Literatura Socio de Gräfelfing
| Literatura Socio de Gräfelfing | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Literarische Gesellschaft Gräfelfing | |||||
| literatura societo (1921–) kultura institucio (1921–) neprofitcela organizaĵo (1921–) | |||||
| Komenco | 12-a de oktobro 1921 vd | ||||
| Geografia situo | 48° 7′ 31″ N, 11° 25′ 27″ O (mapo)48.1252711.424126944444Koordinatoj: 48° 7′ 31″ N, 11° 25′ 27″ O (mapo) | ||||
| Landoj | Germanio vd | ||||
| Sidejo | Gräfelfing | ||||
| Adreso | Maria-Eich-Straße 56, 82166 GräfelfingMaria-Eich-Straße 56 | ||||
|
| |||||
![]() | |||||
| Agareo |
culture mediation | ||||
| Moto | "...Wir wollen nicht nur unsere Meinung wiederholen, sondern hören, was der Andere denkt. Wir wollen [...] im Zusammenhang nachdenken, auf Gründe hören, bereit bleiben, zu neuer Einsicht zu kommen..." • Vogliamo ascoltare ciò che pensa l’altro | ||||
| Fondintoj | Adolph Stamm vd | ||||
| Estro | Ulrich Rosenbaum (ekde 18-a de aprilo 2024) | ||||
| |||||
| Retejo | Oficiala retejo | ||||
| Jura formo | unincorporated association | ||||
Literatura Socio de Gräfelfing (germane Literarische Gesellschaft Gräfelfing) estas neprofitcela kultura asocio[1] en Gräfelfing apud Munkeno, Germanio. Ĝi estis fondita en 1921 de d-ro Adolf Stamm en Krailling por plenumi la deziron de la loka burĝaro pri pagebla kultura vivo post la perdita milito, kiam vojaĝoj al la teatrejoj kaj operoj de Munkeno fariĝis tro kostaj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la Vajmara Respubliko, same kiel antaŭ, dum kaj post la Dua Mondmilito, la societo organizis prelegojn, koncertojn kaj teatrajn vesperojn[2]. Nur en la jaroj 1945 kaj 1946, kaj poste dum la pandemio de KOVIM-19, la programo estis interrompita.
Programo
[redakti | redakti fonton]Hodiaŭ, la societo kunlaboras kun lokaj kaj naciaj aŭtoroj, akademianoj kaj artistoj, surbaze de printempa kaj aŭtuna programo[3]. Dum sia ekzisto, ĝi kunorganizis pli ol 1 200 legadojn kaj koncertojn. La temoj ampleksas, krom arton kaj sciencon, ankaŭ ekologion[4] kaj aktualajn politikaj demandojn. Inter la elstaraj momentoj estis la vespero kun la[5] estonta federacia prezidento Joachim Gauck en 2009[6] kaj la vespero pasigita kune de la eksa urbestro de Munkeno Christian Ude kaj la gvidanto de la frakcio de la Maldekstra Partio, Gregor Gysi[7]. Ekde 2024, la societon gvidas Ulrich Rosenbaum.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑
Uta Wüst, urbestro (15 marto 2015) Krei la estontecon kune (germane). Komunumo de Graefelfing.
Superrigardo de la komunumo pri proponoj por infanoj kaj familioj: lernejoj, libertempaj agadoj, interalie la Literatura Socio de Graefelfing. - ↑ Frederike Tschochner. "Idealisto de la plej pura akvo", Münchner Merkur, 8-a januaro 2015. (germane)
La artikolo prezentas lian vidpunkton pri tio, kiel li sukcesis gvidi la Literaturan Socion tra la tempo de naci-socialismo. Theodor Engelmann estis ĝia prezidanto inter 1934 kaj 1944 - ↑ Neniu aŭtoro (29-a septembro 2025) La Literatura Societo Gräfelfing prezentas sian programon de oktobro ĝis januaro.. wochenanzeiger.de. Wochenanzeiger GmbH, 80809 München. "Ni pledas por diverseco", emfazis la estraro de la Literatura Societo Gräfelfing ĉe la prezento de la nova programo.
- ↑ "Savo en la biotopo", Süddeutsche Zeitung, 10-an de aprilo 2014. (germane) La ornitologo Peter Berthold montras dum sia prelego en la civitana domo, kiel la komunumoj povas longdaŭre malhelpi la formorton de minacataj birdospecioj.
- ↑
"Rakonto pri la brilo de libereco", Münchner Merkur, 9-a de novembro 2011. (germane)
Joachim Gauck vizitis la Literaturan Socion de Gräfelfing por legovespero en la Bürgerhaus.
- ↑ 100 jaroj de la Literatura Socio – Spegulo de la tempo (germane), p. 44–45. Komunumo Gräfelfing. “Iama federacia prezidento Joachim Gauck estis trifoje gasto de la Literatura Socio de Gräfelfing”. Literatura Socio de Gräfelfing. Alirita 31-a de oktobro 2025 .
- ↑ Maldekstrulo kaj ruĝulo (germane). Süddeutsche Zeitung GmbH, München (21-an de septembro 2016).
Literatura Societo komenciĝas per interparolo inter Gysi kaj Ude



