Liutprando el Kremono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Liutprando de Kremono)
Liutprando el Kremono
Persona informo
Liutprandus Cremonensis
Naskiĝo ĉirkaŭ la jaro 922
en Pavio
Morto 927
Religio katolika eklezio vd
Etno Lombardoj vd
Lingvoj Mezepoka latino vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio vd
Profesio
Okupo historiografo
Laborkampo diplomatohistoriisto vd
Verkado
Verkoj »Antapodosis«
episkopo de Kremono
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Liutprando el Kremono (itale: Liutprando di Cremona, latine: Liutprandus Cremonensis; naskiĝinta ĉirkaŭ la jaro 922, mortinta en 927) estis itala historiografo kaj romkatolika episkopo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo el nobela lombarda klano studis ĉe la kortego de reĝo Hugo de Italujo en Pavio kaj ekdeĵoris, post la forpelo de Hugo (945), por ties posteulo Berengaro la 2-a (Italio). La nova suvereno sendis lin en 949 por diplomati al Konstantinoplo. Poste ili malamikiĝis; Liutprando iris al Germanujo kaj sekvis imperiestron Oton la 1-an dum militiro italujena. Li fariĝis episkopo de Kremono. Nova legateco en Konstantinoplo ĉe imperiestro Nikeforo la 2-a (968) havis la ideon peti edzinigon de bizanca princidino por Oto la 2-a. Sed la plano fiaskis. En 970 li estis la lastan fojon menciita.

Verkista agado[redakti | redakti fonton]

Lia verko »Antapodosis« (laŭvorte: "venĝo" - en ĝi li ege kritikis Berengaron kaj ties edzinon Willa) kovras la tempon de inter 886 kaj 949; ĝi verkitis inter 958–962. En ses libroj rakontatas gravaj okazaĵoj en Germanujo, en Bizancio kaj aparte en Italujo - malgraŭ certa neprecizeco la verko estas stile tre viva kaj plena de anekdotoj, citaĵoj el klasikaj verkistoj el la Antikveco, do abunda fonto pri moroj kaj pensmanieroj tiutempaj.

Krome li verkis: »De rebus gestis Ottonis Magni imperatoris« (960–964), en lingvo pli digna kaj objektiva, krome: »De legatione Constantinopolitana« (ĝis la forlaso de la insulo Korfuo, 7.1.969), satiro malica pri la bizanca kortego.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Köpke, De vita et scriptis Liudprandi, Berlino 1842
  • Baldeschi, Liudprando, Giarre 1888
  • Hantsch, Über Liutprand von Cremona, Leoben 1888

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 12. Leipzig 1908, p. 625, kiu legeblas tie ĉi.