Literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kelkaj malnovaj libroj
La Libro de Ritoj (en ĉina: 禮記; en pinjino: Lǐjì), nome antikva ĉina teksto. Kelkaj difinoj de literaturo konsideras ĝin por inkludi ĉiujn skribitajn verkojn.
Dosiero:Mahfuz.jpg
Skiza portreto de Naguib Mahfouz, unu el ĉefaj verkistoj de araba literaturo, nome egipta.
Lord Byron en albana vestaĵo
Julio Cortázar en 1967
Gabriel García Márquez (2002)
Dosiero:MatsuoBashoChusonji.jpg
Statuo de Bashō en Chusonji, Hiraizumi, Iŭate Prefektujo, Japanio.
Jukio Miŝima en 1956
Franz Kafka.
Statuo de brava soldato Švejk, laŭ fama verko de Jaroslav Hašek ĉe stacidomo en Humenné - Slovakio, kie Švejk estis dum la milito

Literaturo estas la tuto de skribaĵoj, prozaj kaj versaj, kiuj havas socikulturan aŭ estetikan valoron. La vorto literaturo povas aŭ signifi la tutan mondan literaturon, aŭ nur la literaturon de unu specifa kulturofako.

Literaturo estas tre disputata koncepto. Laŭ iu vidpunkto, ĉefe en ĝermanlingvaj landoj, literaturo ne nur enhavas la verkaron de la arta literaturo (la beletron), sed ankaŭ la tuton de la intelektaj verkoj, kiuj koncernas la vivon kaj kulturon de iu nacioepoko. Tiele literaturaj verkoj povas esti historiaj, biografiaj, filozofiaj, sciencaj, politikaj, kaj aliaj. En latinidaj landoj, oni preferas nomi per la termino bibliografio tiun koncepton de literaturo kaj rezervas nomon literaturo al beletro.

Literaturo, en sia plej larĝa senco, estas ĉiu ajn verkita verko; etimologie la termino derivas el la latina literatura/litteratura "verkaĵo formita per literoj", kvankam kelkaj difinoj inkludas parolitajn aŭ kantitajn tekstojn. Pli precize, ĝi estas verkaĵo kiu posedas literaturajn meriton kaj intencon, kaj lingvaĵon kiu fonas literaturecon, kontraŭe al ĉiutaga lingvo. Literaturo povas esti klasita laŭ ĉu ĝi estas fikcionefikcio, kaj ĉu ĝi estas poezioprozo; ĝi povas esti krome distingita laŭ ĉefaj formoj kiaj romano, novelo, rakontoteatro; kaj verkoj estas ofte kategoriigitaj laŭ historiaj periodoj, aŭ laŭ sia alproksimiĝo al iaj estetikaj karakteroj aŭ intencoj (ĝenro).

Prenita por signifi nur skribajn verkojn, literaturo unue estis produktita fare de kelkaj el la plej fruaj civilizoj de la mondo – tiuj de antikva Egipto kaj Sumerio – jam la 4-a jarmilo a.K.; prenita por inkludi ĉu parolitajn aŭ kantitajn tekstojn, ĝi eĉ pli frue originis, kaj kelkaj el la unuaj skribaj verkoj eble estis bazitaj sur jam-ekzistanta parola tradicio. Ekde kiam urbaj kulturoj kaj socioj formiĝis, ekzistis proliferado en la formoj de literaturo. Evoluoj en pres-tekniko permesis ke literaturo estu distribuita kaj travivita sur senprecedenca skalo, kio kulminis en la 21-a jarcento per elektronika literaturo.

Evoluo

En antikvaj tempoj, popoloj havis nur parolan tradicion, poste rakontoj kaj versaĵoj estis skribitaj. La unuaj verkaĵoj havis mitologian aŭ religian enhavon.

Kiam oni komencis presadon, literaturo akiris pli privatan karakteron kaj fariĝis rimedo por esploro kaj esprimo de emocioj kaj homaj rilatoj.

Por legi pri evoluo de literaturo, vidu apartajn ĉapitrojn:

Ĉapitroj pri literaturo de diversaj regionoj
Ĉapitroj pri literaturo de diversaj lingvoj

Specoj poezio kaj prozo

Ekzemplo de kaligramo de Guillaume Apollinaire. Tiuj estas tipo de poemo en kiu la skribitaj vortoj estas aranĝitaj tiele ke ili produktas vidan bildon.

Oni distingas du specojn de literatura arto: kaj poezio kaj prozo. Poezio estas arto komuniki emociojn per versoj, do per la muziko de la parolo, obeante iajn metrikajn kaj priformajn regulojn. Prozo estas ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. La prozo pli konformas al ĉiutaga parolado ol la poezio. Antikvaj verkoj estis skribita versforme, ĉar kiam la homoj ne ankoraŭ regis skribadon, la poezia maniero helpis la memoron daŭre konservi la tekstojn; la prozo estas pli nova etapo. Nur en 18-a ĝis 19-a jarcentoj ili egaliĝis laŭ valoro.

Por pli da specoj, vidu:

Ĉapitroj pri diversaj literaturaj specoj

Poezio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Poezio.

Poezio estas formo de literatura arto kiu uzas estetikajn kaj ritmajn kvalitojn de lingvo por elvoki signifojn aldone al, aŭ anstataŭe, banala ŝajna signifo.[1] Poezio estis tradicie distingita de prozo memstare enkadriĝita en verso. Tiu distingo estas komplika ĉar ekzistas variaj hibridaj formoj kiaj proza poemo[2] kaj prosimetrum,[3] kaj pli ĝenerale pro la fakto ke ankaŭ prozo povas posedi ritmon.[4] Prozo estas gisita en frazoj, poezio en linioj; la sintakso de prozo estas diktita per signifado, dum tio de poezio estas tenita trans metro aŭ la vidaj aspektoj de la poemo.[5] Antaŭ la 19a jarcento, poezio estis ofte komprenita por esti io metita en metrikaj linioj; sekve, en 1658 difino de poezio estas "ajna speco de subjekto konsistanta el ritmo aŭ versoj".[1] Eventuale kiel rezulto de la influo de Aristotelo (lia Poetiko), "poezio" antaŭ la deknaŭa jarcento estis kutime malpli teknika nomo por verso ol normiga kategorio da fiktiva aŭ retorika arto.Citaĵa eraro Nevalida <ref>-etikedo; nevalidaj nomoj, ekzemple tro multaj; $2 Kiel formo ĝi povas dati de antaŭ legopovo, kie la plej fruaj verkoj estas kunmetitaj ene kaj daŭrigitaj per parola tradicio;[6][7] tial ĝi konsistigas la plej fruan ekzemplon de literaturo.

Prozo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Prozo.

Prozo (latine prosa, greke πроза) estas ordinara parolo aranĝita nek laŭ versmezuro nek laŭ drama formo, t.e. ne nur beletro senversa (normala rakontado), sed ankaŭ tekstoj instruaj, fakaj, ĵurnalistaj.

La difino de prozo estas iusence negativa, kiel tio, kio ne estas poezio. Tial ne estas facile analizi la diversajn specojn de prozo. Laŭ la celo de aŭtoro eblas plej facile distingi inter beletra kaj utileca prozoj; beletro esence sekvas artajn celojn similajn al tiuj de poezio, dum ke utileca prozo emfazas la enhavon de teksto kaj ĝian komunikadon. Komunaĵoj de tiuj du kampoj povas okazi en propagando kaj varbado.

Pro la kontraŭeco de prozo al poezio la adjektivo "proza" akiris la kromsignifon "senpoezia", "ordinara".

En la antikva kaj mezepoka tempoj oni ne diferencigis inter beletra kaj faka stilo, sed ankaŭ nun kelkaj ĝenroj staras sur la dislimo de beletro kaj ĵurnalismo.

Literaturo kiel socia procezo

Lastatempe, ankaŭ estas akceptite ke la koncepto pri Literaturo estas socia procezo, en kiu partoprenas diversaj institucioj kaj perantoj (nome, universitatoj, lernejoj, instruistoj, eldonejoj, politikistoj, literaturaj konkursoj, librovendejoj, kritikistoj, revuoj, ĵurnaloj, ktp). Interveno de tiuj perantoj legitimas verkojn, klasifikante ilin en la kategorion literaturo. Sekve, la studo de la tiel nomataj literaturaj (ĉef)verkoj, estas ankaŭ la studo de la politikaj, sociologiaj, filozofiaj kondiĉoj, kiuj unuflanke kreis ilin; kaj aliflanke legas kaj rekomendas ilin.

La esplorado de signifo de la literaturaj verkoj estas des pli kompleksa, ĉar la interpretado de unu sama verko varias historie kaj socie. Tio parte klarigas la maleblon doni ĝustan difinon al la vorto literaturo. Estante produkto de longa kaj kompleksa socia procezo, literaturo estas rezulto de reciproka influo de interesoj de sociaj sektoroj (aŭ tavoloj, grupoj) per legitimantaj institucioj, kiuj reprezentas ilin.
Pro tio ĉi, en avangardaj literatursciencaj sektoroj, oni preferas la adjektivan uzon de la vorto literaturo anstataŭ ĝia substantivo. Sekve oni aludas al literatura teorio, ne al teorio de la literaturo. Tio montras la rekonon ke literaturo ne estas reala objekto, sed tre dinamika, aktiva procezo, al kiu oni aludas per la adjektivo literatura. En tiu ĉi skemo, ankaŭ la literaturaj genroj estas rezulto de la samaj procezoj, kiuj kreas literaturajn objektojn.

Aliaj artikoloj pri literaturo

Literaturo laŭ regionoj

Afrika Literaturo - Barata Literaturo - Eŭropa Literaturo - Islama Literaturo - Latinamerika Literaturo - Nordamerika Literaturo

Literaturo laŭ lingvo

Angla - Araba - Armena - Belarusa - Bengala - Ĉeĥa - Ĉina - Dana - Esperanta - Eŭska - Finna - Franca - Frisa - Germana - Greka - Helena - Hispana - Hungara - Irlanda - Islanda - Itala - Japana - Kartvela - Kataluna - Keĉua - Kornvala - Latina - Malajala - Nederlanda - Norena - Norvega - Okcitana - Pensilvanigermana - Persa - Pola - Portugala - Rumana - Rusa - Samea - Skotgaela - Slovaka - Slovena - Sveda - Turka - Urdua poezio - Vjetnama

Literaturo laŭ formo aŭ ĝenro (Literaturaj ĝenroj)

Prozo

Artikolo - Dramo - Eseo - Fabelo - Legendo - Mito - Novelo - Publicista Verko - Romano - Ŝlosilromano

Poezio

Epopeo - Eposo - Fablo - Hajko - Kaligramo - Limeriko - Poemo - Renko - Romanco - Soneto - Tankao - Verso

Apartaj specoj

Apartan specon de literaturaĵoj prezentas koncizaj eldiraĵoj, montrantaj homajn pensojn pri diversaj valoroj de la vivo.

Aforismo - Devizo - Maksimo - Moto - Proverbo - Sentenco

Literaturo laŭ rimedoj

Esprimmanieroj - Figuroj - Parolfiguroj - Sonfiguroj - Vortfiguroj - Rimo

Literaturo laŭ enhavoj

Biografioj - Ĉiutaga literaturo - Fakliteraturo - Fantasto - Historiaj romanoj - Krimliteraturo - Magia realismo- Memoroj -Militliteraturo - Porinfana literaturo - Psikologiaj romanoj - Romantika literaturo - Sciencfikcio - Taglibroj- Vojaĝlibroj -Enketa-atestaĵa-gazetista-literaturoj

Literaturo laŭ skoloj

Dadaismo - Klasikismo - Kreadismo - Magia realismo - Romantisma literaturo - Simbolismo - Superrealismo

Literaturo laŭ famo

Ĉefverkoj de literaturo - Baza legolisto (kompilita de William Auld) - Literaturpremioj

Literaturo laŭ distribuo

Parola literaturo - Manuskripta literaturo - Presita literaturo - Samizdato - Rete publikigita literaturo

Famaj verkistoj

Vidu ĉe Verkistoj.

Diverse

Famaj fikciuloj - Fikciaj lokoj - Serio Oriento-Okcidento
Eldonejoj - ISBN - Librovendejoj

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. 1,0 1,1 poetry, n.. Oxford English Dictionary. OUP. Alirita 13a Februaro 2014.
  2. Poetic Form: Prose Poem. Poets.org. Academy of American Poets. Alirita 15a Februaro 2014.
  3. Preminger, The New Princeton Encyclopedia of Poetry and Poetics, 981
  4. Preminger, The New Princeton Encyclopedia of Poetry and Poetics, 979
  5. Preminger, The New Princeton Encyclopedia of Poetry and Poetics, 938–9
  6. Finnegan, Ruth H.. (1977) Oral poetry: its nature, significance, and social context. Indiana University Press.
  7. (1953) “Oral-Formulaic Character of Anglo-Saxon Narrative Poetry”, Speculum 28 (3), p. 446–67. doi:10.2307/2847021. Alirita 13a Februaro 2014..