Literatura lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Literatura lingvo estas lingvotavolodialekto de lingvo kiu estas uzata en literatura skribo. Tio povas inkludi ankaŭ liturgian verkadon. La diferenco inter literatura kaj neliteraturaj formoj estas pli markataj en kelkaj lingvoj ol en aliaj. Kie estas forta diverĝo, la lingvo montras diglosion.

Klasika latino estis la literatura lingvotavolo de Latino, kontraste al la Vulgara latina parolata tra la tuta Romia Imperio. La Latino alportita de romiaj soldatoj al Gaŭlio, Iberio, aŭ Dakio ne estis identa al la Latino de Cicero, kaj diferencis el ĝi pro vortotrezoro, sintakso kaj gramatiko.[1] Kelkaj literaturaj verkoj kun malaltaj lingvotavoloj el la klasika latina periodo montras iom da lumo en la mondon de la komenca Vulgara Latino. La verkoj de Plaŭto kaj Terentio, ĉar estis komedioj kun multaj roluloj kiuj estas sklavoj, konservas iome de la basilektaj latinlingvaj trajtoj, kiel faras la registrita parolmaniero de la liberigitoj de la Satirikono de Petronio Arbitro. Ĉe la tria koncilio de Tours en 813, la pastroj ricevis ordonojn preĝi en popola lingvo — ĉu en la rustica lingua romanica (Vulgara Latina), aŭ en la ĝermanaj popollingvoj — ĉar la komuna popolo jam ne plu povis kompreni la formalan Latinon.

Kazoj de literaturaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. L. R. Palmer The Latin Language (repr. Univ. Oklahoma 1988, ISBN 0-8061-2136-X)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Crystal, David (eld.), The Cambridge Encyclopedia of the English Language (Cambridge, 2003) ISBN 0-521-53033-4
  • McArthur, Tom (eld.), The Oxford Companion to the English Language (Oxford, 1992), ISBN 0-19-280637-8
  • McArthur, Tom, The English Languages (Cambridge, 1998) ISBN 0-521-48582-7