Literatura asocio de Arnstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Literatura asocio de Arnstadt (germane: Litterarische Vereinigung Arnstadt) estis rondo de kulturemuloj en Arnstadt ekzistinta de 1894 ĝis 1936.

Historio[redakti | redakti fonton]

Rondo de viroj, kiuj volis servi la bonon kaj la belon per la flegado de literaturo, pensis ke tio ĉi plej efike povus esti plenumita per ŝato de literaturo. Sekve fonditis en la 26.1.1894 de Arthur Rehbein kaj ses aliaj sampensantoj (Bauer, Balke, Boese, Reineck, Rothardt, Toelle). Ĉefa tasko de la societa laboro estis vigla prelegada ciklo kaj kontaktiĝo kun similaj asocioj nome Gabelbach (Ilmenau), Waldhaus (Greiz, Hainbund (Zittau), Drei Lilien (Harburg) aŭ Verein der Literaturfreunde (Erfurto).

Agadoj[redakti | redakti fonton]

Kulmino en la fondojaro estis la festo de la solena datreveno 400-a naskiĝtaga de Hans Sachs kiu faritis en la 2.11. en la salonego Kurhaussaal (Alexis-strato). La festparolado estis de Arthur Rehbein kaj estis ludita la komedio Hans Sachs de Gustav Burchard. Ĝi ricevis multan aplaŭdon. La 2-a kulmino estis samjare la 26-a de novembro kiam inaŭguritis en la Concordia-salonego (Karolinen-strato) la ekspozicio 1. Arnstädter Gemäldeausstellung kun ne tute 200 pentraĵoj. En la 2.2.1895 oni festis la unuan jaron de la societo kune en la Artista hejmo Schönbrunn, en la 2.4.1896 okazis aranĝo honore al Otto von Bismarck kaj en la 8.9.1896 amuzig- kaj balverspero en la Concordia-salonego.

Pro la foriro de Rehbein al Berlino la societa laboro eklamis. Ĝi finfine malfonditis en la 27.5.1936. En 1937 oni transdonis la librojn, la bildojn kaj la inventaron de la societo al la Muzea asocio de Arnstadt.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Josef Czerny: "Arthur Rehbein udn dei Litterarische Vereinigung Arnstadt", in: Aus der Vergangenheit von Arnstadt und Umgebung/AVAU 5/1995, p. 73-76
  • Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 341