Litova milito de sendependeco
| Litova milito de sendependec | |||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|
Soldatoj de la 9-a regimento de la litova armeo | |||||||
| milito | |||||||
| |||||||
Litova milito de sendependeco aŭ en alternativa, same ĝusta vortordo milito de litova sendependeco, kelkfoje nomita la Litova milito de liberigo (lit. Lietuvos nepriklausomybės karas) estis armita konflikto en orienta Eŭropo, post la disfalo de la Rusia Imperio dum la revolucio de 1917 kaj la komenco de la bolŝevika agreso, la antaŭe konkerita Litovio komencis lukton por krei apartan ŝtaton kaj, pro la forta memkonscio de la litova socio kaj la manko de lingvaj kaj kulturaj ligoj kun la rusoj, la lukto estis mallongdaŭra kaj finiĝis per la venko de Litovio. Kelkaj historiistoj konsideras ĝin parto de la Rusia Enlanda milito.

Historio
[redakti | redakti fonton]Post kiam Litovio deklaris sendependecon en 1918, la juna respubliko alfrontis minacojn de Sovetrusio. En 1919, la Ruĝa Armeo lanĉis ofensivon en litovan teritorion, okupante Vilnon. Litovaj trupoj, subtenataj de lokaj volontuloj, batalis kontraŭ la bolŝevikoj. Antaŭ 1920, danke al pola subteno kaj la retiriĝo de la Ruĝa Armeo post ĝia malvenko en la Pola-Soveta Milito, Litovio reakiris kontrolon super la plej granda parto de sia teritorio.
En 1920, disputo ekestis inter Litovio kaj Pollando pri la kontrolo de Vilno kaj la ĉirkaŭaĵo. La pola armeo konkeris la regionon, instalis polan pseŭdoŝtaton Centra Litovio tie en 1920 kaj aneksis ĝin en 1922 al la Dua Pola Respubliko. La respubliko Litovio restis sendependa ĝis la soveta okupado en junio 1940 kaj reakiris sian sendependecon en 1991 [1] [2] [3].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kamuntavičius, Rūstis; Vaida Kamuntavičienė, Remigijus Civinskas, Kastytis Antanaitis. Lietuvos istorija 11–12 klasėms (Historio de Litovio por 11-a kaj 12-a klasoj). — Vilnius (Vilno): eldonejo Vaga, 2001. — С. 354—355.
- ↑ Simas Sužiedėlis, eld. (1970—1978). «Bermondtists». Encyclopedia Lituanica I. Boston, Massachusetts (Masaĉuseco): Juozas Kapočius. paĝoj 335—336.
- ↑ Eidintas, Alfonsas; Vytautas Žalys, Alfred Erich Senn. Lithuania in European Politics: The Years of the First Republic (Litovio en eŭropa politiko: La jaroj de la unua respubliko), 1918–1940 (angle) / Eld. Edvardas Tuskenis. — Paperback (poŝlibro). — New York (Novjorko): St. Martin’s Press, 1999. — paĝoj 38—39.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Latva milito de sendependeco (1918-1920)
- Estona milito de sendependeco (1918-1920)
- Pola-Soveta Milito aparte pri Ukrainio (1919-1921)
- Rusia enlanda milito (1917-1922)
