Saltu al enhavo

Literaturo de Ekstremaduro

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carolina Coronado estas unu el la plej elstaraj verkistoj de ekstremadura literaturo en la hispana.
Elisa Herrero Uceda estas unu el la plej elstaraj verkistoj de la ekstremadura literaturo en la ekstremadura.

La literaturo de Ekstremaduro estas tiu verkita en la diversaj lingvoj parolataj en Ekstremaduro: hispana, ekstremadura, kastua, fala, kaj portugala.

Oni povas diri, ke ekstremadura literaturo komenciĝas per tekstoj verkitaj en la latina. Unu el la plej fruaj ekzemploj, kiujn ni havas hodiaŭ, estas De vita et miraculis Patrum Emeritensium (635), atribuita al Paulo Diácono.

Dum la tempo, la plej multaj ekstremaduraj aŭtoroj verkis en la kastilia, kaj nur en la lastaj jarcentoj aperis verkoj en la aliaj lingvoj de Ekstremaduro, kiel ekzemple la ekstremadura kaj la kastua.

Literaturo en la ekstremadura

[redakti | redakti fonton]

La lingvo de Ekstremaduro komencis aperi en dokumentado ekde la 13-a jarcento.[1] En la 17-a jarcento aperis tekstoj en la talavera subdialekto (1638).[1] La ekstremadura komencis havi pli grandan ĉeeston en literaturo kun Vicente Barrantes kaj lia Días sin sol (Tagoj sen suno) de 1875.

En 1984, José María Alcón Olivera publikigis Requilorios, la unua romano verkita en la ekstremadura. Nur en la 2000-aj jaroj oni vidis novajn eldonaĵojn en Ekstremadura, ĉi-kaze en la varianto El Rebollar, kun El corral los mis agüelus), de José Benito Mateos Pascual. Sekvis la Primera Antología de Poesía Extremeña en 2005. En 2011 estis eldonita La nueva literatura en estremeñu, sekvita en 2012 de dua parto.

En 2012, Ismael Carmona García publikigis la poezikolekton Pan i verea. La gefratoj Miguel Herrero Uceda kaj Elisa Herrero Uceda publikigis du novelojn en la ekstremadura lingvo: unu en 2012, titolita Ceborrincho, relatos extremeños, kaj alia en 2015, titolita Mamaeña, relatos extremeños. Aliaj libroj en postaj jaroj inkludas La huélliga de Marcos Cruz Díaz kaj El sol del lobu de Aníbal Martín. En 2025, Vicente Costalago publikigis Euris estremeñus i sotras poemas, dividita en tri partojn: la unua kun epopeoj pri diversaj ekstremaduraj herooj; la dua kun religiaj poemoj; kaj la lasta kun individuaj poemoj. En novembro de tiu sama jaro, li ankaŭ publikigis "Estórias estremeñas", libron kun tri rakontoj, du el ili influitaj de ekstremadura mitologio kaj alia inspirita de la ekstremadura kamparana ribelo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Carmona García, Ismael. (2022) Las grafías del extremeño I.