Little Rock (Arkansaso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Little Rock)
Little Rock
urbo de Usono • kantona sidejo • ĉefurbo de ŝtato aŭ insula areo en Usono • urbego

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 202 591  (2020) [+]
Loĝdenso 645 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 44′ N, 92° 20′ U (mapo)34.736111111111-92.331111111111Koordinatoj: 34° 44′ N, 92° 20′ U (mapo) [+]
Alto 102 m [+]
Areo 314,16 km² (31 416 ha) [+]
Horzono UTC-06:00 [+]
Little Rock (Arkansaso)
Little Rock (Arkansaso)
DEC
Little Rock
Little Rock
Situo de Little Rock en Arkansaso
Little Rock (Usono)
Little Rock (Usono)
DEC
Little Rock
Little Rock
Situo de Little Rock en Usono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Little Rock, Arkansas [+]
vdr

Little Rock [pron. LET-el rok] (angle por "malgranda roko") estas urbo en la distrikto Pulaski en Arkansaso. Ĝi estas la ĉefurbo kaj de la Usona ŝtato Arkansaso kaj de la Konteo Pulaski. Historie, Little Rock estis grava en la Usona Civilrajta Movado, kiam Centra Lernejo Little Rock estis rase kunigata en septembro 1957.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭdire en 1722 franca Bernard de la Harpe albordiĝis ĉe malgranda rokaro ĉe rivero Arkansaso kaj nomis la lokon La Petite Roche (= la malgranda roko). Li tie fondis stacion por komerci kun ĉasistoj kaj proksimaj Quapaw-indianoj.

En 1836 Arkansaso estas akceptita kiel usona subŝtato, kaj Little Rock iĝas ties ĉefurbo.

Dum la Usona Enlanda Milito Arkansaso (en 1861) aliĝas al la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko. En 1863 uniaj usonaj trupoj okupas Little Rock.

Rasa disigo[redakti | redakti fonton]

Je la 2-a de septembro 1957, la vesperon antaŭ la komenco de la lerneja jaro, kvin jarojn post la supera-kortuma malpermeso de rasa disigo, guberniestro Orval FAUBUS ordonis al taĉmento de la Nacia Gvardio, posteni antaŭ lernejo Rock Central High School, por rifuzi al naŭ negraj lernantoj la aliron. Ankaŭ la sekvan tagon gvardianoj kaj furiozaj civilujoj malebligis la aliron de la naŭo, poste nomota Little Rock Nine (Naŭo de Little Rock). Nur je la 24-a de septembro prezidento Dwight D. Eisenhower sendis mil federacie lojalajn gvardianojn, kiuj garantiis al la infanoj la aliron al la lernejo.

40 jarojn poste la Naŭo de Little Rock estis distingita de prezidento William J. Clinton (iam mem guberniestro en Little Rock) pro sia kuraĝo en la defendo kaj efektivigo de siaj rajtoj.


Panorama vido de la urbocentro, vidianta de la norda bordo de la rivero Arkansas
Panorama vido de la urbocentro, vidianta de la norda bordo de la rivero Arkansas

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]