Literatura Muzeo Petőfi
Literatura Muzeo Petőfi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Petőfi Irodalmi Múzeum | |||||
literatura muzeo literatura arkivo | |||||
Lando | Hungario vd | ||||
Situo | Belváros-Lipótváros | ||||
Adreso | Budapest, Károlyi utca 16. | ||||
Poŝtkodo | 1053 | ||||
Estiĝo | 1954 | ||||
Direktoro | Ferenc Jánosi • Márton Horváth • Márton Horváth • Sarolta Raffai • Ferenc Botka • Ferenc Botka • Mihály Praznovszky • Csilla Csorba • Gergely Prőhle • Szilárd Demeter | ||||
Koordinatoj | 47° 29′ 30″ N, 19° 3′ 30″ O (mapo)47.49159194444419.058235Koordinatoj: 47° 29′ 30″ N, 19° 3′ 30″ O (mapo) | ||||
| |||||
| |||||
Retpaĝo | https://pim.hu/ | ||||
Literatura Muzeo Petőfi, (hungare Petőfi Irodalmi Múzeum) estas grava muzeo en centro de Budapeŝto, kiu kolektas historiajn objektojn pri Sándor Petőfi kaj pri la hungara literaturo. Ĝi havas lokon en impona Palaco Károlyi [kAroji].
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La klasikisma palaco konstruiĝis en 1832 por grafo György Károlyi tiam inter urbomuroj de Pest (urbo). Ĝi estis renkontejo de literaturistoj, ofte okazis solenaj vesperoj, baloj, foje eĉ Franz Liszt pianludis ĉi tie. Krome la palaco partoprenis en la politiko, ekzemple en 1918 oni formis la Nacian Konsilion. Apartenaĵo de la palaco estas la ĝardeno, kie ĉiam oni aranĝas koncertojn.
Muzeo
[redakti | redakti fonton]En 1909 Societo Petőfi fondis muzeon "Domo Petőfi-Mór Jókai, kiu en 1957 trovis lokon en palaco de György Károlyi. Krome en la palaco estas videblaj arkeologia ekspozicio kaj tekstila kolektaĵo. Nepre menciindas skulptaĵo de Miklós Melocco pri altaro de Endre Ady skulptita en 1977.
La Literatura Muzeo prezentas unue ekspozicion pri Sándor Petőfi, krome heredaĵojn de la plej gravaj hungaraj poetoj kaj verkistoj, ekzemple Zsigmond Móricz, Tibor Déry, Jenő Heltai. Oni tie gardas ankaŭ manuskriptojn, ekzemple Petőfi: Nacia Kanto, Attila József: Ĉe la Danubo.
Elektitaj muzeanoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungarlingva Vikipedio
- muzea hompaĝo Arkivigite je 2009-05-09 per la retarkivo Wayback Machine
- muzea historio Arkivigite je 2008-06-23 per la retarkivo Wayback Machine