

Entute, la 108 apartaj ekleziaj distriktoj kun sidejo en Francio kovras la tutan teritorion de Francio, escepte de :

La episkopujo de Annecy enhavas Saint-Gingolph, svisa komunumo de la kantono Valezo.

La episkopujo de Port-Vila, kiu kovras Vanuatuon kaj estas sufragano de la ĉefepiskopujo de Numeo.

Ritoj[redakti | redakti fonton]

103 apartaj ekleziaj distriktoj kun sidejo en Francio uzas la roman liturgian riton kaj estas parto de la Latina Eklezio, laŭ la Kodekso de la Kanona Juro. Same estas por la apostola vikariujo de komora insularo.

Tri apartaj ekleziaj distriktoj estas eparĥioj, kiuj dependas de unu el la orientaj katolikaj eklezioj:

Tipoj[redakti | redakti fonton]

La apartaj ekleziaj distriktoj kun sidejo en Francio disiĝas tiel :

Restrukturado de la ekleziaj provincoj de la romkatolika eklezio en Francio okazis en 2002 en Francio, por kiel eble koincidigi ilin kun la civilaj administraciaj regionoj[1]. La 15 novaj ekleziaj provincoj anstataŭas la 17 malnovajn provincojn kaj zorgas pri la sekvo de la 9 apostolaj regionoj kiel la kutima loko por interespiskopuja interdiskutado[2].

Historio[redakti | redakti fonton]

La francaj provincoj kaj episkopujoj de la Malnova Reĝimo estis heredaĵoj de la malnovaj romiaj provincoj kaj urboj : plej multaj el ili estis do kreitaj inter la 2-a kaj la 5-a jarcento.

En la Revolucio, la eklezia mapo de Francio estis tute redifinita por kpoincidigi ĝin kun la departementoj, nove kreitaj administraciaj distriktoj.

La mapo de la ekleziaj distriktoj estis denove modifita en 1822-1823 (por pli bone respondi al la administracia mapo).

La ekleziaj provincoj estis modifitaj en 2002, por koincidigi ilin pli bone kun la regionoj.

Ekleziaj provincoj[redakti | redakti fonton]

Nunaj provincoj[redakti | redakti fonton]

La sekvanta listo listigas la nunajn ekleziaj provincoj sur la franca teritorio.

Eklezia provinco Episkopara Konferenco Teritorio
Besançon Francio Franĉ-Konteo
Loreno (parte)
Bordeaux Francio Akvitanio
Clermont Francio Aŭvernjo
Dijon Francio Burgonjo
Lille Francio Nordo-Kaleza Markolo
Lyon Francio Rodano-Alpoj
Marseille Francio Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
Korsiko
Martiniko Antiloj Gvadelupo
Franca Gujano
Martiniko
Montpellier Francio Langvedoko-Rusiljono
Numeo Pacifiko Nov-Kaledonio
Papeete Pacifiko Franca Polinezio
Parizo Francio Francilio
Poitiers Francio Limoĝio
Puatuo-Ĉarentoj
Reims Francio Ĉampanjo-Ardenoj
Pikardio
Rennes Francio Bretonio
Luarlandoj
Rouen Francio Malsupra Normandio
Supra Normandio
Tuluzo Francio Sudo-Pireneoj
Tours Francio Centro-Valo de Luaro

Ne estas eklezia provinco de Strasburgo, por la malnova franca regiono de Alzaco-Mozelo (la nuna regiono Alzaco kaj parto de la nuna regiono Loreno), kiu restis sub la konkordata reĝimo kun la franca ŝtato, sed nur du episkopujoj (Strasburgo kaj Metz), kiu rekte dependas de la diplomatia aŭtoritateco de la Apostola Seĝo.

Malnovaj provincoj[redakti | redakti fonton]

Nuligitaj ekleziaj provincoj :

En 2008[redakti | redakti fonton]

Romkatolikaj provincoj en Francio en 2002

La datoj en la kolumno "Kreo" respondas do :

  • al la unua mencio aŭ al la kreo de la diocezo en la Malnova Reĝimo (kiam ĝi ekzistas)
  • post oblikva streko (/), al la kreo de postkonkordata diocezo (post 1801).
Novaj ekleziaj provincoj en Francio (dekreto de la 8-a de decembro 2002)
Provincoj Episkopujoj Kreo Teritorio
Besançon Besançon (ĉefepiskopujo) 4-a jc. / 1801 Doubs (sen arondismento Montbéliard) kaj Haute-Saône (sen kantono Héricourt)
Belfort-Montbéliard (1870, teritorio malligita de Strasburgo kaj kunigita al Besançon) kreita en 1979, per malligo el Besançon Territoire de Belfort, kantono Héricourt (Haute-Saône) kaj arondismento Montbéliard (Doubs)
Nancy kaj Toul 4-a jc. (Toul), 1777 (Nancy) / 1801
Primasujo de Loreno
Meurthe-et-Moselle
Saint-Claude 1742 / 1822 Jura
Saint-Dié 1777/(1790-1801) / 1822 Vosges
Verdun 4-a jc. / 1822 Meuse
Bordeaux Bordeaux kaj Bazas (ĉefpepiskopujo, Primaso de Akvitanio) 3-a jc. (Bordeaux), 4-a jc. (Bazas) / 1801 Gironde
Agen 4-a jc. / 1801 Lot-et-Garonne
Aire kaj Dax 5-a jc. (Aire), 5-a s (Dax) / 1822 Landes
Bayonne, Lescar kaj Oloron 4-a jc. (Bayonne), 4-a jc. (Lescar), 4-a jc. (Oloron) / 1801 Pyrénées-Atlantiques
Périgueux kaj Sarlat 3-a jc. (Périgueux), 1317 (Sarlat) / 1822 Dordogne
Clermont (Clermont-Ferrand) Clermont (provinca ĉefepiskopujo) 3-a jc. / 1801 (provinca ĉefepiskopujo en 2002) Puy-de-Dôme
Moulins (1790-1801) / 1817 Allier
Le Puy-en-Velay 3-a jc. / 1822 Haute-Loire
Saint-Flour 1317 / 1801 Cantal
Dijon Dijon (provinca ĉefepiskopujo) 1731 / 1801 (provinca ĉefepiskopujo en 2002) Côte-d'Or
Autun, Chalon-sur-Saône kaj Mâcon 3-a jc. (Autun), 4-a jc. (Chalon), 4-a jc. (Mâcon) / 1801 Saône-et-Loire
Nevers 5-a jc. / 1822 Nièvre
Sens kaj Auxerre (ĉefepiskopujo) 3-a jc. (Sens, métropolitain ĝis en 2002), primaso de la Gaŭlioj kaj de Germanio.
4-a jc. (Auxerre)
fandiĝo en 1823
Yonne
Mission de Francio (prélature) 1954 Francio (siège fixé en Pontigny)
Cambrai, poste Lille ekde 2008 Lille (provinca ĉefepiskopujo) 1913, alligita el Cambrai (provinca ĉefepiskopujo en 2008) Nord (arondismentoj Lille kaj Dunkerque)
Arras, Boulogne-sur-Mer kaj Saint-Omer 4-a jc. (Arras), 1559 (Saint-Omer), 1567 (Boulogne-sur-Mer) / 1801 Pas-de-Calais
Cambrai (ĉefepiskopujo) 5-a jc. (provinca ĉefepiskopujo en 1559) / 1801 (2008, simpla ĉefepiskopujo). Nord (arondismentoj Cambrai, Douai, Valenciennes, Avesnes-sur-Helpe)
Lyon Lyon (provinca ĉefepiskopujo , Primaso de la Gaŭlioj) 2-a jarcento / 1801 Rhône kaj Loire (nur arondismento Roanne)
Annecy 6-a jc. (sidejo en Ĝenevo ĝis la protesta reformo, 16-a jc.) / 1822 Haute-Savoie
Belley-Ars 6-a jc. (Belley) / 1822 (renomumita Belley-Ars en 1988) Ain
Chambéry, Maurienne kaj Tarentaise (ĉefepiskopujo) 1779 (Chambéry),

5-a jc. (Tarentaise, en Aime poste en Moutiers-en-Tarentaise, provinca ĉefepiskopujo ĝis en 1792), 6-a jc. (Saint-Jean-de-Maurienne) / 1801 (provinca ĉefepiskopujo de 1817 ĝis 2002)

Savoie
Grenoble kaj Vienne 4-a jc. / 1801

(Vienne, nun en la departemento Isère, estis provinca ĉefepiskopujo ekde la 3-a jc. kaj ĝis en 1790 : la titolo episkopo de Vienne iris al tiu de Grenoble)

Isère
Saint-Étienne 1970, alligita el Lyon Loire (arondismentoj Saint-Étienne kaj Montbrison)
Valence, Die kaj Saint-Paul-Trois-Châteaux 4-a jc. (Valence), 4-a jc. (Die), 4-a jc. (Saint-Paul-Trois-Châteaux) / 1801 Drôme
Viviers 4-a jc. / 1822 Ardèche
Marseille Marseille (provinca ĉefepiskopujo) 3-a jc. / 1822 (ĉefepiskopujo en 1948, provinca ĉefepiskopujo en 2002) Bouches-du-Rhône (nur arondismento Marseille)
Aix-en-Provence kaj Arles (ĉefepiskopujo) 3-a jc. (Aix, provinca ĉefepiskopujo de la 4-a jc. ĝis en 2002), 3-a jc. (Arles, provinca ĉefepiskopujo de 417-50 ĝis 1790)

(Embrun, nun en la departemento Hautes-Alpes, estis provinca ĉefepiskopujo ekde la 4-a jc. kaj ĝis en 1790 : la titolo ĉefepiskopo de Embrun iris al tiu de Aix-en-Provence, sed Embrun apartenas al la episkopujo de Gap)

Bouches-du-Rhône (sen la arondismento Marseille)
Ajaccio 6-a jc. / 1801 Korsiko
Avignon (ĉefepiskopujo) 4-a jc. (Avignon, provinca ĉefepiskopujo de 1475 ĝis 2002), 4-a jc. (aliaj sidejoj) / 1801 Vaucluse
Digne, Riez kaj Sisteron 4-a jc. (les tri sièges) / 1801 Alpes-de-Haute-Provence
Fréjus kaj Toulon 4-a jc. (la du sidejoj) / 1822 Var
Gap kaj Embrun 5-a jc. / 1822 Hautes-Alpes
Nice 4-a jc. (?) / 1801 Alpes-Maritimes
Montpellier Montpellier, Lodève, Béziers, Agde, kaj Saint-Pons-de-Thomières (provinca ĉefepiskopujo) 6-a jc. (à Maguelonne, movita al Montpellier en 1536),

4-a jc. (Lodève), 4-a jc. (Béziers), 5-a jc. (Agde), 1318 (St-Pons)

/ 1801 (métropolitain en 2002)

Hérault
Carcassonne kaj Narbono 533 / 1801 Aude
Mende 3-a jc. / 1822 Lozère
Nîmes, Uzès kaj Alès 4-a jc. (Nîmes), 4-a jc. (Uzès), 1694 (Alès) / 1822 Gard
Perpignan-Elne 571 (en Elne, movita al Perpignan en 1601) / 1822 Pyrénées-Orientales
Paris Paris (provinca ĉefepiskopujo) 3-a jc. (provinca ĉefepiskopujo en 1622) / 1801 Parizo
Créteil 1966, alligita el Parizo kaj el Versailles Val-de-Marne
Évry-Corbeil-Essonnes 1966, alligita el Versailles Essonne (kun la paroĥoj Bonnelles kaj Sainte-Mesme)
Meaux 3-a jc. / 1801 Seine-et-Marne
Nanterre 1966, alligita el Parizo Hauts-de-Seine
Pontoise 1966, alligita el Versailles Val-d'Oise
Saint-Denis 1966, alligita el Parizo Seine-Saint-Denis
Versailles (1790-1801) / 1801 Yvelines (sen la paroĥoj de Bonnelles kaj Sainte-Mesme)
Poitiers Poitiers (provinca ĉefepiskopujo) 3-a jc. / 1801 (provinca ĉefepiskopujo en 2002) Vienne kaj Deux-Sèvres
Angoulême 3-a jc. / 1801 Charente
Limoges 2-a jc. / 1801 Haute-Vienne kaj Creuse
La Rochelle kaj Saintes 4-a jc. (Saintes), 1648 (La Rochelle) / 1801 Charente-Maritime
Tulle 1317 / 1822 Corrèze
Reims Reims (provinca ĉefepiskopujo) 3-a jc. / 1822 Marne (nur la arondismento de Reims) kaj Ardennes
Amiens 3-a jc. / 1801 Somme
Beauvais, Noyon kaj Senlis 3-a jc. (Beauvais), 4-a jc. (unue en Saint-Quentin Aisne, poste en Noyon en la 6-a jc.), 4-a jc. (Senlis) / 1823 Oise
Châlons-en-Ĉampanjo (antaŭlonge Châlons-sur-Marne) 4-a jc. / 1822 Marne (sen la arondismento de Reims)
Langres 3-a jc. / 1822 Haute-Marne
Soissons, Laon kaj Saint-Quentin 3-a jc. (Soissons), fine de la 5-a jc. (Laon), 4-a jc. (Saint-Quentin, movita al Noyon [Oise] en la 6-a jc.) / 1801 Aisne
Troyes 4-a jc. / 1801 Aube
Rennes Rennes, Dol kaj Saint-Malo (provinca ĉefepiskopujo) 3-a jc. (Rennes), 848 (Dol, provinca ĉefepiskopujo de la 9-a al la 11-a jc.), 7-a jc. (Alet, movita al Saint-Malo en la 12-a jc.) / 1801 (provinca ĉefepiskopujo en 1859) Ille-et-Vilaine
Angers 4-a jc. / 1801 Maine-et-Loire
Laval (1790-1801) / 1855, malligita el Le Mans Mayenne
Luçon 1317 / 1822 Vendée
Le Mans 5-a jc. / 1801 Sarthe
Nantes 4-a jc. / 1801 Loire-Atlantique
Quimper Cornouaille kaj Léon 5-a jc. (Quimper), 6-a jc. (Léon, en Saint-Pol-de-Léon) / 1801 Finistère
Saint-Brieuc kaj Tréguier 6-a jc. (la du sidejoj) / 1801 Côtes-d'Armor
Vannes 5-a jc. / 1801 Morbihan
Rouen Rouen (provinca ĉefepiskopujo , Primaso de Normandio). 3-a jc. / 1801 Seine-Maritime (sen la arondismento de Le Havre)
Bayeux kaj Lisieux 4-a jc. (Bayeux), 6-a jc. (Lisieux) / 1801 Calvados
Coutances kaj Avranches 5-a jc. (Coutances), 4-a jc. (Avranches) / 1801 Manche
Évreux 4-a jc. / 1801 Eure
Sées 5-a jc. / 1801 Orne
Le Havre 1974, malligita el Rouen Seine-Maritime (nur la arondismento de Le Havre)
Tuluzo Tuluzo, Saint-Bertrand-de-Comminges kaj Rieux (provinca ĉefepiskopujo) 3-a jc. (Tuluzo, provinca ĉefepiskopujo en 1317), 4-a jc. (Saint-Bertrand), 1317 (Rieux) / 1801

(Narbono, nun en la departemento Aude, estis provinca ĉefepiskopujo ekde la 4-a jc. kaj ĝis en 1790 : la titolo ĉefepiskopo de Narbono estis aldonita al tiu de Tuluzo, sed Narbono apartenas al la episkopujo de Carcassonne)

Haute-Garonne
Albi, Castres kaj Lavaur (ĉefepiskopujo) 3-a jc. (Albi, provinca ĉefepiskopujo de 1678 ĝis 2002), 1317 (Castres), 1317 (Lavaur) / 1822 Tarn
Auch, Condom, Lectoure kaj Lombez (ĉefepiskopujo) 4-a jc. (Auch, provinca ĉefepiskopujo de 663 ĝis 2002), 5-a jc. (Lectoure), 1317 (Lombez), 1317 (Condom) / 1822 Gers
Cahors 3-a jc. / 1801 Lot
Montauban 1317 / 1822 Tarn-et-Garonne
Pamiers, Couserans kaj Mirepoix 1295 / 1822 Ariège
Rodez kaj Vabres 5-a jc. (Rodez), 1317 (Vabres) / 1822 Aveyron
Tarbes-et-Lourdes 4-a jc. (Tarbes) / 1822 (ŝanĝis nomon al Tarbes-et-Lourdes en 1912) Hautes-Pyrénées
Tours Tours (provinca ĉefepiskopujo) 3-a jc. / 1801 Indre-et-Loire
Blois 1697 / 1822 Loir-et-Cher
Bourges (ĉefepiskopujo) 3-a jc. / 1801 (perdis sian titolon provinca ĉefpeiskopujo en 2002) Primaso de Akvitanioj, Patriarko Cher kaj Indre
Chartres 3-a jc. / 1822 Eure-et-Loir
Orléans 3-a jc. / 1801 Loiret
Apostola Seĝo (Alzaco kaj Mozelo, rekte ligitaj al la Apostola Seĝo en 1919, kaj Armeoj) Strasbourg (ĉefepiskopujo) 4-a jc. / 1801 (en 1870 la paroĥoj de la nuna episkopujo de Belfort estis alligitaj al la episkopujo de Besançon) Bas-Rhin, Haut-Rhin
Metz 3-a jc. / 1801 Moselle
Armeoj 1986 Francio (sidejo fiksita en Parizo, Saint-Louis-des-Invalides)
Transmaraj episkopujoj
Antiloj-Franca Gujano Ĉefepiskopujo de Sankta-Piero kaj Fort-de-France 1850 (métropolitain en 1867) Martiniko
Basse-Terre kaj Pointe-à-Pitre 1850 Gvadelupo
Kajeno 1956 Franca Gujano
Papeete Papeete 1966, tuj provinca ĉefepiskopujo Franca Polinezio (escepte de Markizinsuloj)
Taiohae (aŭ Tefenuaenata) 1966 Markizinsuloj (Franca Polinezio)
Numeo Numeo 1966, tuj provinca ĉefepiskopujo Nov-Kaledonio
Valiso kaj Futuno 1966 Valiso kaj Futuno
Apostola Seĝo Saint-Denis de Reunio 1850 (rekte ligita al la Apostola Seĝo) Reunio
Sankta-Piero kaj Mikelono (Apostola vikariujo) 1765 (rekte ligita al la Apostola Seĝo) Sankta-Piero kaj Mikelono

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En www.gcatholic.org :