Kafeja literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Literaturo kafeja)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Literaturo kafeja (germane: Kaffeehausliteratur) nomiĝas literaturaĵoj verkitaj aŭ komplete aŭ parte en kafejo. La aŭtorojn koncernitajn oni nomis kafejaj verkistoj (Kaffeehausliteraten). Centro de tiu ĉi literaturo estis Vieno, tamen iĝis kafeja literaturo ankaŭ en aliaj urboj de Eŭropo.

La epoko de literaturo kafeja[redakti | redakti fonton]

Peter Altenberg en 1907 en la viena Kafejo Central

Sendube kafejoj en Vieno havis certan kulturan rolon jam antaŭe kaj tia rolo ekzistas ankaŭ de tempo al tempo hodiaŭ, tamen ĝia aparta funkcio kiel literatura laborejo la institucio kafeja viena havis dum la tempo de Fin de siècle, kiam antaŭ la eksplodo de la Unua mondmilito la dispartiĝo de Aŭstrio-Hungario de kelkaj jam antaŭsentitis. En atmosfero de diboĉo kaj dekadenco la aŭstria ĉefurbo konis kulminon de kultura kaj kreiva agadoj, la t.n. Moderno viena (Wiener Moderne). La forpelo kaj mortigo de judaj egburĝoj post Anschluss, kiuj ja gravegis intelekte, fino de kulmino kafejliteratura kvazaŭ aŭtomate venis, kvankam kelkaj el tiaj aŭtoroj daŭrigis laboron artistan eksterlande.

La kafejo servis al la aŭtoroj kiel inspirejo por sociaj studoj, spontaneverkado kaj felietono-farado. Literaturo nomitis simpla tempopasigado; ofte la tekstoj estas nur fragmentoj, notetoj, impresoj, pribabilaĵoj. Tiukontekste parolis Peter Altenberg de "viveltiraĵoj" (Extrakte des Lebens). Multaj intelektuloj pasigis multajn horojn enkafeje por interŝanĝoj kulturaj; konsumdevigo dumkafejside ne ekzistis. Je la fino de la 1880-aj jaroj fonditis en Kafejo Griensteidl fare de Hermann Bahr la grupo Jung-Wien. Post fermo de tiu ĉi kafejo en 1897 Kafejo Central iĝis pli kaj pli grava. Ankaŭ Kafejo Museum, dezajnite de Adolf Loos, kaj - ĉefe post la Unua mondmilito, Kafejo Herrenhof nombriĝis inter la vere gravaj literaturistaj kafejoj de Vieno.

Kutimuloj estis la verkistoj Alfred Adler, Peter Altenberg, Hermann Bahr, Richard Beer-Hofmann, Hermann Broch, Egon Friedell, Hugo von Hofmannsthal, Karl Kraus, Anton Kuh, Robert Musil, Leo Perutz, Ernst Polak, Alfred Polgar, Joseph Roth, Felix Salten, Arthur Schnitzler, Friedrich Torberg kaj Franz Werfel, sed ankaŭ pentristoj kiel Gustav Klimt, Egon Schiele kaj Oskar Kokoschka, la arkitektoj Adolf Loos kaj Otto Wagner kaj la komponistoj Franz Lehár kaj Alban Berg.

Ankaŭ en aliaj urboj de la monarkio, ekz. en Prago (Egon Erwin Kisch), Budapeŝto (Ferenc Molnár, Dezső Kosztolányi), Bratislavo, Brunno, Jihlava, Ljubljano, Krakovo (Stanislaw Przybyszewski), Triesto kaj Zagrebo (Antun Gustav Matoš) evoluis sama kulturo enkafeja. Pragaj germanlingvanoj renkontiĝis ekz. ĉe Continental (Gustav Meyrink, Max Brod) aŭ ĉe Kafejo Arco (Franz Werfel, Franz Kafka). La ĉeĥlingvanoj pragaj preferis Kafejon Union (Jaroslav Hašek, gefratoj Čapek) kaj poste Kafejon Slavia (kiu iĝis renkontiĝloko de la avangardo). En Budapeŝto citendas Kafejo Novjoro, Abbazia, Central kaj Hadik (Frigyes Karinthy; en Triesto Kafejo San Marco (Italo Svevo, James Joyce). Jama Michalika en Krakovo estis centro de kabaredistoj literaturaj.[1]

En urboj ekster Aŭstrio-Hungario ja estis kafeja literaturo, kiu tamen parte havis alian rolon. Ekzemploj jen: Odeon en Zuriko, Café du Dôme kaj Kafejo Flore en Parizo kaj en Ascona Kafejo Verbano. En Berlino menciindas Romanisches Café kaj Café des Westens. Tie troviĝis kafetrinkante i.a. Stefan Zweig, Erich Kästner, Ernst Deutsch, Gottfried Benn, Joachim Ringelnatz, Irmgard Keun kaj Grete Mosheim, Billy Wilder kaj Erich Maria Remarque. En Madrido menciindas Café Gijón ĉefe post la Hispana Enlanda Milito. La etoso de kafejaj literaturo kaj kunvivado estas priskribita en la romano La Colmena (La abelujo) de Camilo José Cela, kies agado okazas ĉefe en kafejo, kies posedantino, laboristoj kaj klientoj estas la ĉefaj roluloj de la verko.

Kafejo kiel laborejo[redakti | redakti fonton]

Stefan Zweig priskribis en sia fama nostalgioza verko Die Welt von Gestern junulajn jarojn feliĉe pasigitajn enkafeje tiumaniere:

  • La viena kafejo ja estas institucio speciala kiu ne povas esti komparata al io simila en la tuta mondo. Fakte temas pri demokratia klubo alirebla por ĉiuj kontraŭ konsumo de unu malkara taso da kafo, kie ĉia gasto rajtis sidi - kontraŭ tiu malgranda obolo - dum horoj por diskuti, skribi, kartludi, poŝtaĵricevi, gazetlegadi abunde. Tiamaniere ni rekte ĉion sciis, kio okazis en la mondo, ni eksciis pri ĉiu noveldonita libro, de ĉiu teatraĵo kaj komparis la kritikojn en la diversaj gazetoj; nenio aldonis tiom multe por la intelekta moviĝo de la aŭstroj kiom ties orientiĝeblo pri ĉio kaj la pridiskuteblo interamika enkafeje. Ĉiutage ni sidis dum horoj kaj nenio elfuĝis de ni. Ĉar danke al kolektiveco de niaj interesoj ni postflaris la mondon de artistaĵoj ne per du, sed per dudek aŭ kvardek okuloj.[2]

Ekzemploj kaj literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Peter Altenberg: Nachtcafé. In: Neues Berlin. Berlin 1911.
  • Peter Altenberg: So wurde ich. Stammgäste. In: Semmering. Berlin 1913.
  • Peter Altenberg: Kaffeehaus. In: Vita ipsa. Berlin 1918.
  • Franz Werfel: Im Kaffeehaus für Gott und Lenin. In: Barbara oder die Frömmigkeit. Berlin / Wien / Leipzig 1929.
  • Franz Werfel: Der letzte Kaffeehausliterat. In: Zwischen Oben und Unten. München /Wien 1975.
  • Géza von Cziffra: Anton Kuh, der Schnorrer-König. In: Der Kuh im Kaffeehaus. Die goldenen Zwanziger in Anekdoten. München / Berlin 1981.
  • Ludwig Hirschfeld: Kaffeehauskultur. In: Das Buch von Wien. Was nicht im Baedeker steht. 1927
  • Felix Salten: Aus den Anfängen. Erinnerungsskizzen. In: Jahrbuch deutscher Bibliophilen und Literaturfreunde. Berlin 1933
  • Stefan Zweig: Das Kaffeehaus als Bildungsstätte. Jugend im Griensteidl. In: Die Welt von gestern. Stockholm 1944.
  • Karl Kraus: Die demolierte Literatur. In: Frühe Schriften 1892–1900. Frankfurt am Main 1988.
  • Anton Kuh: Central und Herrenhof. Lenin und Demel aus Luftlinien. Wien 1981.
  • Anton Kuh: Zeitgeist im Literaturcafé. Café de l’Europe. Wien 1983.
  • Alfred Polgar: Die Theorie des Café Central. In: Kleine Schriften. Reinbek 1983.
  • Hilde Spiel: Heimkehr ins Herrenhof. In: Rückkehr nach Wien. Tagebuch. München 1968.
  • Friedrich Torberg: Traktat über das Wiener Kaffeehaus. Sacher und Wider-Sacher, Café de l’Europe – Café Imperial. In: Die Tante Jolesch oder Der Untergang des Abendlandes in Anekdoten. München 1975.
  • Hans Weigel: Das Kaffeehaus als Wille und Vorstellung. In: Das Wiener Kaffeehaus. Wien / Zürich / München 1978.
  • Oskar Kokoschka: Über Adolf Loos. Karriere im Café Central. In: Mein Leben. München 1971
  • Gina Kaus: Leben im Herrenhof. In: Und was für Leben … mit Liebe und Literatur, Theater und Film. Hamburg 1979.
  • Heimito von Doderer: Meine Caféhäuser. In: Franz Hubmann: Café Hawelka. Ein Wiener Mythos. Wien 1982.
  • Friedrich Hansen-Löwe: Kaffeehausgesellschaft. In: Franz Hubmann: Café Hawelka. Ein Wiener Mythos. Wien 1982.
  • André Heller: Ein Ort der selbstverständlichen Täuschungen. In: Franz Hubmann: Café Hawelka. Ein Wiener Mythos. Wien 1982.
  • Friederike Mayröcker: Für Josefine Hawelka. In: Magische Blätter. Frankfurt am Main 1983.
  • Milan Dubrovic: Diagnose des Literaturcafés. Ein Literat ohne Werk In: Veruntreute Geschichte. Die Wiener Salons und Literaturcafés. Wien / Hamburg 1985.
  • Barbara Frischmuth: Café Fluch. 1997.
  • Ernst Hinterberger: Die Kaffeehäuser der anderen. Mein Kaffeehaus. 1997.
  • Robert Menasse: Beruf Kaffeehausgast. 1997.
  • Ernst Molden: Der Teufel im Prückel. In: Die Krokodilsdame. München 1997.
  • Susanne Widl: Eine kleine Kaffeehausphilosophie. 1997 in: [Susanne] Widl: Mein Leben im Spiegel der Medien, mit Beiträgen von Gregor Auerhammer und vielen anderen, Verlag für Moderne Kunst, Wien 2016, ISBN 978-3-86984-098-7, S. 332–335.
  • Christoph Braendle: Kaffeehausblues. In: Liebe, Freud und schöner Tod. Wiener Sonaten. Picus, Wien 1998, ISBN 3-85452-708-X.

Literaturo prie[redakti | redakti fonton]

  • Renate Zainingen; Michael Rössner (eld.): Literarische Kaffeehäuser. Kaffeehausliteraten. Zur Produktion und Rezeption von Literatur im Kaffeehaus in Europa und Lateinamerika zwischen 1890 und 1950. Böhlau, Köln 1999, ISBN 3-205-98630-X Inhaltsverzeichnis.
  • Walter Schübler: Wider die "Kaffeehausliteratur". In: Wiener Zeitung, 5.1.2019, rete
  • Christine Scherzinger: Zeitlos in - zeitlos out: das Café in der deutschen Gegenwartsgesellschaft; eine kultursoziologische Studie, Tectum, Marburg 2005, ISBN 978-3-8288-8915-6 (=disertacio Fernuniversität Hagen 2005)
  • Carina Trapper: Stätte des Schreibens oder der Inszenierung? Das literarische Kaffeehaus zwischen Sein und Schein. 2009, (Universität Wien 2009, surrete PDF).

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kaffeehausliteratur en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Michael Rössner: Literarische Kaffeehäuser. Kaffeehausliteraten. Zu den Besonderheiten von Literaturproduktion und -rezeption im Kaffeehaus
  2. Originalo en la germana lingvo: Das Wiener Kaffeehaus stellt eine Institution besonderer Art dar, die mit keiner ähnlichen der Welt zu vergleichen ist. Es ist eigentlich eine Art demokratischer, jedem für eine billige Schale Kaffee zugänglicher Klub, wo jeder Gast für diesen kleinen Obolus stundenlang sitzen, diskutieren, schreiben, Karten spielen, seine Post empfangen und vor allem eine unbegrenzte Zahl von Zeitungen und Zeitschriften konsumieren kann. [...] So wussten wir alles, was in der Welt vorging, aus erster Hand, wir erfuhren von jedem Buch, das erschien, von jeder Aufführung und verglichen in allen Zeitungen die Kritiken; nichts hat so viel zur intellektuellen Beweglichkeit des Österreichers beigetragen, als dass er im Kaffeehaus sich über alle Vorgänge der Welt umfassend orientieren und sie zugleich im freundschaftlichen Kreise diskutieren konnte. Täglich saßen wir stundenlang, und nichts entging uns. Denn wir verfolgten dank der Kollektivität unserer Interessen den orbis pictus der künstlerischen Geschehnisse nicht mit zwei, sondern mit zwanzig und vierzig Augen.