Literaturo de Hispanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dum per la termino Hispana literaturo oni subkomprenas la literaturon verkitan en la hispana lingvo kaj en Hispanio kaj foje ankaŭ en Hispanameriko, per Literaturo de Hispanio oni subkomprenas la literaturon verkitan en Hispanio kaj en la hispana lingvo kaj en la aliaj hispanaj lingvoj, nome la kataluna, la galega kaj la eŭska en ties diversaj dialektoj. Foje oni inkludas ankaŭ tie la literaturon verkitan en la hebrea lingvo, en la araba lingvo aŭ en la latina lingvo en la Mezepoko. Pleje temas pri geografia koncepto pli ol kultura aŭ lingva, ĉar plej ofte la galega literaturo disvolvigas tre fortajn rilatojn kun la portugala literaturo, dum la Eŭsklingva literaturo apenaŭ montras diferencon inter tiu verkita en Hispanio aŭ tiu verkita en Francio. Aliflanke per kataluna literaturo oni subkomprenas tiun verkitan en la tuta Kataluna Landaro ĉu en Hispanio aŭ ekstere.

Tamen tre ofte per Literaturo de Hispanio oni povas subkompreni la samon kiel sub la esprimo Hispana literaturo.

Kronologio[redakti | redakti fonton]

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Rekupero de la periferiaj lingvoj kaj literaturoj[redakti | redakti fonton]