Raymond A. Litke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Litko)

Raymond A. Litke (1920-1986) estis usona elektronika inĝeniero, nome inventinto de fama senkabla mikrofono kaj de aliaj elektronaj aparatoj. Li naskiĝis kaj kreskiĝis en farmo ĉe Alma (Kansaso), sed pasis plej el sia vivo de plenkreskulo en San Jose (Kalifornio). La fama mikrofono, per kiu li famiĝis, kutime portas lian nomon nome Litko.

Litko (aŭ plilonge litka mikrofono, bazita sur la nomo de la kreinto Raymond A. Litke) estas malgranda radiomikrofono uzata por televido, teatro, kaj publika prelego. Ĝi donas al la portanto la eblecon libere movi siajn manojn. La litko havas kutime kvar partojn: la mikrofono alkroĉiĝas per malgrandaj pingloj al kolumoj, kravatoj, kaj aliaj vestaĵ-partoj. Ĝi estas ligita al la elsendilo per drato. La elsendilo kutime kuŝas en la poŝo, aŭ pendas de la zono de la portanto. La ricevilo de la Litko estas kutime ligita al sona miksilo, ĉefe kiam vi devas mastrumi multajn mokrofonojn samtempe, sed povas ankaŭ esti alkroĉita rekte al kamerao.