Liturgia jaro de la Katolika Eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Katolika liturgia jaro estas dirita la maniero per kiu la Katolika Eklezio dividas la jaran tempon por celebri la “misterojn” aŭ eventojn de sia Sinjoro.

La Sankta Semajno estas la pivoto de la Liturgia jaro de la Katolika Eklezio.

La liturgia jaro en la Katolika Eklezio ne perfekte korespondas al la civila jaro kaj, escepte por iuj orientaj ritoj, havas varian longon ĉar la datoj de komenco kaj fino estas ŝanĝeblaj. El tio sekvas ke ne ekzistas por la tuta Katolikismo unika liturgia jaro ĉar la samo varias:

Tial, simple sed precize, oni rajtas aserti ke:

  • ekzistas tiom da liturgiaj jaroj kiom da katolikaj ritoj, kaj
  • ĉiu liturgia jaro estas la laŭtempa esprimo de la relativa katolika liturgia rito.[1]

Inter la diversaj liturgiaj jaroj konserviĝas komunaj elementoj, aparte inter tiuj de la sama rita familio, ĉar plej rimarkindaj estas la multegaj komunaj faktoroj inter la relativaj kaj unuopaj proprajuraj eklezioj ĉiuj en komunio kun la papo, kaj do inter ili.

Difino pri liturgia jaro[redakti | redakti fonton]

La liturgia jaro estas la tempa fazo en kiu la Katolika Eklezio celebras la misteron de la Kriso tuta (nome la tutaĵo de la Ĉefo, la Sinjoro Jesuo Kristo, kaj de la membroj, nome la Eklezio laŭ la fama difino de Sankta Aŭgusteno de Hipono, bazita sur Kol 1,18 [2] kaj reprenita de Sankta Tomaso de Akvino en la koncepto de unika mistika Persono formita de la Ĉefo kaj de la membroj.

Pliprecize, la Katolika Eklezio en la liturgia jaro:

  • celebras ekskluzive la misteron de sia Sinjoro Jesuo Kristo en la koncerto de la triunuaj rilatoj.
  • celebras specife la misteron de la Sinjoro Jesuo Kristo tuta, en kiu ĉiu-kaze estas intencita la celebrado de la Sinjoro tuta, en la medio de la historio de la savo nome la tempo kiu, startante ekde la kreado ĝis la parusio, havas sian propran centron en la unua alveno de la Mesio (nome la enkarniĝo, naskiĝo, kreskiĝo, maturaĝo, publika agado, morto, resurekto kaj ĉieliro de la Sinjoro Jesuo Kristo) kiel atestita kaj de la Sankta Spirito kaj, komencante de la Pentekosto, de la Eklezio mem, kaj
  • celebras eksplicite la misteron de Jesuo Kristo tuta kaj en la memoro de la personoj sanktaj kaj beataj, kiuj signifas ĉiam la Sinjoron Jesuon Kriston kiu en ili estas glorata, kaj en la medio de dediĉo de la unuopaj preĝejoj aŭ memordatreveno pri la sama pri kiu oni memorigas: kaj per tio aperas memoro pri la mistika korpo.

Konsideroj pri la diversaj katolikaj liturgiaj jaroj[redakti | redakti fonton]

La Katolika Eklezio taksas egalaj en digneco kaj juro ĉiujn ritojn de mem aprobitajn kaj do implicite ankaŭ ĉiujn liturgiajn Jarojn..[3]"

Dividiĝo de la liturgia jaro komunaj al ĉiuj katolikaj liturgiaj jaroj[redakti | redakti fonton]

  • Advento
  • Kristnaskaj tempoj
  • Ordinara Tempo (I)
  • Karesmo
  • Paskaj tempoj
  • Ordinara tempo (II)

Trarigardo pri la katolikaj liturgiaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Por pli bone kompreni la diversajn liturgiajn katolikajn jarojn necesas referenci al la relativaj rita familioj. En la Katolika Eklezio du estas la grandaj ritaj familioj: la latina aŭ okcidenta, kaj la orientaj. Tiu latina estiĝis en unika proprajura eklezio kiuj kuntrenas ene de si pli ol unu rito kaj, do, pli ol unu liturgiaj jaroj.

Skizo de la orientaj katolikaj liturgiaj jaroj[redakti | redakti fonton]

LA KATOLIKAJ-ORIENTAJ LITURGIAJ JAROJ
Ritaj tradicioj Proprjuraj Eklezioj Liturgiaj Jaroj.
I- Aleksandria. 1- Kopta. 1- Kopta.
2- Etiopa 2- Etiopa.
II- Antioĥia, nomataj ankaŭ Okcdenta-Siria. 3- Siria, nomata ankaŭ Sira. 3- Siria, nomata ankaŭ Sira.
4- Maronita. 4- Maronita.
5- Sira-Malankara. 5- Sira-Malankara.
III- Armena. 6- Armena. 6- Armena.
IV- Ĥaldea, nomata ankaŭ Siria-Orienta. 7- Ĥaldea. 7- Ĥaldea.
8- Sira-Malabara. 8- Sira-Malabara.
V- Konstantinopola, nomata ankaŭ Bizanca. 9- Bielorusa. 9- Bielorusa.
10- Bulgara. 10- Bulgara.
11- Greka. 11- Greka.
12- Hungara. 12- Ungara.
13- Itala-Albana. 13- Itala-Albana.
14- Melĥita. 14- Mehĥita.
15- Rumana. 15- Rumana.
16- Rutena. 16- Rutena.
17- Slovaka. 17- Slovaka.
18- Ukraina. 18- Ukraina.
19- Serba kaj Montenegra. 19- Serbio kaj Montenegro.
20- Albana. 20- Albana.
21- Rusa. 21- Rusa.
22- Kroata. 22- Kroata.
23- Macedona. 23- Macedona.

Dokumentoj koncernantaj la liturgian jaron[redakti | redakti fonton]

  • Koncilia Konstitucio de la Dua vatikana Koncilio Sacrosanctum Concilium, aparte la ĉapitro 5a;
  • Apostola Letero de Johano-Paŭlo la 2-a “Dies Domini” de 31/05/1998.

Kristaj liturgiaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Identaĵoj kaj apartaĵoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kutimiĝintis en la komuna lingvaĵo la kutimo paroli pri liturgia jaro de la Katolika Eklezio; sed la esprimo, spite de sia sugestieco, generas eraron kiel implicite supre montrate.
  2. Li estas ankaŭ la ĉefo de la korpo, nome de la Eklezio... (La pronomo "Li" aludas al la antaŭ esprimo "lia tre Amata Filo", uzita por indiki Jesuon en la antaŭa versego 13 kie la subjekto estas Dio Patro kaj al kiu referencas la adjektivo "lia" ĉeesta en la menciita esprimo)
  3. Vidu la n. 4-an de la Konstitucio pri la Sankta Liturgio de la Dua Vatikana Koncilio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]