Literatura kritiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Literatura kritiko estas la studo, pritaksado kaj interpretado de literaturo. Moderna literatura kritiko estas ofte informata de la literatura teorio, kio estas la filozofa studo de ties metodoj kaj celoj. Kvankam ambaŭ aktivaĵoj estas tre proksime rilataj, literaturaj kritikistoj estas ne ĉiam, kaj certe ne estis, teoriistoj.

La literatura kritiko konsistas en racia analizo kaj privalorado de literatura verko, verkisto aŭ skolo en aktuala amaskomunikilo ĉu gazeto ĉu ĵurnalo; pro tio oni distingu ĝin disde la Historio de la literaturo, kiu realigas kritikon kaj pritaksadon ege a posteriori kaj ofte per sistemo pli dokumentata, scienca kaj eklektika.

Librorevizio[redakti | redakti fonton]

Librorevizio estas formo de literatura kritiko en kiu libro estas analizata bazita sur enhavo, stilo, kaj merito.[1] Librorevizio povas esti unuafonta opinipeco, resuma revizio aŭ studenta revizio.[2] Libroj povas esti reviziata por presitaj periodikaĵoj, gazetoj kaj ĵurnaloj, kiel lerneja laboro, aŭ por prilibraj retejoj en Interreto. La longo de revizio povas varii el unusola paragrafo al substancaj eseoj. Tia revizio povas taksi la libron laŭ la bazo de persona gusto. Reviziantoj povas uzi la okazon de librorevizio por montro de lernado aŭ por disvastigo de propraj ideoj pri la temo de fikcia aŭ nefikcia laboro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Princeton (2011). Book reviews. Scholarly definition document. Princeton. Alirita September 22, 2011.
  2. Virginia Polytechnic Institute and State University (2011). Book reviews. Scholarly definition document. Virginia Polytechnic Institute and State University. Alirita 22a de Septembro, 2011.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en hispana)

(en angla)