Literismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La literismo, kreita en Parizo en 1946, de Isidore ISOU, estis avangarda artmovado, kiu rigardas sin la heredinto de Dada kaj de la superrealismo. Ĝi asertis formon de esprimo bazitan sur "la detruo de la parolo profite al la litero", kaj sian konfidon pri la revolucia potencialo de la junularo.

En la literista movado, oni povas distingi du grupojn ; tiu ĉirkaŭ Isidore ISOU kaj la "deorigina" literismo ekde 1946, kaj tiu reprezentata de la grupo "Literista Internacio" aktiva de 1952 ĝis 1957 ĉirkaŭ Guy Debord. Tiu ĉi, tre kritikema pri la unua, pliradikaliĝis pograde sian sintenon kaj poste fondis kun aliaj grupoj Situaciistan Internacion.

Isidore ISOU kaj la literista poezio

Isidore GOLDSTEIN (plumnome : ISOU) elpensis la literismon en 1943, nur 17-jara. La fundinto kaj ĉefa figuro de la literismo estas juna rumana judo rifuĝinta en Parizo tuj post la 2-a Mondmilito. Helpe de Gabriel Pomerand, kiun li renkontis en la franca ĉefurbo, ISOU grupigis junajn ribelemajn artistojn kun la intenco repreni la eksperimentojn de la dadaismo kaj superrealismo. Tie, kie la dadaistoj detruis la logikon kunmetante vortojn sen ŝajna rilato, la literistoj volis detrui la signifon en la vorto, kaj krei poezion per la sola sonoreco de la literoj (inspirite de la fonetika poezio de Kurt Schwitters).

Jen ekzemplaj versoj de ISOU (1944) :

Noau havignon oh nivaî
Hanlé ! hao déda dela houpe
Youss dassayan sastueŭ syoupe
Le slo lo slo édiha edihaî

Krom la poezio, la literistoj ankaŭ aplikis siajn ideojn en pentrado, muziko kaj filmofarado.

La "subleviĝo de la junularo"

"Ni pensas, ke la junularo posedas en formo ankoraŭ latenta la revolucian forton de la socio", asertis iu literisto. Tiu ribelemo esprimiĝis jam komence de la movado per skandalo : la 21an de januaro 1946, ISOU kaj kelkaj sekvantoj tumultas dum la unua prezento de teatraĵo de Tristan Tzara. En 1949, la polico arestas ISOUn pro "atenco kontraŭ la bonaj moroj", konsekvence de la publikigo de lia libro titolita Isou aŭ la mekaniko de la virinoj. Samjare, ĝi malpermesas publikan prelegon de POMERAND titolita Objektivaj konsideroj pri samseksamo.

Sed la plej efika skandalo restas tiu de la katedralo Nostradamo de Parizo, la paskotagon de 1950. Unu el la literistoj, vestita kaj hartondita kiel monako, sukcesis supreniri en la katedron dum la meso por deklami tekston akre ateisman kaj kontraŭkatolikan. Tiufoje, la polico intervenis... por savi la literistojn el la kolera amaso.

La literistaj filmoj

En 1951, dum la kinofestivalo de Kanno, estis prezentita Traktaĵo de bavo kaj de eterneco, la unua literista filmo de Isidore ISOU. Li uzis teknikon, kiun li nomas "disskrapa muntado" (montage discrépant) : la sonbendo estas sen ŝajna rilato kun la bildoj, unu ne kongruas kun la alia. Baldaŭ sekvos aliaj skandalaj filmoj : La filmo jam komenciĝis de Maurice LEMAÎTRE, La Antikoncepto de Gil WOLMAN, Tamburoj de la Unua Juĝo de François DUFRÊNE -- filmo sen pelikulo, nek kamerao, nek projekciilo, nek ekrano sed ja kun aktoroj. Krom la "disskrapa muntado", la literistoj uzas interalie pelikulgratadon, reuzadon de fotoj aŭ filmeroj, projekcion sur malebena surfaco.

En 1952, juna literisto prezentis filmon titolitan Hurloj favore al Sade, tiel skandala ke la spektantoj tumultas kaj interrompas la projekcion. Ĝi estas senbilda kaj dum longa parto sensona. La aŭtoro, Guy Debord, jam kunigis ĉirkaŭ li grupeton, kiu konsideras sin la maldekstra flanko de la literismo: Literista Internacio.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke site Isidore Isou greke Site Roland Sabatier Lettrisme greke http://web.archive.org/20050419170946/home.earthlink.net/~dkuzma/howlingintro.html greke http://web.archive.org/20040923114859/crac.lr.free.fr/confit/isou.html greke http://www.cddc.vt.edu/sionline/chronology/1956.html greke http://www.thing.net/~grist/l&d/lettrist/lettrist.htm