Litovio en la Somera Olimpiko 1928

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Litovio en la Olimpikoj

Flago de Litovio
IOK-kodo  LTU
NOK Litova Olimpika Komitato (Lietuvos tautinis olimpinis komitetas)
Retejowww.ltok.lt (litove kaj angle)
Somera Olimpiko 1928 en Amsterdamo
12 sportistoj en 4 disciplinoj (fakoj)
Medaloj oro
0
arĝento
0
bronzo
0
sumo
0
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj

1924 · 1928 · 1932 · 1936


1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj

1924 · 1928 · 1932 · 1936


1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
Aliaj parencaj aperoj
Rusio Rusia Imperio (1912)
Sovetunio (1952–1988)

Litovio konkurencis en la Somera Olimpiko 1928 en Amsterdamo (Nederlando). Temis pri la dua partopreno de litovia nacia teamo en somera olimpiko - en 1912 la litoviaj atletoj devis partopreni en teamo de la Rusia Imperio. Post la tre malsukcesa debuto de 1924, ĉi-foje la litova teamo estis pli bone preparita. En 1926 estis okazigita la unua nacia olimpiko, kiu litove titoliĝis Lietuvos sporto šventė ("sporta festo de Litovio"). La Litova Olimpika Komitato sendis 12 sportistojn en kvar sportaj disciplinoj (atletiko, boksado, biciklado kaj halterlevo). La plej bonan rezulton atingis la boksisto Juozas Vinča, kiu atingis la kvaronfinalon, do estis inter la 8 plej bonaj de sia klaso (pezo ĝis 79,4 kilogramoj). Sendependa litova nacia teamo ne plu aperis en Someraj Olimpikoj ĝis la jaro 1992, kvankam inter la jaroj 1952 kaj 1988 kadre de la sovetunia okupo de Baltio, litovaj sportistoj ja nome de Litova SSR estis parto de la sovetunia olimpika teamo.

olimpika afiŝo